Arad (urbo)
Arad | |||
---|---|---|---|
Municipo | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | Arad | ||
Iama hungara departemento | Arad | ||
Situo | 46° 11′ N, 21° 18′ O46.17666666666721.301111111111Koordinatoj: 46° 11′ N, 21° 18′ O | ||
| |||
Alto super maro | 89 m | ||
Poŝtkodo | 310... | ||
Loĝantaro | 147.922 (en 2011) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 9271 (mun. 9262) | ||
Arad [arad'] (sama nomo ankaŭ en la hungara kaj germana) estas urbo en Rumanio. Ĝi estas la ĉefurbo de la samnoma distrikto (județ). Ĝi situas ĉe la rivero Mureș, 547 km nord-okcidente de București. En 1910 ĝi havis 63 166 loĝantojn (70 % da hungaroj, rumanoj, germanoj), en 1992 190 114 (rumanoj, 16 % da hungaroj).
En 1945 estis aligita al ĝi Aradu Nou, sude de rivero Mureș.
Enhavo
1 Historio
2 Famuloj
3 Esperanto en Arad
4 Fontoj
5 Literaturo
6 Vidu ankaŭ
7 Eksteraj ligiloj
Historio |
Ĝia unua skriba mencio estis en 1131. Fortikaĵo konstruiĝis en 1783. En 1834 Arad iĝis libera reĝa urbo. Ĝis la Traktato de Trianon ĝi apartenis al Hungario (departemento Arad). Post 1920 oni aligis al ĝi Micălaca, Sânnicolau Mic kaj en 1945 Aradu Nou.
La 7-an, 8-an kaj 10-an de novembro 1846 koncertis en la urbo Franz Liszt.
Je la 6-a de oktobro 1849 tie estis ekzekutitaj 13 ĉefoficiroj de la hungara liberecbatalo en 1848–1849 (la 13 martiroj de Arad).
Famuloj |
- Eginald Schlattner
Huba Őry, hungara inĝeniero naskiĝis en Arad
Géza Muzsnay, hungara inĝeniero mortis en Arad
Esperanto en Arad |
La dua hungara Esperanto-kongreso okazis en 1913 en Arad.
Fontoj |
Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Literaturo |
Ficzay Dénes: Aradi krónika (Kroniko de Arad), 1997.- Pávai Gyula: Aradi híres emberek (Famaj personoj de Arad), 2003.
- Katona Tamás: Az aradi vértanúk [1]
Vidu ankaŭ |
- Listo de renomaj personoj de Arad
Eksteraj ligiloj |
- Interaga mapo de la urbo
Belartistoj hungare
- Popolnombrado 2002
http://www.uav.ro Universitato "Aurel Vlaicu" en Arad rumane