Monaĥejo Aĥtala






Monaĥejo Aĥtala


La Monaĥejo Aĥtala (armene: Ախթալա վանք Aĥtala vanq; kartvele: ახტალის ტაძარი) estas kartvela ortodoksa fortikigita monaĥejo de la 10-a jarcento en Armenio, kiu apartenas al la Armena Apostola Eklezio. Ĝi situas en la vilaĝo Aĥtala, en la marzo Lori, je 185 km de Jerevano, norde de la lando kaj tre proksime de la kartvela landlimo. Nuntempe la monaĥejo ne estas aktiva.


La fortikaĵo ludis gravan rolon en la protektado de la nordokcidento de Armenio, la regiono nomata Gugarq. La konstruaĵo ankaŭ troviĝas inter la plej bone konservataj de la lando. La ĉefa preĝejo famas pro la freskoj kaj la altkvalita dekoraciado de la pentraĵoj kiuj kovras la murojn.







Popular posts from this blog

Reichsarbeitsdienst

Tanganjiko

Norda sulo