GNOME














































GNOME

Gnomelogo.svg

GNOME Shell.png


GNOME 3.12 montranta la Superrigardon

Programisto

Skipo de programistoj
Lasta stabila versio
3.18
Lasta testa versio
3.19.4 (20-a de januaro 2016)

Operaciumo

GNU, Linukso, BSD, Unikso

Programlingvo

C, C++, Python, Vala, JavaScript
Lingvo(j)
166 lingvoj
Programtipo

grafika uzantinterfaco, grafika kodaro

Permesilo

GPL, LGPL, MIT (libera programaro)

Retejo

www.gnome.org







v  d  r


Information icon.svg



GNOME estas grafika uzantinterfaco por diversaj *NIX-sistemoj, kiaj Unikso, Linukso, Solaris kaj BSD. Ĝia tuta agordaro ŝangeblas per muso; tial la agordaj dosieroj estas kaŝitaj por kutimaj uzantoj.


La nomon “GNOME” (GNU Object Model Enviroment) eblas traduki el la angla kiel “objekt-modela medio de GNU”.


GNOME estas bazita sur la ilaro GTK+ (same kiel Xfce). Ĝi norme uzas la fenestrilon Metacity, sed povas uzi aliajn.




Enhavo






  • 1 GNOME kontraŭ KDE


  • 2 Esperantigo


    • 2.1 Tradukstato




  • 3 GNOME-aj programoj


  • 4 GNOME-aj distribuaĵoj


  • 5 Vidu ankaŭ


  • 6 Eksteraj ligiloj


  • 7 Referencoj





GNOME kontraŭ KDE |


Kiam KDE aperis, ĝi uzadis la grafikan bibliotekon Qt, kiu tiam ne estis libera, sed nur senkosta (tamen, la kodo de KDE nun estas libera). Pro tio oni pensis, se la plej kompleta grafika programo por Linukso estas nelibera, tio estonte estus baro.


Samtempe aperis du malsamaj projektoj:




  • Harmony, kiu celis skribi tute liberan funkciaron kongruan kun Qt.

  • GNOME, tute nova projekto gvidata de Miguel de Icaza kaj Federico Mena por krei kompletan grafikan uzantinterfacon.


Poste, kiam Qt liberiĝis, tiu kialo malaperis, sed ambaŭ projektoj plu ekzistas, nun en pli sana konkurenco ol antaŭe; ambaŭ projektoj eĉ kunlaboras en aliaj grandaj projektoj, kiel freedesktop.



Esperantigo |


Esperantigo antaŭeniras.
Oni povas legi intervjuon kun kreinto de la malnova tradukprojekto. La laboro de tiu tradukskipo endormiĝis kaj tradukskipo ĉe Ubuntuo poste okupiĝis pri la Esperantigo de GNOME. Ekde la apero den GNOME 3 (2011) tradukskipo ĉe GNOME okupiĝas pri la tradukado de la pakaĵojn.



Tradukstato |


La tradukskipo celas traduki la kernon de GNOME (ĝiaj plej gravaj bibliotekoj kaj aplikaĵoj) antaŭ la 14-a de marto 2019, kiam eldoniĝos GNOME 3.32. Temas pri preskaŭ 44.000 tradukeblaj linioj entute, sed nun estas tradukitaj pli-malpli 31.000 el ili, do la fino videblas.[1]



  • novembro 2018 - 73% (eldono de GNOME 3.30)

  • septembro 2015 – 62% (eldono de GNOME 3.18)

  • septembro 2012 – 61% (eldono de GNOME 3.6)

  • marto 2012 – 66% (eldono de GNOME 3.4)

  • septembro 2011 – 60% (eldono de GNOME 3.2)

  • aprilo 2011 – 48% (eldono de la tria versio)

  • januaro 2011 – 32%

  • septembro 2010 – 23%

  • marto 2007 – 9%

  • marto 2006 – 3%


Kiam oni eldonis la trian version de GNOME oni eĉ positive menciis la Esperantan tradukskipon pro ĝia progreso (jen ligilo).



GNOME-aj programoj |




  • Nautilus: dosiera esplorilo


  • GNOME Office: oficeja programaro kun tri programoj: AbiWord, Gnumeric kaj GNOME-DB


  • Evolution: retpoŝtilo, kalendaro kaj organizilo por taskoj kaj kontaktoj


  • Epiphany: TTT-legilo, kiu uzas la HTML-igmotoron Gecko (ankaŭ kun WebKit)


  • gFTP: FTP-kliento (tamen ankaŭ Nautilus plenumas tiun rolon)


  • Gedit: tekstredaktilo


  • Evince: vidigo de PDF-dokumentoj


  • Totem: multa komunikilo leganto


  • Eye of GNOME: bildvidado


  • File Roller: arkiva pakilo kaj malpakilo


  • Ekiga: ret-telefonilo (H.323) kaj SIP


  • GIMP: retuŝprogramo de fotografaĵoj (originala kreinto de GTK)



GNOME-aj distribuaĵoj |


Jen kelkaj distribuaĵoj, kiuj entenas GNOME kiel aprioran grafikan labormedion:



  • Debian

  • Edubuntu

  • Fedora

  • Gentoo

  • Guadalinex

  • Mint

  • Linux XP

  • Red Hat

  • Red Hat Enterprise Linux

  • OpenSUSE

  • Ubuntu GNOME

  • Ubuntu Studio



Vidu ankaŭ |



  • MATE

  • Cinnamon

  • KDE

  • Xfce

  • Rhythmbox



Eksteraj ligiloj |




  • GNOME en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio GNOME en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)







Portala ikono Portalo pri Libera programaro




  • Oficiala retejo de GNOME

  • Esperanto-tradukadskipo de GNOME

  • Tradukado de GNOME esperante (malnova retpaĝaro)



Referencoj |




  1. blogero de Carmen Bianca Bakker, 2018-11-09 esperante




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg