Alentejo
Alentejo estas regiono de la centro-sudo de Portugalio. Laŭvorte, en la portugala signidas "preter (além) Taĵo(Tejo)". Ĝi konsistas el la tuto de la distriktoj Portalegre, Évora kaj Beja, kaj la sudaj duonoj de la distriktoj Setúbal kaj Santarém. Norde ĝi limas kun la Centra regiono kaj la Lisbona regiono, oriente kun Hispanio, sude kun Algarve kaj okcidente kun la Atlantiko kaj la regiono de Lisbono. Areo: 31 152 km² (33% de la lando). Loĝantaro (2007): 777 421 (8% enlanda).
Eksteraj ligiloj |
- Turisma portalo de Alentejo - AlentejoTours.pt
- Portalo Alentejo - Allentejo