Flaŭro






Simpligita skemo de la flaŭro de insulo.


Flaŭroplantaro estas la tuto de plantoj en certa regiono aŭ epoko respektive la sistema priskribo de ĝia tuto.[1]Ĝi estas listigita en listoj, kiujn oni ankaŭ nomas flaŭro aŭ plantaro kiel katalogo ofte kun rekonŝlosilo. La vorto flaŭro estas dedukita de la latina nomo Flora de la romia diino de floroj kaj juneco. Komplemento de la flaŭro estas la faŭno, la bestaro, nomita laŭ la romia diino Fauna.



REF-vortaro |


"Plant-vortaro (Plant-V). REF-Regularo: Plur-lingva nomaro de sovaĝaj plantoj en Esperanto (PnspE).


9-a stud-eldono okaze de la 10-jariĝo de REF 1995"
[2]


Ĝi enhavas:


1. REF-Regularo: 27 paĝoj


2. L-E Alfabeta listo de 4.857 scienc-latinaj nomoj kun la Esperantaj ekvivalentoj: 60 paĝoj


3. Ĉeflisto (PnspE), alfabete ordigita laû la Esperantaj-sciencaj nomoj: 624 paĝoj


4. E - Alfabeta listo de Esperant-sciencaj specio-epitetoj kun ties Scienc-Latinaj ekvivalentoj: 12 paĝoj


5. L- Alfabeta listo de Scienc-Latinaj specio-epitetoj kun ties Esperant-sciencaj ekvivalentoj: 12 paĝoj


6. Alfabeta listo de 5.179 komunlingvaj Eo-vortoj kun ties trovlokoj en la Ĉeflisto (PnspE): 37 paĝoj


7. D-Eo Alfabeta listo de 7.783 Germanaj plantnomoj kun ties Esperant-sciencaj ekvivalentoj: 8o paĝoj


8. FR-Eo Alfabeta listo de 2.977 Francaj plantnomoj kun ties Esperant-sciencaj ekvivalentoj: 37 paĝoj


9. NL-Eo Alfabeta listo de 3.552 Nederlandaj plantnomoj kun ties Esperant-sciencaj ekvivalentoj: 42 paĝoj


10. EN-Eo Alfabeta listo de 3.258 Anglaj plantnomoj kun ties Esperant-sciencaj ekvivalentoj: 54 paĝoj


Do en la vortaro enestas 816 paĝoj.


Kompreneble ĉio ekzistas ankaû en elektronika formo sur disketoj en formato 9cm x 9,5cm, uzataj antaû deko da jaroj, kiuj nur ankoraû estas legeblaj per specialaj aparatoj.



Nuna Situacio |


La laboro nun estas daŭrigata, en alia laŭtempa formo, de grupo sub gvido de pola flaŭristo....... kun respekto (kaj uzado) de la antaŭaj ....



Referencoj |




  • Flaŭro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Flaŭro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)







Portala ikono Portalo pri Biologio










  1. Vidu: Plurlingva nomaro de sovâgaj plantoj en Eŭropo; - Bernhard Eichkorn; - Eld. A. Gmeiner, 1988; - ISBN 9070074311, 9789070074319.


  2. REF = Rondo de Esperantistoj Flaŭristoj. Gvidis: Bernardo Eichkorn.




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg