Galega lingvo

































































Galega

Galego

Parolata en

Galegio (Hispanio)

Parolantoj
2 500 000

Denaskaj parolantoj
3.188.400

Skribo

latina

Lingvistika klasifiko

Hindeŭropa lingvaro

Italika
Latinida


Oficiala statuso

Oficiala lingvo en

Galegio

Reguligita de
Reĝa Galega Akademio
Lingvaj kodoj

Lingvaj kodoj

  ISO 639-1
gl
  ISO 639-2
glg
  ISO 639-3
glg
  Glottolog
gali1258

Angla nomo
Galician

Franca nomo
galicien







v  d  r


Information icon.svg






mapo pri la lingvoj parolataj sur la Ibera duoninsulo: la galega bildigita mezverde





vokaloj de la galega lingvo


La galega lingvo (ISO-kodo ISO 639-2: glg, ISO 639-1:gl) estas latinida lingvo tre simila al la portugala aŭ, kiel tradicie defendas lingvistiko, dialekto de la portugala.


Ĝi estas parolata precipe en nordokcidenta Hispanio en Galegio. Entute 3 milionoj da homoj parolas ĝin. Ĝi ankaŭ estas ofte parolata en la tre abunda elmigrinta galega diasporo.




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Kritiko


  • 3 Literaturo en la galega lingvo


  • 4 Vidu ankaŭ


  • 5 Eksteraj ligiloj


  • 6 Notoj kaj referencoj





Historio |


La galega lingvo estas pli-ol-miljara lingvo kiu pro politikaj cirkonstancoj eniris tunelon de altrudita silentado en la unuaj jardekoj de la 16a jarcento. Iom post iom ĝi iĝis diskriminaciilo kaj kaŭzo de morala kaj korpa sufero de multnombraj generacioj. La seninterrompa parola uzo fare de modestaj homoj kaj la laboro de la elita intelektularo, kiu de la 19a jarcento sukcesis revalorigi ĝin, ebligis la savon de la hodiaŭa ĉefa identiga trajto de galegoj kiu laŭ Prolingua[1], ĝi estas samtempe esenca bazo de la galega kulturo. La laboro de ĉiuj tiuj homoj ebligis ke hodiaŭ Galegio estas historia nacieco kaj disponas politikan aŭtonomecon. Siavice la diversaj aŭtonomaj registaroj metis la fundamenton por la socia restarigo de la galega lingvo, ĉefe en la kampoj de instruado, administracio kaj publikaj amaskomunikiloj[2].



Kritiko |


Ekzistas polemiko pri la memstara karaktero de la lingvo. Laŭ opinio de granda parto de lingvistoj, la galega kaj la portugala estas unusola lingvo, dum aliaj konsideras ke post jarcentoj de diverĝo, ĝi povas esti konsiderata memstara. La interkompreniĝo inter ambaŭ variantoj estas sufiĉe facila. La galega ankaŭ estas bone komprenata de hispanlingvanoj.


La polemiko etendiĝas al la literatura normo kaj al la ortografio. La oficialan normon flegas la Reĝa Akademio de la galega lingvo, kies ortografiaj priskriboj estas proksimaj al tiuj de la hispana lingvo. Ekzistas diversaj grupoj kiuj favoras alternativan normon kaj ortografion, pli proksiman al la portugala lingvo, el kiuj ili ankaŭ emas preni la neologismojn. La movado por ortografia unuecigo kun aliaj variantoj de la portugala nomiĝas reintegrismo (reintegracionismo).



Literaturo en la galega lingvo |



  • Literaturo en la galega lingvo

  • Rosalía de Castro

  • Castelao

  • Manuel Rivas

  • Helena Villar Janeiro

  • Begoña Paz



Vidu ankaŭ |



  • Lingvistiko

  • Listo de lingvoj

  • Lingva familio




  • Kategorio Galega lingvo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Galega lingvo en la Vikivortaro (Universala vortaro)

  • [[::gl|Vikipedio]] en Galega lingvo (Reta enciklopedio)




Eksteraj ligiloj |




  • http://gl.wikipedia.org Galega Vikipedio


  • http://www.realacademiagalega.org Reĝa Akademio de la Galega Lingvo


  • http://www.agal-gz.org Asocio Galega de la Lingvo (asocio kiu favoras ortografion pli proksiman al la portugala)


  • http://www.aglp.net/ Akademio Galega de la Lingvo Portugala (ankaŭ favora al portugaleca ortografio - Nova ortografio)


  • http://www.mdl-galiza.org Movado por la defendo de la lingvo (ankaŭ favora al portugaleca ortografio)


  • http://www.ethnologue.com/show_language.asp?code=glg La galega en Ethnologue (angle)


  • http://www.bvg.udc.es Virtuala Galega Biblioteko


  • http://www.galego.org Organizo favora al la galega (en norma ortografio)



Notoj kaj referencoj |




  1. ProLingua estas platformo por la defendo kaj akcelo de la galega lingvo. ProLingua rifuzas iun ajn pretendon pri ĝia alproprigo aŭ aljuĝo al ajna grupo aŭ ideologio.


  2. Manifesto pri la galega lingvo, ProLingua postulas i.a. ke oni ne uzu ajnan leĝmezuron kaŭzontan al galegoj la perdon je la rajto uzi kaj scii la galegan lingvon kaj fari el tiu lingvo simbolon de galega identeco.




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Bruĝo

Liste der Baudenkmäler in Enneberg