Elizabeto Ĉarloto de Palatinato
Elizabeto Ĉarloto de Palatinato | ||
|---|---|---|
Dukino de Orléans | ||
Elizabeto Ĉarloto de Palatinato | ||
| Persona informo | ||
Plena nomo | Elisabeth Charlotte, Prinzessin von der Pfalz | |
Naskiĝo | 27-an de majo 1652 (1652-05-27) en Heidelberg, Elekto-Palatinato, | |
Morto | 8-an de decembro 1722 (1722-12-08) (70-jara) en Saint-Cloud ĉe Parizo, | |
Mortokialo | malsano [#] | |
Tombo | Baziliko de Saint-Denis, Parizo | |
Religio | kalvinismo, poste katolikismo | |
Ŝtataneco | Germanio • Francio [#] | |
Lingvoj | germana lingvo [#] | |
Subskribo | ||
| Familio | ||
Dinastio | Vitelsbaĥoj (denaske) Burbonoj (progeedze) | |
Patro | Karolo la 1-a Ludoviko, princo-elektisto de Palatinato | |
Patrino | Charlotte, landgrafino de Hesio-Kaselo | |
Gefratoj | Luise zu Pfalz • Karl Ludwig von der Pfalz • Charles II, Elector Palatine [#] | |
Edzo | Filipo de Francio | |
Idoj |
| |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Anekdoten vom Französischen Hofe, 1789
Elizabeto Ĉarloto, princino de Palatinato,
germane Elisabeth Charlotte, Prinzessin von der Pfalz aŭ Liselotte von der Pfalz,
france Charlotte-Élisabeth de Bavière,
ankaŭ nomata "la princino palatinata"
(naskiĝis la 27-an de majo 1652(nun 1652-05-27) en Heidelberg;
mortis la 8-an de decembro 1722 en Saint-Cloud ĉe Parizo),
estis edzino de Filipo de Francio kaj per tio
dukino de Orléans kaj bofratino de reĝo Ludoviko la 14-a de Francio.
Ŝi iĝis literature kaj historie fama i.a. pro sia ampleksa korespondado (ĉ. ses mil leteroj ŝiaj konserviĝis; ŝi eble skribis dekoble pli).
Idoj |
Filipo kaj Elizabeto Ĉarloto havis jenajn gefilojn:
- Aleksandro Ludoviko de Orléans, duko de Valois (1673–1676)
Filipo la 2-a de Orléans (1674–1723), edziĝis kun Françoise-Marie de Bourbon-Blois, (1677-1749) oficiale agnoskita ekstergeedzeca filino de Ludoviko la 14-a
Elisabeth Charlotte (1676–1744), edziniĝis kun Leopoldo de Loreno; filo de ili estis imperiestro Francisko la 1-a Stefano, edzo de Maria Teresia de Habsburgo.
Eksteraj ligiloj |
Informoj pri Elizabeto Ĉarloto de Palatinato en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko germane
Liselotte en la Virtuala Biblioteko – Historio de Palatinato (germane)
FemBiographie: Liselotte von der Pfalz (germane)