Eiffel-Turo




Koordinatoj: 48°51′30″N 02°17′40″E  /  48.85833°N, 2.29444°O / 48.85833; 2.29444 (Eiffel-Turo)































































































































Eiffel-Turo

france: La Tour Eiffel
turo

Tour Eiffel Wikimedia Commons.jpg

Eiffel-Turo


Oficiala nomo: La Tour Eiffel

Lando

Francio Francio
Regiono

Francilio
Urbo

Parizo

Tipo de konstruaĵo

Turo

Situo
Eiffel-Turo
 - alteco
33 m s. m.
 - koordinatoj

48°51′30″N 02°17′40″E  /  48.85833°N, 2.29444°O / 48.85833; 2.29444 (Eiffel-Turo)

Alteco
324 m alteco kun anteno
 - la unua etaĝo
57 m
 - la dua etaĝo
115 m
 - la tria etaĝo
275 m
 - alteco ĝis tegmento
300 65 m

Arkitektoj

Stephen Sauvestre, Gustave Eiffel liverinto
Materialo

ŝtalo

Konstruata
1887-1889
 - malfermita
31-a de marto 1889
Gvidantaro
Société d'Exploitation de la Tour Eiffel (SETE)
Posedanto
Urbo Parizo

Por publiko
publike alirebla

Poŝtkodo
75007
Etaĝoj
3
Liftoj
7
Restoracioj
2

Uzo
Belvedero kaj telekomunikado
Antaŭulo

Vaŝingtona Monumento
Superanto

Chrysler Building




Situo de Eiffel-Turo enkadre de Francio

RedHut.svg


Situo de Eiffel-Turo enkadre de Francio





Situo enkadre de Parizo

RedHut.svg



Situo enkadre de Parizo



Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Tour Eiffel

Retpaĝo: www.tour-eiffel.fr/teiffel/uk/

Eiffel-Turo estis la plej alta konstruaĵo en la mondo inter la jaroj 1889-1930.

La Eiffel-Turo (la franca prononco de Eiffel estas [efél]) estas mondfama ferskeleta konstruaĵo en Parizo, elpensita de Gustave Eiffel kaj konstruita por la Internacia ekspozicio de 1889, cent jarojn post la Franca Revolucio.


Ĝi altas je 300 metroj (ekskluzive de la anteno) kaj pezas pli ol 10.000 tunojn. Finkonstruite la turo estis la plej alta konstruaĵo en la mondo, estante duoble pli alta ol la piramidoj de Egipto.


Originale oni konceptis la turon kiel dumtempan konstruaĵon, detruotan post 20 jaroj, sed ĝi fariĝis la plej konata simbolo de la urbo. Nun vizitas ĝin pli ol kvin milionoj da turistoj kaj vizitantoj ĉiujare.




Enhavo






  • 1 Historio


    • 1.1 Deveno




  • 2 Bildoj


  • 3 Dezajno de la turo


    • 3.1 Materialo


    • 3.2 Nomoj sur Eiffel-Turon


    • 3.3 Bontenado




  • 4 Radio- kaj televido- sendiloj


  • 5 Turismo


    • 5.1 Liftoj


    • 5.2 Restoracioj




  • 6 Populareco


  • 7 Reproduktoj


  • 8 La Eiffel-Turo en Esperanto


  • 9 Notoj


  • 10 Libroj


  • 11 Vidu ankaŭ


  • 12 Eksteraj ligiloj





Historio |



Deveno |


La Eiffel-Turo estis konstruita de Gustave Eiffel por memori la 100-jariĝon de la Franca revolucio de 1789. 107 proponoj estis prezentitaj al konstrui la Eiffel-Turo, 50 personoj laboris pro ĝia dezajno, kaj pli ol 100 konstruis la partojn. 132 laboristoj kunvenis la partoj en la loko.



Bildoj |




Dezajno de la turo |



Materialo |




Sub la turo


La fera strukturo de la Eiffel-Turo pezas 7 300 tunoj, dum la tuta strukturo, inkludante ne-metalaj komponantoj, pezas proksimume 10 000 tunoj.



Nomoj sur Eiffel-Turon |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Listo de la 72 nomoj sur la Eiffel-Turo.

Gustave Eiffel gravurigis la nomojn de 72 eminentuloj (ĉefe sciencistoj) de sia tempo en la turon.



Bontenado |


Bontenado de la turo inkludas apliki 50 al 60 tunojn da farbo ĉiu sep jaroj por protekti ĝin de rusto. La alteco de la Eiffel-Turo varias de 15 cm pro temperaturo.



Radio- kaj televido- sendiloj |


La Eiffel-Turo estas la ĉefa dissendilo de teraj elsendoj en la pariza regiono, speciale por FM-aj radioprogramoj, por iama analoga televido kaj ekde 2011 nur cifereca televido[1]. Ĝi de longe ne plu emisias longondojn (ekde 1940)[2]. Hodiaŭ multaj rilatoj realiĝas ankaŭ ekde la antenoj instalitaj je la supro. Pli ol cent radioligoj disponigas transmisiojn de signaloj inter la turo kaj la diversaj operatoroj (radiostacioj, regioj...).



Turismo |




Miniatura Eiffel-Turo



Liftoj |




Liftoj je la Eiffel-Turo


La originalaj liftoj por la unua kaj dua etaĝoj estis provizita per du kompanioj. Ambaŭ entreprenoj devis venki multajn teknikajn obstaklojn kiel neniu kompanio (aŭ ja neniu kompanio) havis sperton per instali liftoj grimpante al tiaj altecoj kun grandaj ŝarĝoj. La kantoj kaj anguloj pli komplikis la problemojn.



Restoracioj |


La turo havas du restoraciojn: Le 58 tour Eiffel, sur la unua etaĝo 95 m super la marnivelo, kaj la Le Jules Verne, gastronomia restoracio sur la dua etaĝo, kun privata lifto.



Populareco |


Pli ol 300 000 000 homoj vizitis la turon ekde ĝia konstruado en 1889[3], inkludante 6 719 200 en 2006. La turo estas la plej vizititan pagitan monumenton en la mondo.



Reproduktoj |




Duoblo de la Eiffel-Turo en Las Vegas


Kiel unu el la plej ikonaj konstruaĵoj en la mondo, la Eiffel-Turo estis la inspiro por la kreo de pli ol 30 duobloj kaj similaj turoj ĉirkaŭ la mondo.



La Eiffel-Turo en Esperanto |


En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el suda kaj centra Eŭropo kaj la venonta ĉiĉerono estas Maria Sklodovska, kiu montros al Utnoa la mirindaĵojn de centra kaj orienta Eŭropo. Jen kiel ŝi prezentas Parizon kun kvar grandaj vidindaĵoj el kiuj nur aludoj al Luvro kaj al Versajlo, dum pli atentaj priskriboj al la Ejfelturo kaj al la Triumfa Arko:








Citaĵo

 

Superŝvebante preter Atomiumo Brusela,

simbolo de l'esploroj en mikrokosmo kaŝita,

ili alvenas baldaŭ al la Pariza ĉefurbo

kaj nun la sciencisto al la nomado parolas:

-Jen staras Ejfelturo, matematike perfekta

konstruo, manifesto de la supera logiko

de homo; ĉio en ĝi plenekvilibre fariĝis.

Jen tie, antaŭ Luvro la Piramido Kristala.

Versajlo, sunimpona, kie paradas alee

kreaĵoj de artistoj, kaj jen la Arko Triumfa,

centro de flama stelo, la dekdupinte radia,

ĉar dekdu avenuojn en stela formo ĝi plektas.[4] 




Notoj |




  1. http://eur-lex.europa.eu/smartapi/cgi/sga_doc?smartapi!celexplus!prod!DocNumber&lg=fr&type_doc=COMfinal&an_doc=2005&nu_doc=204 Europa decido por ansataŭigo de analoga televido per cifereca televido (france)


  2. [1] Historio de la radio (france)


  3. Artikolo en Le Figaro: La tour Eiffel fête ses 300 millions de visiteurs, la 29-a de septembro 2017 france


  4. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 120.


Ĝi estas Registrita Historia Monumento ekde 24-a de junio 1964.



Libroj |




  • 1889: La Tour Eiffel et L’Exposition Universelle Paris: Editions de la Réunion des Musées Nationaux, 1989 [exhibition catalog].


  • Chanson, Hubert (2009). Hydraulic Engineering Legends Listed on the Eiffel Tower, Great Rivers History, ASCE-EWRI Publication, Proceedings of the History Symposium of the World Environmental and Water Resources Congress 2009, Kansas City, USA, 17–19 May, J.R. ROGERS Ed., pp. 1–7 (ISBN 978-0-7844-1032-5)


  • Frémy, Dominique, Quid de la Tour Eiffel, Robert Lafont, Paris (1989) – out of print


  • The Engineer: The Paris Exhibition, 3 May 1889 (Vol. XLVII). London: Office for Advertisements and Publication.

  • Jonnes, Jill. Eiffel's Tower Viking, 2009

  • Harvie, David I Eiffel: The Genius Who Reinvented Himself Stroud, Gloucestershire: Sutton, 2006 ISBN 0 7509 3309 7

  • Loyrette, Henri Gustave Eiffel New York: Rizzoli, 1985. ISBN 0 8478 0631 6

  • Watson, William. Paris Universal Exposition: Civil Engineering, Public Works, and Architecture. Washington [DC]: Government Printing Office, 1892.





Vidu ankaŭ |


  • La 72 nomoj sur Eiffel-turo


Eksteraj ligiloj |



  • Oficiala retejo


  • Eiffel-Turo ĉe Twitter



360° panoramo el la turo


Paris 360.jpg
360° panoramo el la turo









Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg