Eemsmond
ISO
Komunumo Eemsmond | ||
---|---|---|
Flago de la komunumo Eemsmond | Blazono de komunumo Eemsmond | |
Provinco | Groningo | |
Urbestro | ||
Ĉefloko | Uithuizen | |
Areo - Tero - Akvo | 551,24 km² 190,24 km² 361,00 km² | |
Loĝantaro - Loĝdenso | 16.721 (1-a de junio 2005) 88 loĝ./km² | |
Geografia situo | 53° 24′ N, 6° 40′ O53.46.6666666666667Koordinatoj: 53° 24′ N, 6° 40′ O | |
| ||
Gravaj trafikaj arterioj | N46, N363; fervojlinio Sauwerd-Roodeschool | |
Telefona kodo | 0596 | |
Poŝtkodo | 9979–9986, 9988–9989, 9995–9999 | |
Oficiala retejo | http://www.eemsmond.nl | |
Eemsmond (Emsbuŝo) 53° 24′ N; 06° 40′ E Mapo
(loĝantoj je la 1-a de junio 2005: 16.721) estas antaŭa komunumo en Norda Nederlando, en la provinco Groningen. La komunumo havas areon de 551,24 km² (de kiu 361,00 km² akvo).
La antaŭa komunumo oni nomis tiel ĉar ĝi situas je la norda bordo de Groningen, kie la rivero Emso enfluas la Vadomaron.
La tuta areo (je la unu flanko nederlanda, je la alia flanko germana) estas konata kiel Eemsmondgebied (Emsbuŝoareo).
Subdivido |
La komunumo Eemsmond konsistas el la sekvaj vilaĝoj: Eemshaven, Eppenhuizen, Kantens, Noordpolderzijl (Noordpolder), Oldenzijl, Oldorp, Oosteinde, Oosternieland, Oudeschip, Roodeschool, Rottum, Rottumeroog, Rottumerplaat, Startenhuizen, Stitswerd, Uithuizen, Uithuizermeeden, Usquert, Warffum, Zandeweer kaj Zevenhuizen.
La vilaĝo Stitswerd havas la plej altan poŝtkodon de Nederlando nome 9999.
Ekde la 1-a de januaro 2019 ekestis la komunumo Het Hogeland, el fuzio de Eemsmond kun la komunumoj Winsum, Bedum kaj De Marne.
Publika transporto |
Estas fervojlinio de Groningen al Roodeschool kun stacioj en Usquert, Uithuizen, Uithuizermeeden kaj Roodeschool. Por ŝarĝvagonaro la relvojo kontinuas pluen al la Emshaveno.
Busoservoj en la komunumo estas:
- linio 41: Uithuizen-Uithuizermeeden-Roodeschool-Oosteinde-Spijk (busoŝanĝo al Delfzijl-Appingedam)
- linio 61: Uithuizen-Usquert-Rottum-Kantens-...-Bedum-Groningen
- linio 62/662: Uithuizen-Zandeweer-Loppersum
Plue foriras de la Emshaveno pramo al la germana insulo Borkum.
Eksteraj ligiloj |
- oficiala retejo
Appingedam | Delfzijl | Groningo | Het Hogeland | Loppersum | Midden-Groningen | Oldambt | Pekela | Stadskanaal | Veendam | Westerkwartier | Westerwolde | |
Nederlando | Provincoj | Komunumoj |