Kronitaj verkoj de la Akademio

Multi tool use
Kronitaj verkoj de la Akademio. Jam antaŭ la milito la Akademio starigis komisionon por proponi el la aperintaj libroj tiujn, kiuj pro sia bonlingveco kaj bonstileco meritas esti laŭdataj de la Akademio. Publikigo de la laŭdoj okazis unuafoje en 1914, kiam la laŭditaj verkoj estis:
Estu Homo! (Wagner-Meyer)
Rikke - Tikke - Tak (Hendrik Conscience, trad. Maria Elworthy-Posenaer)
Mirinda Amo (Heinrich August Luyken)
La Vendetta (Balzac, trad. Merekens)
Rolandkanto (trad. Eugène Noël)
Post la milito en 1923 la Akademio restarigis tiun komisionon, sed ĝi funkciis ne kontentige. Unuparte la granda kvanto da libroj, kiujn la eldonejoj devis dissendi al ĉiuj Akademianoj (ĝis 20 el ĉiuj libroj) igis la eldonejojn ofte ne sendi librojn, kiuj sendube estus ricevintaj la laŭdon, aliparte tiuj laŭdoj publikiĝis ĉiam longe post la apero de la libroj, perdante tiel ĉiun efikon je la favoro de ilia disvastiĝo kaj perdigante al la eldonejoj la valoron de la tiel dissenditaj libroj. Pro tiu kaŭzo post la jaro 1930 tiu oficiala akademia laŭdo de la verkoj ĉesis, ĉar la koncerna komisiono dum jaroj ne ricevis librojn laŭdotajn.
Kompreneble la nuna listo estas nenia valortakso de la esperantistaj verkistoj kaj tradukistoj (ekz. neniu verko de Forge aŭ Engholm estas laŭdata, de Kálmán Kalocsay nur la plej malgranda traduko), sed nur kvazaŭa vicigo de la ensenditaj, por tiu celo "oferitaj" verkoj. Tio, ke el la tuta kronita verkaro iu aŭ alia verkisto rolas per granda procento de la libroj, montras (krom ke tiu libro ne estas malbonlingva) nur la oferemon kaj entuziasmon de la koncernaj eldonistoj, aŭ de la verkistoj, sed neniel lian pozicion en nia literaturo.
La Akademia iniciato estis bela, sed por ĝin fakte efektivigi, nia movado bezonus finance fortan kaj pro tio bone organizitan akademion ne kun memvolaj, sed kvazaŭ honorariataj kunlaborantoj.
Listo de la postmilite kronitaj verkoj |
1923: Hermano kaj Doroteo (Goethe-Küster); Idoj de Orfeo (Hendrik Bulthuis),
1924; Preter la Vivo (Julio Baghy); Johano la Brava (Petöfi-KALOCSAY);
1927: Kataluna Antologio;
1928: Dancu Marionetoj! (Julio Baghy);
1929: Prozo Ridetanta (Raymond Schwartz); La tajdo (Hohlov); La Alta Kanto de la Amo (Jung); Fabiola (Wiseman-Ramo); Luno de Izrael (Haggard-Payson kaj Butler).
1930: La Leono de Flandrujo (Hendrik Conscience-Hendrik Bulthuis).
Eksteraj ligiloj |
 |
Portalo pri Literaturo |
 |
Portalo pri Esperanto |
Enciklopedio de Esperanto/K en sia originala formo en la Interreto
Enciklopedio de Esperanto en elŝutebla versio (PDF).
AQbOzz1ZxABjsoWc1R 37gQv2NSKKAkoAQvLDoDrSi,lvWrY a4mObzRszick 5lKenX0lzG lp R7 qe6H5naY0 1lsoDadP4
Popular posts from this blog
Die Liste der Baudenkmäler in Partschins (italienisch Parcines ) enthält die 18 als Baudenkmäler ausgewiesenen Objekte auf dem Gebiet der Gemeinde Partschins in Südtirol. Basis ist das im Internet einsehbare offizielle Verzeichnis der Baudenkmäler in Südtirol. Dabei kann es sich beispielsweise um Sakralbauten, Wohnhäuser, Bauernhöfe und Adelsansitze handeln. Die Reihenfolge in dieser Liste orientiert sich an der Bezeichnung, alternativ ist sie auch nach der Adresse oder dem Datum der Unterschutzstellung sortierbar. Siehe auch : Liste der geschützten Ensembles in Partschins Liste | Foto Bezeichnung Standort Eintragung Beschreibung Metadaten ja Gaudententurm ID: 16382 Gaudententurmstraße 7 46° 41′ 3″ N, 11° 4′ 28″ O 75477601225 0 9. Mai 1950 (MD) Auf das Mittelalter zurückgehender, im 17. Jahrhundert in heutige Form gebrachter Turm mitsamt Nebengebäude Höllhaus ; die links in der Spalte Standort stehenden Koordinaten beziehen sich auf de...
Sámuel Mokry [ŝAmuel mokri], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Mokry Sámuel estis hungara pastro, agronomo, instruisto. Lia frato estis Endre Mokry. Sámuel Mokry [1] naskiĝis la 8-an de majo 1832 en Hungara reĝlando en Monostorszeg (nuntempa Baĉki Monoŝtor en Serbio), li mortis la 10-an de junio 1909 en Budapeŝto, sed li estis entombigita en Orosháza. Enhavo 1 Biografio 2 Elektitaj kontribuoj 3 Memorigiloj 4 Fontoj Biografio | Sámuel Mokry akiris diplomojn en Halle kaj en Georgikon. Inter 1854 kaj 1858 li estis luterana pastro en Orosháza, poste li instruis en mezlernejo en Békéscsaba, eĉ gimnaziestro en 1860. Inter 1860-1864 li estis predikisto en la loka preĝejo, poste li faris agrikulturadon en Gerendás. Li okupiĝis pri selektado de tritikoj, li estis la unua hungara tritikoselektisto kun tutlanda konateco. En 1900 li retiriĝis kaj vivis en Budapeŝto. Li edziĝis en 1858, li vidviĝis en 1894. Elektitaj kontribuoj | Beszélgetések a búza...
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Valadolido (apartigilo). Koordinatoj: 41°38′00″N 04°43′00″W / 41.633333°N , 4.716667°U / 41.633333; -4.716667 ( Valadolido ) Valadolido hispane: Valladolid urbo Valadolido Flago Blazono Oficiala nomo: Valladolid Ŝtato Hispanio Duoninsulo Iberio Regiono Kastilio kaj Leono Provinco Provinco de Valadolido Historiaj regionoj León, Reĝlando de Leono Konataj lokoj Katedralo de Valadolido, Preĝejo San Pablo, Santa María La Antigua Rivero Pisuergo Situo Valadolido - alteco 698 m s. m. - koordinatoj 41°38′00″N 04°43′00″W / 41.633333°N , 4.716667°U / 41.633333; -4.716667 ( Valadolido ) Areo 197,91 km² (19 791 ha) Loĝantaro 316 564 ( 2007 ) Denseco 1 599,54 loĝ./km² Horzono MET (UTC+1) - somera tempo MET (UTC+2) Poŝtkodo 47001-47016 Telefona antaŭkodo 983 ...