Radioaktiveco
Radioaktiveco (aǔ radiaktiveco) estas la eco pri elsendo de subatomaj partikloj el atomkernoj.
Ĝi estas natura fenomeno, kiu spontanee okazas al kelkaj nuklidoj, nomataj radioaktivaj nuklidoj. La procezo ĝenerale ŝuldiĝas al la strukturo de la atomkerno, kiu povas havi eksceson de unu el la eroj (protonoj aŭ neŭtronoj) kiuj ĝin konsistigas.
La elsenditaj materialoj estas nomataj joniga radiado, kaj estas ĉefe de tri tipoj:
Alfa-radiado: nukleoj de heliumo-4, elsenditaj nur de tre pezaj kernoj.
Beta-radiado: elsendado de elektronoj je granda rapideco. Tio okazas ĝenerale ĉe kernoj kun eksceso de neŭtronoj, kiam unu el tiuj ĉi konvertiĝas en protonojn. Alia speco de beta-radiado estas la pozitiva beta-radiado, kiu konsistas en la elsendo de pozitronoj ĉe la transformado de protonoj en neŭtronojn.
Gama-radiado: elsendo de elektromagneta radiado (fotonoj), akompanate al la elsendo de partikloj.
La rezultanta nukleo estas malsimila al la origina, kaj siavice povas esti ankaŭ radioaktiva, en kies kazo produktiĝas nova radioaktiva ĉeno.
Enhavo
1 Ekzemploj de radioaktivaj nuklidoj
2 Fizika unuo
3 Radioĥemio
4 Vidu ankaŭ
Ekzemploj de radioaktivaj nuklidoj |
Plutonio 239Pu kaj 241Pu
Uranio 235U kaj 238U
Kuriumo 242Cm kaj 244Cm
Americio 241Am
Torio 234Th
Radiumo 242Cm
Cezio 134Cs, 135Cs kaj 137Cs
Jodo 129I, 131I kaj 133I
Antimono 125Sb
Rutenio 106Ru
Stroncio 90Sr
Kriptono 85Kr kaj 89Kr
Seleno 75Se
Kobalto 60Co
Kloro 36Cl
Karbono 14C
Tritio 3H (radiaktiva hidrogeno)
Fizika unuo |
Radioaktiveco estas ankaŭ la nomo de fizika unuo, kiu mezuras la kvanton de radioaktiva materialo. Ĝi estas indikita per la nombro de malintegriĝoj en la unuo de tempo.
La SI unuo de radioaktiveco estas la bekerelo.
Radioĥemio |
Radioĥemio estas la ĥemio de radioaktivaj materialoj, kie radioaktivaj izotopoj de elementoj uzatas por studi la ecojn kaj ĥemiajn reakciojn de ne-radioaktivaj izotopoj (ofte en radioĥemio la foresto de radioaktiveco kondukas al substanco priskribata kiel senaga kiam la izotopoj estas stabilaj). Ofte radioĥemiistoj traktas la uzon de radioaktiveco por studi ordinarajn ĥemiajn reakciojn.
Vidu ankaŭ |
- Atombombo
- Atomeksplodo
- Atomkerno
- Izotopo
- Kalkulilo Geiger
- Nuklea izomero