Ikario - (helene Ἰκάριος, latine Icarus) estis en la helena mitologio nomo de du viroj:
Enhavo
1Ikario - vinfaristo
2Ikario - patro de Penelopo
3Reflekto en arto
4Fonto
Ikario - vinfaristo |
Laŭ malnovaj mitoj Ikario estis atena terkulturisto. Li estis tiu homo, kiu de la dio Dionizo ricevis la unuan arbusteton de vito kaj ankaŭ instruon kiel kultivi ĝin kaj kiel produkti vinon el ĝi. Ke ĝuste li estis tiel honorigita, li povis danki al sia bona karaktero, ĉar li volonte gastigis nekonatan pilgrimanton, en kiu li fine ekkonis la dion Dionizon.
Ikario bone lernis kultivi viton kaj ankaŭ prilaboradi ĝin. Li famiĝis ne nur en sia naskiĝurbo, sed ankaŭ en multaj proksimaj kaj malproksimaj regionoj kaj landoj. Pro tio estas ironio de la sorto, ke li mem fariĝis la unua viktimo de drinkemo. Okazis, ke li proponis kruĉon da vino al paŝtistoj kaj tiuj pro nekonateco senpripense trinkis, ĝis ili tute ebriiĝis. Ili ne sentis sin bone kaj konjektis, ke Ikario donis al ili venenon, volante venenigi ilin. Ne atendante iun klarigon ili mortigis lin.
Filino de Ikario Erigono pro bedaŭro pendigis sin. Oni diras, ke la dio Dionizo Ikarion, Erigonon kaj ilian hundon prenis ĉielen kaj kreis konstelaciojn "Virgulino" kaj "Granda Hundo"
Ikario - patro de Penelopo |
Alia Ikario estis filo de sparta reĝo Periero kaj lia edzino Gorgofono. En kverelo pri regado en Sparto li kun sia frato Tindaro estis forpelitaj. Ikario fariĝis reĝo en Akarnanio, lia filino estis Penelopo, estonta edzino de itaka reĝo kaj granda heroo Odiseo.
Reflekto en arto |
Sceno el "vizito de Dionizo ĉe Ikario" konserviĝis sur multaj vazaj pentraĵoj kaj reliefoj.
Fonto |
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Íkarios en la ĉeĥa Vikipedio.
Die Liste der Baudenkmäler in Partschins (italienisch Parcines ) enthält die 18 als Baudenkmäler ausgewiesenen Objekte auf dem Gebiet der Gemeinde Partschins in Südtirol. Basis ist das im Internet einsehbare offizielle Verzeichnis der Baudenkmäler in Südtirol. Dabei kann es sich beispielsweise um Sakralbauten, Wohnhäuser, Bauernhöfe und Adelsansitze handeln. Die Reihenfolge in dieser Liste orientiert sich an der Bezeichnung, alternativ ist sie auch nach der Adresse oder dem Datum der Unterschutzstellung sortierbar. Siehe auch : Liste der geschützten Ensembles in Partschins Liste | Foto Bezeichnung Standort Eintragung Beschreibung Metadaten ja Gaudententurm ID: 16382 Gaudententurmstraße 7 46° 41′ 3″ N, 11° 4′ 28″ O 75477601225 0 9. Mai 1950 (MD) Auf das Mittelalter zurückgehender, im 17. Jahrhundert in heutige Form gebrachter Turm mitsamt Nebengebäude Höllhaus ; die links in der Spalte Standort stehenden Koordinaten beziehen sich auf de...
Sámuel Mokry [ŝAmuel mokri], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Mokry Sámuel estis hungara pastro, agronomo, instruisto. Lia frato estis Endre Mokry. Sámuel Mokry [1] naskiĝis la 8-an de majo 1832 en Hungara reĝlando en Monostorszeg (nuntempa Baĉki Monoŝtor en Serbio), li mortis la 10-an de junio 1909 en Budapeŝto, sed li estis entombigita en Orosháza. Enhavo 1 Biografio 2 Elektitaj kontribuoj 3 Memorigiloj 4 Fontoj Biografio | Sámuel Mokry akiris diplomojn en Halle kaj en Georgikon. Inter 1854 kaj 1858 li estis luterana pastro en Orosháza, poste li instruis en mezlernejo en Békéscsaba, eĉ gimnaziestro en 1860. Inter 1860-1864 li estis predikisto en la loka preĝejo, poste li faris agrikulturadon en Gerendás. Li okupiĝis pri selektado de tritikoj, li estis la unua hungara tritikoselektisto kun tutlanda konateco. En 1900 li retiriĝis kaj vivis en Budapeŝto. Li edziĝis en 1858, li vidviĝis en 1894. Elektitaj kontribuoj | Beszélgetések a búza...
Parko Thabor Vido al la oranĝerio de la parko Thabor. Situo Geografia lokigo sur la mapo : Bretonio Geografia lokigo sur la mapo : Francio Plano de la parko Thabor. Geografia situo 48° 6′ 51″ N , 1° 40′ 12″ U 48.11416667 -1.67 Koordinatoj: 48° 6′ 51″ N , 1° 40′ 12″ U Lando(j) Francio Urbo Rennes Urboparto Thabor - Saint Hélier Geografio Alteco 56 m Areo 10 ha Trajtoj Kreo 18 a jarcento Tipo Botanika ĝardeno, angla ĝardeno kaj franca ĝardeno. Specioj Pli ol 3 000 malsamaj specioj. Interreta ligilo Parkoj kaj ĝardenoj de Rennes v • d • r La parko Thabor aŭ Thabor , situanta en Rennes proksime de la urbocentro, estas publika parko organizita sur pli ol dek hektaroj, kies aparteco estas la miksado de francastila ĝardeno, anglastila ĝardeno kaj grava botanika ĝardeno. Ĝia nomo referencas al monto superanta la Maron Kineret (fr: lac de Tibériade) en...