Perioda tabelo




La perioda tabelo de kemiaj elementoj estas tabela prezento de ĉiuj konataj kemiaj elementoj. Kvankam variantoj de la tabelo ekzistis jam antaŭe, la honoro de ĝia invento estas atribuita al rusa kemiisto Dmitrij Mendelejev, kiu proponis tiun tabelon en 1869. Mendelejev proponis la tabelon por ilustri la ripetiĝantajn („periodajn“) ecojn de kemiaj elementoj. La ĝusta strukturo de la tabelo estis plurfoje precizigata dum malkovro de pliaj kemiaj elementoj, kaj dum oni evoluigis pliajn teoriajn modelojn por klarigi la eco-ŝanĝojn de jam ekzistantaj elementoj.[1]


La perioda tabelo nun estas universala en ĉiuj branĉoj de kemio, ĝi donas ekstreme utilan referencon por klasigi, sistemigi kaj kompari diversajn formojn de kemiaj ecoj. La tabelo ankaŭ trovas vastan aplikon en fiziko, biologio, inĝenierado kaj industrio. La nuntempa norma tabelo, laŭ ties versio de februaro 2010, enhavas 118 elementojn (elementoj 1H ĝis 118Og).




Enhavo






  • 1 Strukturo de la tabelo


  • 2 Perioda tabelo de la elementoj


  • 3 Aliaj variantoj de la tabelo


  • 4 Vidu ankaŭ


  • 5 Referencoj


  • 6 Eksteraj ligiloj





Strukturo de la tabelo |


La strukturo de la tabelo ilustras la ripetiĝantajn („periodajn“) kemiajn ecojn. La elementoj estas listigitaj laŭ pligrandiĝanta sinsekvo de iliaj atomnumeroj (t.e. la kvanto de protonoj en la atoma kerno). La vicoj estas aranĝitaj tiel, ke elementoj kun similaj ecoj formu vertikalajn kolumnojn („grupoj“). Laŭ la teorioj de kvantuma mekaniko de elektrona konfiguraĵo de la atomoj, ĉiu horizontala vico („periodo“) en la tabelo rilatas al la plenigo de certa kvantuma ŝelo per elektronoj. La iam pligrandiĝantaj periodoj dum oni alproksimiĝas al la fundo de la tabelo grupigas elementojn en la s-, p-, d- kaj f-blokojn, kiuj respegulas ilian elektronan konfiguraĵon.


Sur printitaj tabeloj ĉiu elemento kutime aperas per sia elementa simbolo kaj atomnumero; multaj versioj de la tabelo ankaŭ listigas atomajn masojn kaj alian informon, ekzemple akronimita elektrona konfiguraĵo, elektronegativeco kaj la plej ofta valento.


Laŭ la stato de 2010 la tabelo enhavas 118 kemiajn elementojn, kies malkovro estis konfirmita. 94 nature troveblas sur la Tero, kaj la resto estas sintezitaj elementoj, kiuj estis produktitaj en partiklaj akceliloj. Elementoj 43 (teknecio), 61 (prometio), 93 (neptunio) kaj 94 (plutonio) ne havas stabilajn izotopojn kaj estis unue malkovritaj per sintezo; tamen, kiel oni poste eltrovis, ili troviĝas en spuraj kvantoj kiel produktoj de disfalo de naturaj radioaktivaj elementoj.



Perioda tabelo de la elementoj |


















































































































































































































1
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 

18

1

1
H

2
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 

13

14

15

16

17

2
He

2

3
Li

4
Be
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 

5
B

6
C

7
N

8
O

9
F

10
Ne

3

11
Na

12
Mg

3

4

5

6

7

8

9

10

11

12

13
Al

14
Si

15
P

16
S

17
Cl

18
Ar

4

19
K

20
Ca

21
Sc

22
Ti

23
V

24
Cr

25
Mn

26
Fe

27
Co

28
Ni

29
Cu

30
Zn

31
Ga

32
Ge

33
As

34
Se

35
Br

36
Kr

5

37
Rb

38
Sr

39
Y

40
Zr

41
Nb

42
Mo

(43)
Tc

44
Ru

45
Rh

46
Pd

47
Ag

48
Cd

49
In

50
Sn

51
Sb

52
Te

53
I

54
Xe

6

55
Cs

56
Ba

57-71
(La)

72
Hf

73
Ta

74
W

75
Re

76
Os

77
Ir

78
Pt

79
Au

80
Hg

81
Tl

82
Pb

83
Bi

84
Po

85
At

86
Rn

7

87
Fr

88
Ra

89-103
(Ac)

(104)
Rf

(105)
Db

(106)
Sg

(107)
Bh

(108)
Hs

(109)
Mt

(110)
Ds

(111)
Rg

(112)
Cn

(113)
Nh

(114)
Fl

(115)
Mc

(116)
Lv

(117)
Ts

(118)
Og
 

Lantanoida serio

57
La

58
Ce

59
Pr

60
Nd

(61)
Pm

62
Sm

63
Eu

64
Gd

65
Tb

66
Dy

67
Ho

68
Er

69
Tm

70
Yb

71
Lu

Aktinoida serio

89
Ac

90
Th

91
Pa

92
U

(93)
Np

(94)
Pu

(95)
Am

(96)
Cm

(97)
Bk

(98)
Cf

(99)
Es

(100)
Fm

(101)
Md

(102)
No

(103)
Lr




















Kemiaj serioj de la perioda tabelo

Alkalaj metaloj

Teralkalaj metaloj

Transirmetaloj

Posttransiraj metaloj

Metaloidoj

Nemetaloj

Halogenoj

Noblaj gasoj

Lantanoidoj

Aktinoidoj


Aliaj variantoj de la tabelo |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Aliaj variantoj de la perioda tabelo.



Espirale Perioda tabelo fare de Tehodor Benfey, en 1960.




Tabelo centrita al silicio fare de James Franklin Hyde, en 1975.




Ampleksa perioda tabelo por difini la proprecon de la lantanoidoj, aktinoidoj, itrioj, skandioj, aluminioj, boroj, hidrogenoj



  • La Ampleksa perioda tabelo

  • La Perioda tabelo de Mendeléyev



Vidu ankaŭ |



  • Atomnumero

  • Kemio

  • Lantanoido

  • Listo de kemiaj elementoj laŭ simbolo

  • Listo de kemiaj elementoj laŭ atomnumero

  • Hidrogeno

  • Kemia elemento

  • Metalo

  • Dmitrij Mendelejev

  • Valento (kemio)

  • Kemia kombinaĵo

  • Ununoktio



Referencoj |





  1. Artikolo de IUPAC pri perioda tabelo




Eksteraj ligiloj |



  • Perioda tabelo


  • Informo pri la perioda tabelo (Angle)







  • Perioda tabelo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Perioda tabelo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)










Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg