Hanovro









Disambig.svg
La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Hanovro (apartigilo)




Urbodomo.




La alia fasado de la urbodomo.




Stacidomo.




Geografia pozicio en Germanio.


HanovroHanovero estas la ĉefurbo de la germana federacia lando Malsupra Saksio. Fine de decembro 2017 ĝi havis 535 061 loĝantojn. La urbo estas grava industria kaj komerca centro; ĝi havas universitaton, plurajn altlernejojn kaj estas okazejo de diversaj internaciaj foiroj. La urbo kaj 20 ĉirkaŭaj komunumoj konsistigas la distrikton Regiono Hanovro.




Germana nomo: Hannover [haNOfer]


Situo: 9° 44’ OR, 52° 24’ NO Mapo, apud la rivero Leine


Areo: 204,09 km²


Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)


Alteco: averaĝe 55 m super la marnivelo




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Vidindaĵoj


  • 3 Servoj


  • 4 Trafiko


  • 5 Ekonomio


  • 6 Famuloj


  • 7 Esperanto en Hanovro


  • 8 Bildaro


  • 9 Futbala Mondpokalo 2006


  • 10 Vidu ankaŭ


  • 11 Eksteraj ligiloj





Historio |


Dum la mezepoko, la urbo apartenis al la komerca ligo Hanso.


En 200 okazis la Expo 2000 en la Hanovra foirejo (Messegelände Hannover), kiu estas fama pro gastigado de CeBIT.




Urba silueto



Vidindaĵoj |



  • Ĝardenoj de Herrenhausen

  • Internacia ekspozicio (2000)

  • Stacidomo

  • Urbodomo



Servoj |



  • Universitato de Hanovro

  • Evangelia lernejfondaĵo (EKD)



Trafiko |


En orienta urboparto de Hanovro konektiĝas la germana aŭtovojo A2 (de sudokcidento al oriento) kaj germana aŭtovojo A7 (de nordo al sudo). Mallonga plia aŭtovojo en la urbo estas la germana aŭtovojo A37. Sed ankaŭ per trajnoj la urbo per facile atingeblas. En la ĉefstacidomo la sudenvojanta rapidtrajna fervoja linio Hanovro-Würzburg kun branĉo sudokcidenten al Frankfurto ĉe Majno konektiĝas al pliaj rapidtrajnaj linioj sudokcidente al la Rur-Regiono kaj Kolonjo, okcidente al Osnabrück kaj Amsterdamo, nordokcidente al Bremeno, norde al Hamburgo kaj Danio kaj oriente al Berlino kaj Pollando.



Ekonomio |


La Hanovra foiro - germane Hannover Messe (HM) - estas la tutmonde plej signifa industria foiro. Ĝi okazas ĉiujare en la urbo Hanovro. La foirejo estas laŭ areo la tutmonde plej granda ekspoziciejo. En ĝi okazis ankaŭ la Internacia ekspozicio de 2000, kiu penis prezenti laŭeble multajn mondajn kulturojn komence de la tria jarmilo, kaj ĉiujare en la foirejo okazas ankaŭ la foiro CeBIT, la tutmonde plej granda foiro pri informa teknologio.



Famuloj |



  • Hannah Arendt

  • August Wilhelm Iffland

  • Niki de Saint Phalle

  • Scorpions



Esperanto en Hanovro |




Esperantistoj ricevante klarigojn dum SAT kongreso en 2016 pri la detruo de Hanovro dum la Dua Mondmilito.


En la komenco de 20-a jarcento Paul Friedrich Wilhelm Tarnow propagandis Esperanton en la urbo. En 1907 oni fondis la unuan Esperanto-grupon de la urbo. Inter aliaj eventoj, de la 27-a de decembro 1987 ĝis la 3-a de januaro 1988 la 31-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en la Hanovro, en granda seminariejo flanke de la lago Maschsee, kaj pritraktis la temon "Sano". Hodiaŭ daŭre ekzistas vigla movado en la urbo. En la urboparto Döhren-Wülfel estas strato nomata "Esperantostraße".



Bildaro |




Futbala Mondpokalo 2006 |





Hanovro estis unu el la gastigantaj urboj de la Futbala Mondpokalo 2006


Inter la 9a de junio kaj la 9a de julio 2006 en Germanio okazis la Futbala Mondpokalo, inter alie en Hanovro. En la dum 2004 tute trakonstruita stadiono, kiu dum la turniro havas 39 297 sidlokojn, okazis pluraj maĉoj.



Vidu ankaŭ |


  • Hanovera ĉevalo


Eksteraj ligiloj |




  • Hanovro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Hanovro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)





  • Oficiala retejo germane

  • panoramaj bildoj de la urbo

  • biografioj de gravaj inoj el Hanovro

















Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Bruĝo

Liste der Baudenkmäler in Enneberg