Jean Racine



















































Jean Racine

Jean racine.jpg
Personaj informoj

Naskiĝo

21-an de decembro 1639 (1639-12-21)
en La Ferté-Milon

Morto

21-an de aprilo 1699 (1699-04-21) (59-jara)
en Parizo

Kaŭzo de morto
hepata kancero

Tombo
Saint-Étienne-du-Mont

Ŝtataneco

Reĝlando Francio

Alma mater
Lycée Saint-Louis

Profesio

dramisto, poeto, tradukisto, aŭtoro, libretisto

Lingvoj

latina lingvo, franca lingvo

Verkaro
Andromaque
Phèdre
Athalie
La Thébaïde
Alexandre le Grand
Les Plaideurs
Britannicus
Berenica (Racine)
Bajazet
Mithridate
Iphigénie
Esther
Familianoj

Infanoj
Jean-Baptiste Racine, Louis Racine







v  d  r


Information icon.svg



Jean RACINE (naskiĝis en 1639 en La Ferté-Milon, mortis la 21-an de aprilo 1699 en Parizo) estis tragedia franca poeto kaj dramverkisto de la 17a jarcento, samtempulo de Ludoviko la 14-a kaj de Molière.


Orfo li estas akceptata de religiulinoj de Port-Royal, kie li ricevas jansenistan edukon. Li unue provis agordigi siajn literturojn ambiciojn kun religia vojo. Poste li dediĉis sin al teatro. Li prezentas La Tebaido (la Thébaïde, 1664), poste Aleksandro la Granda (Alexandre le Grand, 1665), sed sian famon li ŝuldas al la granda sukceso de Andromaka (Andromaque, 1667). Li poste prezentas Britannicus (1669), Berenica (Bérénice, 1670), Bajazet (1672), Mitridato (Mithridate, 1673), Ifigenia en Aulido (Iphigénie en Aulide, 1674), Fedra (Phèdre, 1677). Nomumita historiografo de la reĝo, reakordiĝinta kun la Jansenistoj, li tiam rezignas pri teatro. Sed laŭ peto de Mme de Maintenon, li plu verkas por la lernantoj de Saint-Cyr la bibliajn tragediojn Ester (Esther, 1689) kaj Atalia (Athalie, 1691). La teatro de Racine montras la pasion kiel fata forto kiu detruas kiun ĝi posedas. Realigante la idealon de la klasika tragedio li prezentas agadon simplan klaran kies cirkonstancoj fontas de la pasio mem de la personoj. Racine ankaŭ verkis unu komedion La pledistoj (Les Plaideurs, 1668), sprita kritiko de la juristaj moroj.



Verkoj en esperanto |




  • Andromaka, trad de Georges Lagrange, surscenigita de TESPA


  • Fedra, trad de Georges Lagrange



Eksteraj ligiloj |



  • Biografio en la franca

  • Biografio - Paĝaro Ministerio pri Kulturo - Skribita de Marc Fumaroli - Franca Akademio















Popular posts from this blog

Reichsarbeitsdienst

Tanganjiko

Norda sulo