Distrikto Uckermark
blazono | mapo |
---|---|
Bazaj datumoj | |
Federacia lando: | Brandenburgio |
Administra urbo: | Prenzlau |
Areo: | 3 058 km² |
Loĝantoj: | 121 014 (fine de decembro 2015) |
Loĝdenso: | 40 po km² |
Aŭtokodo: | UM |
Municipokodo: | 12073 |
Komunumoj: | 34 |
Situo ene de Brandenburgio | |
La distrikto Uckermark estas administra distrikto de Germanio en la ekstrema nordoriento de la federacia lando Brandenburgio. La urbo Prenzlau estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 3 058,13 kvadrataj kilometroj fine de decembro 2015 loĝis 121 014 homoj; do meznombre 40 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Brandenburgio la koncerna nombro estas 87, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Uckermark estas signita per 14.
Najbaraj distriktoj estas sude Barnim (1) kaj Oberhavel (6), norde la meklenburgo-antaŭpomeriaj distriktoj Mecklenburg-Strelitz kaj Uecker-Randow. En la oriento limas Pollando.
Enhavo
1 Geografio
2 Urbaj kaj neurbaj komunumoj
3 Eksteraj ligiloj
4 Referencoj
Geografio |
La distrikto estas laŭ areo la plej granda en Germanio.
Urbaj kaj neurbaj komunumoj |
Post administra reformo de la jaro 2003, kiu reduktis la nombron de memstaraj komunumoj, la distrikto ankoraŭ konsistas el 34 komunumoj, el ili 7 kun urbaj rajtoj.
(inter krampoj la nombro de loĝantoj fine de decembro 2015)[1]
Urboj
¹ urbo kun membreco en komunumaro
Angermünde (13 805)
Brüssow¹ (1 876)
Gartz (Oder)¹ (2 478)
Lychen (3 135)
Prenzlau (19 275)
Schwedt (30 262)
Templin (16 067)
Neurbaj komunumoj sen membreco en komunumaro
Boitzenburger Land (3 213)
Nordwestuckermark (4 288)
Uckerland (2 740)
Komunumaroj kaj membraj komunumoj
(administra centro *)
1 Brüssow (Uckermark) (4 505)
2 Gartz (Odro) (6 737)
| 3 Gerswalde (4 536)
4 Gramzow (7 003)
| 5 Oder-Welse (5 448)
|
Eksteraj ligiloj |
- oficialaj retpaĝoj de la distrikto, germanlingvaj
Referencoj |
↑ fonto: landa statistika oficejo, germane
|
|