Arch














































Arch




Blazono de Arch






Reformita preĝejo de Arch


Kantono
Berno
Administra distrikto
Seeland
Malnova distrikto ĝis 2009
Büren

Koordinatoj 

47°10′5″N 7°25′40″O  /  47.16806°N, 7.42778°O / 47.16806; 7.42778 (Arch)Koordinatoj: 47°10′5″N 7°25′40″O  /  47.16806°N, 7.42778°O / 47.16806; 7.42778 (Arch)
Nombro de enloĝantoj
1560
Areo
6,4 km²
Alteco
450 m super marnivelo
Poŝtkodo
3296
Komunumkodo
0381




Mapo de Arch









v  d  r


Information icon.svg





Enhavo






  • 1 Pri la komunumo


  • 2 Geografio


  • 3 Najbaraj komunumoj


  • 4 Trafiko


  • 5 Historio


  • 6 Eksteraj ligiloj





Pri la komunumo |


Arch (prononcu Arĥ, en Esperanto ankaŭ Arĥo) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo en la distrikto Büren en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 3296 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. Ek de la 1-a de januaro Arch estas komunumo de la administra distrikto Seeland.



Geografio |





Aro-ponto de la svisa aŭtovojo A5


Arch situas en la Svisa Mezlando ĉe la suda bordo de la rivero Aro inter Soloturno kaj Bielo. La nova rekonilo de la komunumo estas la impresa ŝtalpendoponto de la svisa aŭtovojo A5 trans Aro.


La komunumo konsistas el la kvartaloj, vilaĝoj kaj setlejoj Oberdorf, Unterdorf, Ausserdorf, Aebnit, Breiten, Leimacher-Mätteli, Sibenmatt kaj Berghof.



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Arch limas en nordo al la urbo Grenchen kaj al Bettlach (ambaŭ en Kantono Soloturno), en oriento al Leuzigen, en sudo al Buchegg (Kantono Soloturno), kaj en okcidento al Rüti ĉe Büren.



Trafiko |





Ponto trans Aro inter Grenchen kaj Arch


Arch estas konektita al la publika trafikreto per la buslinio n-ro 8 de Soloturno tra Arch kaj Büren ĉe Aro al Zollikofen kaj per poŝtaxutolinio de Grenchen al Büren ĉe Aro.


La komunumo disponas pri alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 en distanco de malpli ol 1 km de la vilaĝocentro aliflanke de la rivero sur la teritorio de la urbo Grenchen.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Arch datiĝas el la jaro 1236 kiel Archo.


Kiel arkeologiaj trovaĵoj montris, ja en la neolitiko en Arch setlis homoj. Dum romia epoko tra Arch pasis la romia vojo de Petinesca (hodiaŭ Studen) al Salodurum (hodiaŭ Soloturno). Dum mezepoko la vilaĝo apartenis al la senjorujo Strassberg, kiu en la jaro 1388 fariĝis berna posedaĵo. Post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 Arch fariĝis komunumo de la ĉefdistrikto Büren, kiu en la jaro 1831 estis transformita al la distrikto Büren.



Eksteraj ligiloj |



  • Oficiala retejo de la komunumo Arch

  • Arch en la Historia Leksikono de Svislando


    Vikifontaro|}}
  • La vikipedia komunejo


  • Kunlaboru en CommonsKomunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Arch













  • Popular posts from this blog

    Statuo de Libereco

    Tanganjiko

    Liste der Baudenkmäler in Enneberg