Unterschächen










































Unterschächen




Blazono de Unterschächen






Unterschächen


Kantono
Urio
Distrikto
En Kantono Urio ne ekzistas distriktoj

Koordinatoj 

46°51′51″N 8°46′15″O  /  46.86417°N, 8.77083°O / 46.86417; 8.77083 (Unterschächen)Koordinatoj: 46°51′51″N 8°46′15″O  /  46.86417°N, 8.77083°O / 46.86417; 8.77083 (Unterschächen)
Nombro de enloĝantoj
729
Areo
80,22 km²
Alteco
995 m super marnivelo
Poŝtkodo
6465
Komunumkodo
{{{kodo}}}




Mapo de Unterschächen









v  d  r


Information icon.svg





Enhavo






  • 1 Pri la komunumo


  • 2 Geografio


  • 3 Najbaraj komunumoj


  • 4 Trafiko


  • 5 Historio


  • 6 Komunuma partnereco


  • 7 Notoj kaj referencoj


  • 8 Eksteraj ligiloj





Pri la komunumo |


Unterschächen estas komunumo en Kantono Urio, en Centra Svislando. Ĝi havis 729 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.



Geografio |


Unterschächen situas en la malantaŭa parto de la valo de la rivero Schächen ĉe la vojo al Klausen-Pasejo. En sudo la komunumon limas la monto Gross Windgällen kun alteco de 3187 m s.m. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo Unterschächen mem la vilaĝetoj kaj setlejoj Urigen, Schwanden, Schwandenbergen, Brunni, kaj la setlejo sur la Klausen-Pasejkulmino.



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Unterschächen limas en nordoriento al Muotathal (SZ), en oriento al la eksklavo Urnerboden de la komunumo Spiringen, en sudo al Silenen, en sudokcidento al Schattdorf, en okcicento al Spiringen kaj en nordokcidento al Bürglen.



Trafiko |


La komunumo situas ĉe la kantona ĉefvojo nr-o 17 de Altdorf al Glaruso trans Klausen-Pasejo. Unterschächen estas konektita al la publika transportreto per poŝtaŭtolinio al Altdorf. Kiam dum la someraj monatoj la vojo trans Klausen-Pasejo vetureblas, ekzistas ankaŭ poŝtaŭtolinio trans la pasejo al Linthal en Kantono Glaruso.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Unterschächen datiĝas el la 13-a jarcento. En la jaro 1687 Unterschächen sendependiĝis de Spiringen kaj fariĝis aparta paroĥo kaj komunumo. En la jaro 1414 en Unterschächen estis malkovrita saniga fonto kaj kreita kuracbanejo. Tamen Spiringen neniam akiris veran signifon kiel kuracloko. Parto de la kuracbanejo estis malkonstruita en la jaro 1811. La kuracakvo hodiaŭ fluas al la halobanejo de la setlejo Brunni.[1]



Komunuma partnereco |


Unterschächen havas komunuman partnerecon kun la urbo Grenchen en Kantono Soloturno.



Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Artikolo pri historio en la retejo de la komunumo



Eksteraj ligiloj |


  • Oficiala retejo de la komunumo Unterschächen

    Vikifontaro|}}
  • La vikipedia komunejo


  • Kunlaboru en CommonsKomunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Unterschächen










  • Popular posts from this blog

    Reichsarbeitsdienst

    Tanganjiko

    Norda sulo