Marum
ISO
Komunumo Marum | ||
---|---|---|
Flago de la komunumo Marum | Blazono de komunumo Marum | |
Provinco | Groningo | |
Urbestro | ||
Ĉefloko | Marum | |
Areo - Tero - Akvo | 64,88 km² 64,51 km² 0,37 km² | |
Loĝantaro - Loĝdenso | 10.075 (1-a de junio 2005) 156 loĝ./km² | |
Geografia situo | 53° 8′ N, 6° 15′ O53.1333333333336.25Koordinatoj: 53° 8′ N, 6° 15′ O | |
| ||
Gravaj trafikaj arterioj | A7 | |
Poŝtkodo | 9360–9369, 9824–9826 | |
Oficiala retejo | http://www.marum.nl/ | |
Marum (53° 08′ N; 06° 15′ E Mapo) (loĝantoj je la 1-a de junio 2005: 10.075) estas antaŭa komunumo en norda Nederlando, en la provinco Groningen. La antaŭa komunumo havas areon de 64,88 km² (de kiu 0,37 km² akvo). Ĝi kovras la sudokcidentan angulon de la Westerkwartier.
La vilaĝoj Marum (Frise Mearum) kaj De Wilp (Frise De Wylp) estas parte frislingvaj. Granda parto de la loĝantoj de Marum bone komprenas la frisan lingvon, sed malpli ol 25% ankaŭ povas paroli la lingvon. En la vilaĝo De Wilp la situacio diferencas. Tie granda parto de la loĝantoj parolas krom la nederlandan la frisan kaj la groningan lingvojn.
Subdivido |
La antaŭa komunumo Marum enhavas krom Marum men la sekvajn vilaĝojn: Boerakker, Jonkersvaart, Lucaswolde, Niebert, Noordwijk, Nuis, De Wilp.
Publika transporto |
La publika transporto en la komunumo estas prizorgata de la sekvaj buslinioj:
- linio 88: Groningen-...-Leek-Tolbert-Niebert-Nuis-Marum
- linio 89: Groningen-(rapidservo)-Marum-De Wilp-...-Drachten
- linio 100: Groningen-(rapidservo)-Marum (aŭtoŝoseo)-De Wilp-...-Drachten
Eksteraj ligiloj |
- Retejo de la komunumo
Appingedam | Delfzijl | Groningo | Het Hogeland | Loppersum | Midden-Groningen | Oldambt | Pekela | Stadskanaal | Veendam | Westerkwartier | Westerwolde | |
Nederlando | Provincoj | Komunumoj |