John Keill


































John Keill

Personaj informoj

Naskiĝo

1-an de decembro 1671 (1671-12-01)
en Edinburgo

Morto

31-an de aŭgusto 1721 (1721-08-31) (49-jara)
en Oksfordo

Ŝtataneco

Reĝlando Skotlando

Alma mater

Balliol College • Universitato de Edinburgo

Profesio
matematikisto, fizikisto, astronomo, universitata profesoro

Lingvoj

latina lingvo







v  d  r


Information icon.svg



John Keill (naskiĝinta la 1-an de decembro 1671, mortinta la 31-an de aŭgusto 1721) naskiĝis en Edinburgo, Skotlando, kaj estis ĉefe matematikisto kaj grava disĉiplo de Isaac Newton. Li studis ĉe la Edinburga Universitato, ĉe David Gregory, kaj akiris sian bakalaŭran gradon en 1692 kun distingo en fiziko kaj matematiko. Keill poste studis ĉe Balliol College, en Oksfordo, kie li atingis MA la 2an de Februaro 1694. Li faris plinovigajn prelegojn ĉe Oksfordo uzante eksperimentojn por helpi sian aŭskultantaron kompreni la malfacilajn konceptojn de Newton. Unu el liaj aŭskultantoj estis John Theophilus Desaguliers kiu anstataŭis lin por prelegi ĉe Hart Hall kiam Keill lasis Oksfordon neatendite en 1709. Keill iĝis Trezoristo de Palatinatoj kaj malkodigisto de reĝino Anne antaŭ reveni al Oksfordo kiel Profesoro de Astronomio en 1712.



Eksteraj ligiloj |



  • Biografio de Keill fare de MacTutor


  • An examination of Dr. Burnet's theory of the Earth - Faksimilo de la libro de 1698 de Keill ĉe Biblioteko Linda Hall.