14-a de februaro









Kalendaro
Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro

februaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29




























































februaro

lu

ma

me

ĵa

ve

sa

di





1

2

3

4

5

6

7

8

9

10

11

12

13

14

15

16

17

18

19

20

21

22

23

24

25

26

27

28




aranĝo de 2019
tagoj

La 14-a de februaro estas la 45-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 320 tagoj restas (321 en superjaroj).


Je la 14-a de februaro okazis, interalie:




Enhavo






  • 1 Eventoj


  • 2 Naskiĝoj


  • 3 Mortoj


  • 4 Specialaj tagoj kaj festoj


  • 5 Tagoj de semajno





Eventoj |




  • -44: Senato de Romia Respubliko titolis Julio Cezaro eterna diktatoro, plej supera sacerdoto, imperiestro kaj patro de la patrio


  • 842: Ludoviko la Germano kaj Karlo la Kalva ĵuris kontraŭ ilia frato imperiestro Lotaro


  • 1009: Unua mencio pri Litovio


  • 1014: Papo Benedikto la 8-a kronigis Henrikon la 2-a imperiestro de la Sankta Romia Imperio


  • 1076: Papo Gregorio la 7-a ekskomunikis Henrikon la 4-a


  • 1130: Inocento la 2-a iĝis papo


  • 1349: Strasburgo: oni masakris ĉirkaŭ 2000 judojn - 900 vivantajn bruligis


  • 1556: Barato: Jalaluddin Muhammad Akbar kroniĝis kiel mogola imperiestro


  • 1779: Angla esploristo James Cook estis mortigita kiam li provis forkapti estron de la insulo Havajo


  • 1797: Britoj venkis hispanan ŝiparon en batalo de Kabo de Sankta Vincento


  • 1804: En Serbio eksplodis kontraŭturka ribelo


  • 1831: Novembra ribelo: en batalo de Stoczek Łukowski divizio de pola generalo Józef Dwernicki venkis rusajn fortojn, sub komando de generalo Fjodor Geismar, marŝantaj al Varsovio


  • 1853: Brigham Young komencis konstruon de la Templo de Sallagurbo


  • 1859: Oregono fariĝis la 33-a subŝtato de Usono


  • 1876: Skota inventisto Alexander Graham Bell patentigis telefonon, kelke da horoj poste alvenis Elisha Gray


  • 1879: Pacifika Milito komenciĝis (ĉilia armeo konkeris bolivian Antofagasta)


  • 1896: Theodor Herzl publikigis traktaĵon Der Judenstaat (La Juda Ŝtato), kiu iĝis ideologia bazo de cionismo


  • 1903: Usona Ministerio pri Komerco fondiĝis


  • 1912: Arizono fariĝis la 48-a subŝtato de Usono


  • 1918: Sovetunio akceptis oficiale gregorian kalendaron (la 1-an de februaro laŭ julia kalendaro)


  • 1919: Usona prezidento Woodrow Wilson prezentis projekton de la Ligo de Nacioj


  • 1919: Pola-bolŝevika milito komenciĝis per kunpuŝiĝoj de polaj taĉmentoj kun Ruĝa Armeo en Belorusio kaj Polesio - ties kaŭzo estis sovetaj planoj disvastigi revolucion ekster Rusion


  • 1924: Surbaze de 4 kunfanditaj firmaoj estis renomita IBM, kiu kreskis kiel unu el la plej grandaj kompanioj de la monda merkato


  • 1939: Hamburgo: surakvigo de la germana batalŝipo Bismarck


  • Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:


    • 1940: Kolonelo Żebrowski de Lvovo turnis sin al pola registaro en ekzilo kun peto pri konsento organizi fare de la Asocio de Armita Batalado la ribelon kiel proteston kontraŭ reprezalioj de pola loĝantaro flanke de sovetaj regopovoj; SS pafekzekutis en Ciecierzyn dekkelkajn militkaptitojn; germana polico pafmortigis en Skarżysko-Kamienna 7 franciskanojn; germanoj forveturigis de Lublin 1357 personojn por trudlaboro en Nazia Germanio; Intelektul-kampanjo: en Krakovo mortis pro elĉerpiĝo profesoro de astronomio Antoni Wilk, pli frue arestita de germanoj kadre de Sonderaktion Krakau, en grupo de 101 profesoroj, liberigitaj pro premo de la internacia publika opinio

    • Yeniköy (Turkio): surŝipe al Marsejlo foriras 300 polajn oficirojn kaj soldatojn de Rumanio kaj 20 volontulojn el Turkio al armeo - en taglibro pola ambasadoro en Turkio notis, ke jam 17 mil foriris laŭ diversaj vojoj, restis 7 mil, sed ne taŭgaj soldatservi; Grekio: ĉefo de Ĝenerala Stabo direktis al la ĉefministro Ioanis Metaxas memorialon pri ebleco de la milito en Balkanoj


    • 1941: Generalo Stefan Rowecki ricevis ordonon de Supera Komandanto plifortigi sabotadon en okupata Pollando sub kondiĉoj, ke tio ne kaŭzos amasajn reprezaliojn; en regiono de Bydgoszcz germanoj malpermesis al poloj aĉeti nutraĵ-artiklojn inter la 8.00-10.00 kaj 14.00-15.30; en Krakovo kreiĝis germana loĝkvartalo; en Katowice ekfunkciis Centra Setlad-Oficejo

    • En Britio aperis pola revuo "Przegląd Literatury Politycznej" (Trarigardo de Politika Literaturo); Vaŝingtono: prezidento Franklin D. Roosevelt sendis al pola artisto kaj patrioto Ignacy Jan Paderewski bondezirojn okaze de la 50-a datreveno de la unua koncerto; Orientafrika Fronto: brita armeo okupis Kismajon; Jugoslavio: ĉefministro kaj ministro pri eksteraj aferoj renkontiĝis en Berchtesgaden kun Hitler


    • 1942: Laŭ ordono de ĉefkomandanto Władysław Sikorski Asocio de Armita Batalado transformiĝis al Pola Enlanda Armeo, kiu iĝis la plej granda subtera movado en Eŭropo aganta lime de okupata lando fare de germanoj, sovetianoj kaj slovakoj kaj ekster ĝi (fine de 1942 estis 200 mil ĵurigitaj soldatoj, januare 1944 en ĝi membris 360 mil soldatoj), kies ĉefkomandanto iĝis generalo Stefan Rowecki; germana polico pafmortigis en komunumo Ostrów Lubelski 15 personojn kaj en Varsovio organizis traserĉon de personoj okupiĝantaj pri nelaŭleĝa komerco

    • En Nazia Germanio oni malpermesis al poloj kaj judoj vendi ĉiaspecan paston; japana armeo atakis Sumatron; Britio: direktivo por nokte ataki 4 urbojn de Ruhr-regiono kaj 3 de Rejnlando, poste 3 apudmarajn kaj laste 11 aliajn industriigitajn urbojn; Indonezio Fronto: japana armeo okupis aerdromojn en Palembang


    • 1943: Holokaŭsto: al ekstermejo Treblinka alvenis transporto de judoj el Grodno; Popola Armeo de Krakovo elreligis apudurbe trajnon


    • Orienta Fronto: trupoj de Suda Fronto liberigis Voroŝilovgradon kaj Rostov-na-Donu, nokte de la 14-a/15-a de februaro RAF atakis Kolonjon


    • 1944: Germana polico pafekzekutis apud Kraśnik 35 judojn kaj en Jędrzejów 6 judojn kaj 2 polojn; SS-anoj vivbruligis apud Kałuszyn 6 personojn; en regiono de Radom Pola Enlanda Armeo havis 50 flegistinojn; En distrikto Suwalski taĉmento de Pola Enlanda Armeo batalis dum Augustów-traserĉo; taĉmento de Kamparanaj Batalionoj el Włodawa-areo frakasis monŝrankon forprenante 167 mil zlotojn, kaj KB de 140 partizanoj kun taĉmento de Landa Armeo tuttage batalis kontraŭ 350 soldatoj de Wehrmacht kaj polico en Zabłocie - germanoj retiriĝante postlasis 27 kadavrojn, oni akiris maŝinpafilon, 20 fusilojn, 6 pistolojn 14 grenadojn - mortfalis 6 partizanoj de KB, 4 vundiĝis

    • En Litovio fondiĝis Litova Helpa Korpuso por kontraŭbatali polajn partizanojn; kontraŭjapana ribelo komenciĝis sur Javo; Okcidenta Fronto: oni oficiale nomumis generalon Dwight D. Eisenhower komandanto de Ekspediciaj Armitaj fortoj de Aliancanoj


    • 1945: Ruĝa Armeo liberigis koncentrejon Gross-Rosen en Malsupra Silezio, kie germanoj murdis ĉirkaŭ 40 mil malliberulojn, kaj okupis polajn urbojn: Chojnice, Nowa Sól, Nowy Kisielin, Piła, kie likvidis germanan garnizonon, kaj Zielona Góra (kutime post 3 tagoj NKVD-taĉmentoj per teroro komencis la novan sovetan okupadon); Rekonstru-Oficejo de la Ĉefurbo fondiĝis; ukrainaj naciistoj murdis ĉirkaŭ 100 polajn loĝantojn de vilaĝo Byczkowce (estinta vojevodio Tarnopol); kelktaga vizito de la delegitoj de Provizora Registaro de Polando kun Bolesław Bierut komencita en Mosko


    • Bombardado de Prago: 701 homoj pereis, kaj 1184 vundiĝis rezulte de usona bombado de Prago - pro erara navigado al Dresdeno; Balkana Fronto: jugoslavia armeo liberigis Mostar, la ĉefan urbon de Hercegovino; Usona 8-a Aviada Armeo atakis Magdeburgon kaj Chemnitz, nokte atakata de RAF; Pacifiko: Usona Task Force 54 kaj aviadilŝipoj de Amfibiaj Apog-Fortoj forlasis insulon Saipano direkte al Iwo Jima; Grekio: brita ĉefministro Winston Churchill, ministro pri eksteraj aferoj Anthony Eden kaj marŝalo Harold Alexander vizitis Atenon; en Kairo komenciĝis konferenco de arabaj ŝtatoj (Egiptio, Sirio, Irako, Libano, Transjordanio kaj Palestino)




  • 1946: Laŭ decido de Potsdama konferenco komenciĝis postmilita deportado de germanoj el Pollando - subskribo de pola-brita interkonsento pri elsetlado al la brita okupacia zono de Germanio (ĝis 1949 el t.n. Regajnitaj Teritorioj oni deportis al soveta okupacia zono de Germanio kaj brite okupita zono de postmilita Germanio pli ol 2 mln de germanoj)


  • 1946: Brita registaro de Clement Attlee naciigis la bankon de Anglio


  • 1946: En la Universitato de Pensilvanio estis publike prezentita ENIAC, la komputilo konstruita en 1943-45 de usonaj inĝenieroj


  • 1949: Jerusalemo: unua kunsido de Konstitucia Asembleo, la parlamento de Israelo, kiu du tagojn poste eknomiĝis Kneseto


  • 1950: En Moskvo oni subskribis sovetan-ĉinan aliancan traktaton, interkonsentitan de Stalin kaj Liu Shaoqi


  • 1950: Stalinismo: oni anoncis verdikton en montra proceso de André Robineau, laboranto de Franca Instituto en Varsovio, pri spionado - oni mortpunis unu polon


  • 1952: La 6-a Vintra Olimpiko komenciĝis en Oslo


  • 1959: Interkonsento pri la lasta difino de la landlimo pola-ĉeĥoslovaka ekvalidis


  • 1961: En Berkeley oni la unuan fojon sintezis kemian elementon laŭrencio


  • 1966: Devaluto de la aŭstralia dolaro


  • 1972: Oni trovis diamanton Stelo de Sieraleono kun la maso de 968,9 karatoj


  • 1973: Premiero de biografia filmo Koperniko, reĝisorita de Ewa kaj Czesław Petelski


  • 1974: Somalio aliĝis al la Ligo de Arabaj Ŝtatoj


  • 1988: Tri membrojn de Organizaĵo por Liberigo de Palestino pereis en bomba atenco en Kipro


  • 1989: Ajatolo Ruhollah Ĥomejni anoncis fatvon iganta islamanojn mortigi Salman Rushdie, la aŭtoron de La satanaj versoj


  • 1989: En ĉirkaŭtera orbito estis fiksita la unua el 24 satelitoj de la tutmonda loktrova sistemo


  • 1990: Kosmosondilo Voyager 1 faris la lastan fotoserion de la sunsistemo


  • 1992: Lech Kaczyński iĝis prezidanto de Plej Supera Kontrol-Ĉambro en Pollando


  • 1993: Algirdas Brazauskas gajnis prezidentajn balotojn en Litovio


  • 1994: Ekzekutita estis Andrej Ĉikatilo, ukrain-rusa seria murdisto kaj kanibalo


  • 1995: En varsovia katedralo okazis entombigo de la restaĵoj de Stanislao Aŭgusto Poniatowski, la lasta reganto de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj


  • 2003: Forpasis ŝafo Dolly, la unua mamulo, kiu ekvivis per klonado


  • 2004: Moskvo: falo de tegmento de la Transvaal-parko - 25 mortintoj


  • 2005: Videospekta TTT-ejo YouTube ekestis


  • 2005: En bomba atenco en Bejruto pereis ĉefministro de Libano Rafik Hariri, kies morto iĝis ĝermo de la cedra revolucio


  • 2011: Brazila futbalisto Ronaldo anoncis finon de sia sporta kariero


  • 2012: En Bankoko okazis sensukcesa atenco kontraŭ israelaj diplomatoj, farita de kelkaj civitanoj de Irano


  • 2012: 360 personoj pereis en incendio de malliberejo en Comayagua en Honduro


  • 2013: En sia domo en Pretorio sudafrika handikapita kuristo Oscar Pistorius murdis sian partnerinon, aktorinon kaj modelon Reeva Steenkamp


  • 2018: Jacob Zuma rezignis pri prezidenta posteno de Sud-Afriko favore al ĝisnuna vicprezidento



Naskiĝoj |




  • 1368: Sigismondo la 1-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio (m. 1437)


  • 1404: Leone Battista Alberti,itala humanisto, pentristo, arkitekto, poeto, lingvisto, filozofo kaj ĉifrosciencisto (m. 1472)


  • 1483: Babur, fondinto de la Mogola Imperio en Barato (m. 1530)


  • 1602: Francesco Cavalli, itala komponisto, orgenisto kaj kantisto (tenoro) (m. 1676)


  • 1610: Ádám Batthyány, hungara ĉambelano kaj oficiro (m. 1659)


  • 1614: John Wilkins, angla episkopo, akademiano, filozofo (m. 1672)


  • 1679: Georg Friedrich Kauffmann, germana orgenisto kaj komponisto (m. 1735)


  • 1707: Claude-Prosper Jolyot de Crébillon, franca verkisto, filo de Prosper Jolyot de Crébillon (m. 1777)


  • 1752: Adolph Knigge, germana verkisto, propagandisto de iluminismo (m. 1796)


  • 1763: Jean Victor Marie Moreau, franca generalo, marŝalo, framasono (m. 1813)


  • 1766: Thomas Malthus, angla ekonomikisto, esploristo lime de ekonomiko kaj sociologio, konata de maltusismo(m. 1834)


  • 1813: Aleksandr Sergejeviĉ Dargomiĵskij, rusa komponisto, kontribuinta al opera kreado (m. 1869)


  • 1839: Gyula Kovács, hungara redaktoro, aktoro (m. 1899)


  • 1861: Ignác Reiner, hungara juristo, frato de Zsigmond Reiner (m. 1917)


  • 1865: István Szász, hungara agronomo, agrikultura fakverkisto (m. 1934)


  • 1869: Charles Thomson Rees Wilson, skota Nobelpremiita fizikisto evoluiginta nebulkameron (m. 1959)


  • 1876: Rezső Diviaczky, rumania hungara desegninstruisto, pentristo (m. 1971)


  • 1887: Anton Faistauer, aŭstra ekspresionisma pentristo, reprezentanto de modernismo (m. 1930)


  • 1894: Jack Benny, usona humuristo, vodevilisto kaj aktoro (m. 1974)


  • 1898: Władysław Szczekowski, pola diplomita subkolonelo, ĉefo de Ofensiva Spiona Fakultato ĉe Pola Enlanda Armeo, murdita (m. 1944)


  • 1895: Aleksandr Mikulin, rusia inĝeniero. konstruisto de jetmotoroj (m. 1985)


  • 1898: Fritz Zwicky, svisa fizikisto kaj astronomo, proponinta ekziston de malluma materio, malkovrinto de neŭtronaj steloj, aŭtoro de la termino supernovao (m. 1974)


  • 1901: Rolf Wanka, aŭstra aktoro ĉeĥ-german-francdevena (m. 1982)


  • 1912: Tibor Sekelj, hungardevena jugoslava mondcivitano, verkisto, ĵurnalisto, esploristo kaj esperantisto, honora membro de UEA, akademiano, popularigata de la simpligita verko-listo (m. 1988)


  • 1912: Otto Ogiermann, germana jezuito, predikisto kaj verkisto (m. 2005)


  • 1914: Pál Dragomán, hungara geografo, muzeologo (m. 1993)


  • 1914: Zoltán Takács, rumania hungara pentristo (m. 1983)


  • 1919: Miroslav Zikmund, ĉeĥa verkisto kaj vojaĝisto tra Afriko, Sudameriko, Azio kaj Oceanio pere de propra aŭtomobilo


  • 1929: Amália Szőke, rumania hungara geologino, kulturhistoriistino (m. 2008)


  • 1932: Bálint Kósa, rumania hungara gravuristo, influita de Béla Gy. Szabó, persekutata


  • 1932: György Kovács, rumania hungara pedagogo, lernolibroverkisto


  • 1936: Anna German, pola kantistino, komponistino kaj aktorino kantanta en sep lingvoj, german-nederland-rusdevena, eldoninta muzikalbumojn en la pola, rusa kaj itala lingvoj (m. 1982)


  • 1942: Piotr Szczepanik, pola kantisto, gitaristo, komponisto, aktoro


  • 1943: Franciska Toubale, francdevena esperantistino vivanta en Aŭstralio, aktivulino de Sennacieca Asocio Tutmonda, tradukistono de la libro Ĉu ili diras al ni la veron? kaj kontribuantino al Rusoj loĝas en Rusujo


  • 1945: Hans Adam la 2-a, princo de Liĥtenstejno


  • 1947: Phạm Tuân, vjetnama kosmonaŭto, la unua aziano en ekstertero


  • 1962: Josef Hader, aŭstra aktoro kaj kabaredisto


  • 1967: Mark Rutte, nederlanda gvidanto de Popola Partio por Libereco kaj Demokratio, ĉefministro de Nederlando


  • 1972: Najwa Nimri, hispana kantistino kaj aktorino de eŭska kaj jordan-devena


  • 1974: Dóra Czégényi, rumania hungara etnografino


  • 1975: Malik Zidi, franca aktoro konata de la filmo Jakĉjo la Kampulo


  • 1979: Jocelyn Quivrin, franca aktoro rolinta en Jakĉjo la Kampulo


  • 1985: Karima Adebibe, angla aktorino kaj modelino


  • 1992: Freddie Highmore, angla aktoro kaj voĉa dublisto



Mortoj |




  • 269: Valenteno de Terni, romia episkopo, martiro, sanktulo


  • 869: Sankta Cirilo, greka misiisto, apostolo de slavoj, kristana sanktulo (naskiĝis ĉirkaŭ 827)


  • 1009: Bruno de Querfurt, germana grafo, apostolo de Prusio, latina episkopo de rusoj, arĥiepiskopo de paganoj, sanktulo (n. 970)


  • 1590: Gioseffo Zarlino, itala komponisto kaj muzikteoriisto (n. 1517)


  • 1779: James Cook, brita kapitano de la Reĝa Ŝiparo, navigisto kaj esploristo (n. 1728)


  • 1791: Karl Christian Gärtner, germana verkisto kaj retorikisto (n. 1712)


  • 1808: Izabella Poniatowska, pola nobelino, fratino de la reĝo Stanislao Aŭgusto Poniatowski kaj edzino de la granda hetmano Jan Klemens Branicki (naskiĝis ĉirkaŭ 1730)


  • 1826: Johannes Daniel Falk, germana verkisto kaj teologo (n. 1768)


  • 1885: Jules Vallès, franca ĵurnalisto, verkisto kaj politikisto (n. 1832)


  • 1894: Eugène Charles Catalan, belga matematikisto, enkondukinto de katalanaj nombroj al kombinatoriko, konata pro katalunaj solidoj (n. 1814)


  • 1897: Pantelejmon Kuliŝ, ukraina verkisto, etnografo, tradukisto kaj eldonisto, esperantigata (n. 1819)


  • 1919: Wiktor Gomulicki, pola poeto, romanisto, eseisto, tradukisto, kunkreinto de la pola pozitivismo (n. 1848)


  • 1926: Károly Deme, hungara instruisto kaj pedagogia verkisto (n. 1857)


  • 1943: David Hilbert, germana matematikisto, esploristo de fundamentoj de matematiko, enkonukinto de la Hilbertaj spacoj (n. 1862)


  • 1948: Conrad Gröber, romkatolika episkopo, teologo, verkisto (n. 1872)


  • 1964: Kálmán Csathó, hungara verkisto kaj reĝisoro, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1881)


  • 1966: Adrian Lindley Trevor Cole, aŭstralia piloto, flug-aso, vicmarŝalo (n. 1895)


  • 1975: P. G. Wodehouse, brita-usona verkisto kaj satiristo (n. 1881)


  • 1975: Julian Sorell Huxley, angla evoluada biologo kaj humanisto, elpensinto de la vorto transhumanismo (n. 1887)


  • 1989: James Bond, usona ornitologo, spertulo pri la birdoj de Karibio (n. 1900)


  • 1994: Andrej Ĉikatilo, rusa seria murdisto, seksperfortisto kaj kanibalo, ekzekutita (n. 1936)


  • 1995: Ogdo Aksjonova, unua profesia dolgana poetino (n. 1936)


  • 1998: Albert Wass, hungara verkisto kaj poeto, cenzurita en socialisma Hungario (n. 1908)


  • 2001: Olav Reiersøl, norvega profesoro pri stokastiko, partoprenanto de UK 1950, komitatano de UK 1952, ellaborinto de Plurlingva matematika terminaro kaj aŭtoro de Matematika kaj stokastika terminaro Esperanta, Esperanto-vortaristo, kunfontinto de la Internacia Asocio de Esperantistaj Matematikistoj (n. 1908)


  • 2003: Ernesto Geleta, slovaka-hungara mezlerneja instruisto, fakdelegito de UEA, estro de slovakaj Esperanto-societoj, dumviva membro de UEA, aŭtoro de pluraj ŝercaj aforismoj kaj poemoj (n. 1927)


  • 2005: Rafik Hariri, libana miliardulo, ĉefministro de Libano, murdita (n. 1944)


  • 2008: Antoni Heda, pola brigada generalo, komandanto de partizanaj taĉmentoj, anatemita soldato, membro de la Konfederacio de Sendependa Pollando, kontraŭkomunisto (n. 1916)


  • 2009: Louie Bellson, usona ĵaza frapinstrumentisto kaj komponisto (n. 1924)


  • 2011: George Shearing, angla-usona ĵaz-pianisto kaj komponisto (n. 1919)


  • 2015: Endre Kusztos, rumania hungara grafikisto, edzo de Piroska Kusztos (n. 1925)


  • 2017: Gianuario Carta, politikisto kaj parlamentano de Itala kristan-demokrata partio (n. 1931)


  • 2018: Ruud Lubbers, nederlanda ekonomikisto, politikisto kaj entreprenisto, gvidanto de Kristandemokrata Apelo, ĉefministro (n. 1939)


  • 2018: Antoni Krauze: pola reĝisoro kaj scenaristo, aŭtoro de politike neĝusta filmo Smolensk (n. 1940)


  • 2018: Morgan Tsvangirai, ĉefministro de Zimbabvo (n. 1952)



Specialaj tagoj kaj festoj |




  • Romkatolika Kalendaro: Memoro de

    • Sanktaj Cirilo kaj Metodo, patronoj de Eŭropo


    • Valenteno de Terni, kristana sanktulo kaj martiro




  • Sankt-Valentena tago - internacia festo


  • Pollando: Tago de Epilepsiulo



Tagoj de semajno |


La 14-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):




  • Dimanĉo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;


  • Lundo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;


  • Mardo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;


  • Merkredo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;


  • Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;


  • Vendredo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;


  • Sabato en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099.




  • 14-a de februaro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio 14-a de februaro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio 14-a de februaro en la Vikinovaĵoj (Liberaj novaĵoj)








Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Bruĝo

Liste der Baudenkmäler in Enneberg