18-a de oktobro









Kalendaro
Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro

oktobro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31




























































oktobro

lu

ma

me

ĵa

ve

sa

di


1

2

3

4

5

6

7

8

9

10

11

12

13

14

15

16

17

18

19

20

21

22

23

24

25

26

27

28

29

30

31




aranĝo de 2019
tagoj

La 18-a de oktobro estas la 291-a tago de la jaro (la 292-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 74 tagoj restas.


Je la 18-a de oktobro okazis, interalie:




Enhavo






  • 1 Eventoj


  • 2 Naskiĝoj


  • 3 Mortoj


  • 4 Specialaj tagoj kaj festoj


  • 5 Tagoj de semajno





Eventoj |




  • 320: Greka matematikisto kaj filozofo Papo de Aleksandrio observis sunan eklipson kaj verkis komentarion en Almagesto


  • 1009: Baziliko de la Sankta Tombo en Jerusalemo estis detruita de Fatimida kaliflando - nun ĝi estas ene de Malnova Urbo


  • 1356: Tertremo de Bazelo - sentebla en Okcidenta Eŭropo kaj Mezeŭropo


  • 1386: Germanio: Rupreĥto la 1-a fondis la Universitaton de Hajdelbergo


  • 1502: Frederikoa la 3-a fondis universitaton en Wittenberg


  • 1519: Meksiko: hispanaj konkerantoj masakris milojn da nearmitaj loĝantoj de la urbo San Andrés Cholula (apud Heroica Puebla de Zaragoza)


  • 1558: Pola reĝo Sigismondo la 2-a iniciatis la unuan internacian poŝtan ligon inter Krakovo kaj Venecio; komenco de la pola poŝto


  • 1648: Ŝuistoj en Bostono fondis unuan sindikaton en Usono


  • 1685: Edikto de Fontainebleau: franca reĝo Ludoviko la 14-a nuligis Nantan edikton, protektantan protestantojn


  • 1715: Granda Nordia Milito: dana-pruska-saksa armeoj komencis sieĝon de tiam sveda Stralsund


  • 1797: Traktato de Campo Formio estis subskribita inter Unua Franca Respubliko kaj Aŭstrio-Hungario


  • 1810: Altlernejo Scuola Normale Superiore di Pisa fondita de Napoleono Bonaparte en Italio


  • 1815: Ekestis Respubliko Krakovo, kreita de la Viena Kongreso


  • 1818: Reĝo de Prusio Frederiko Vilhelmo la 3-a fondis Bonnan universitaton, kiu samtempe transprenis bibliotekon de Gerhard-Mercator-Universitato Duisburg


  • 1851: En Londono aperis romano Moby-Dick de Herman Melville


  • 1861: Kenigsbergo: Vilhelmo la 1-a kroniĝis kiel reĝo de la Reĝlando Prusio


  • 1867: Vendo de Alasko: Alasko oficiale transprenita de Usono kontraŭ 7 200 000 usonaj dolaroj, pagitaj de Rusia Imperio


  • 1870: Usonano Benjamin Tilghman patentis sabloŝprucigon


  • 1875: Kanada-usona astronomo James Craig Watson malkovris asteroidon Nuvao


  • 1880: Juneau fondiĝis, la nuna ĉefurbo de Alasko


  • 1890: Namibio: Vindhuko fondiĝis (la nuna ĉefurbo)


  • 1896: En "New York Journal-American" aperis unua bildliteraturaĵo


  • 1898: Usono aneksis Porto-Rikon


  • 1904: En Kolonjo okazis premiero de la 5-a simfonio de Gustav Mahler


  • 1908: Belga parlamento proklamis anekson de la Libera Ŝtato Kongo


  • 1910: Sur la insulo Ponape eksplodis ribelo kontraŭ germanaj koloniistoj


  • 1912: Itala-turka milito finiĝis - rezulte de tio Turkio perdis Libion - grekoj gajnis Cyrenaican kaj Tripolion, sed ne redonis Dodekanesojn


  • 1913: En Leipzig oni malkovris Monumenton por la Batalo de Leipzig


  • Unua mondmilito:

    • 1914: Germana submarŝipo U-27 sinkigis en Norda Maro britan submarŝipon HMS E3 kune kun 28-persona skiparo; pola Puławy-Legio formiĝis - subigita al rusa komando



  • 1920: Pola-bolŝevika milito: ekvalidis, sur linio de la tuta fronto, armistico de Rigo, subskribita la 12-an de oktobro


  • 1921: Krimea ASSR fondiĝis


  • 1922: BBC fondiĝis


  • 1933: En la urbo Moringen apud Hanovro Nacisocialisma Germana Laborista Partio fondis la unuan koncentrejon por virinoj


  • Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:


    • 1939: Germana polico pafmortigis en Brodnica 3 personojn sub riproĉo posedi armilon kaj en la unua en okupata Pollando nazia-germana ekstermejo Fort VII en Poznan pafekzekutis 9 polojn, interalie ĵurnaliston Sylwester Machnikowski, aganton de Pola Okcidenta Asocio; okupaciaj regopovoj en Silezio malpermesis al poloj posedi telefonojn kaj limigis nutradon laŭ manĝoregistriloj; germanoj komencis amasan deportadon de pola loĝantaro de Gdynia; germana polico arestis en Distrikto Włocławek 119 polajn instruistojn; en Vilno fondiĝis konspira skolta organizaĵo; vundita en defendo de Varsovio mortis volontulo St. Rawicz Dziewulski, rezerva brigada generalo


    • Ruĝa Armeo invadis Estonion surbaze de devigitaj paktoj pri reciproka helpo; Parizo: pola registaro en ekzilo protestis pri soveta-litova pakto el la 10-a de oktobro; episkopo Józef Gawlina iĝas Kampa Episkopo de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento


    • 1940: Regopovoj de Ĝenerala Gubernio konfiskis polan filman aparataron; Varsovio: centra organo "Walka" (Batalo) de konspira Nacia Partio aperigis artikolon Ni sekvos nian vojon; en Lvovo "Czerwony Sztandar" (Ruĝa Standardo) raportis pri manifestacio okaze de ekkonstruota monumento al Lenin, la plej granda genio de la homaro, kaj depeŝo sendota al Stalin: Vivu nia suno, nia standardo, nia komandanto kaj amata patro, Stalin

    • En Ĉikago aperis revuo "Wolność" (Libereco) eldonita de la Asocio de Liberigo de Pollando (komunismema);


    • 1941: Rezulte de disvendo de pola kaj juda havaĵo en Varto-Lando germanoj gajnis ĉ. 3,5 mln da markoj

    • De Berlina fervoja stacidomo Grunewald foriris al Lodzo transporto de judoj; en Kuritibo brazilaj regopovoj fermis la lastan aperantan en portugala lingvo "Gazeta Polonesa", kiu post likvido de fremdlingva gazetaro aŭguste devis ŝanĝi la lingvon - la plej maljuna pollingva revuo en Sudameriko estis likvidita en sia 50-a jareldonado malgraŭ tio ke poloj kontribuis al ekonomia kaj kultura disvolvo de la grandega lando; al Britio alvenas de Windsor el Kanado la unua grupo de polaj volontuloj (1 oficiro kaj 149 soldatoj)


    • 1942: Holokaŭsto: germanoj likvidis geton en Bresto - parton de judoj oni murdis surloke, kaj parton en Bresta regiono


    • 1943: Nokte de la 17-a/18-a de oktobro okazis unu el la plej grandaj genocidaj ekzekutoj en historio de varsovia enketa malliberejo Pawiak - ĉ. 600 nudajn enprizonigitojn germanoj forkondukis en grupoj kaj pafmortigis per mitraloj sur la stratoj Pawia kaj Dzielna (komenco de preskaŭ ĉiutagaj ekzekutoj sur ruinoj de Varsovia geto, kie pereis 20 mil personoj); germanaj regopovoj de ĜG de la 1-a de januaro ĝis la 18-a de oktobro 1943 forveturigis al Nazia Germanio 1600 fervojajn vagonojn kun mebloj por germanoj kiuj damaĝis pro aeratakoj


    • 1944: En germana militkaptitejo en Łambinowice restis 63 soldatoj de Pola Enlanda Armeo, kies aĝo ne superis 15 jaroj


    • Ruĝa Armeo transpaŝis Vereckan montpasejon kaj eniris la teritorion de Ĉeĥoslovakio




  • 1949: Pollando angoskis Germanan Demokratian Respublikon


  • 1954: Usona firmao Texas Instruments enmerkatigis la unuan transistoran poŝradioricevilon


  • 1956: Stalinismo: nokte de la 18-a/19-a de oktobro Ruĝa Armeo de Legnica kaj Borne Sulinowo direktiĝis al Varsovio


  • 1976: En Krakovo post restaŭro oni malkovris Grunwaldan Monumenton, fonditan en 1910 de Ignacy Paderewski, detruitan de germanoj dum la dua mondmilito


  • 1977: Eŭropa Revizora Kortumo establiĝis en urbo Luksemburgo


  • 1977: Teroristoj de la Frakcio de Ruĝa Armeo Andreas Baader, Gudrun Eusslin kaj Jan-Carl Raspe, kondamnitaj en Okcidenta Germanio, sinmortiĝis en malliberejo


  • 1980: En Varsovio reprezentantoj de Fondaj Komitatoj de Sendependa Asocio de Studentoj voĉdonis statuton kaj elektis gvidantaron


  • 1981: Tutgrekia Socialista Movado gajnis parlamentan balotadon


  • 1981: Ministro pri nacia defendo kaj ĉefministro de Pola Popola Respubliko generalo Wojciech Jaruzelski iĝis la unua sekretario de Centra Komitato de Pola Unuiĝinta Laborista Partio - per tio li okupis la plej gravajn postenojn en la ŝtato kaj povis prepari perfortan kontraŭbatalon de Solidareco (la 13-an de decembro enkondukis militan staton en Pollando)


  • 1989: Senkomunismigo: Hungara parlamento voĉdonis pri ŝanĝoj en la konstitucio, forigante de ĝi komunismajn elementojn


  • 1989: En Germana Demokratia Respubliko estis devigita demisii ties komunista gvidanto Erich Honecker


  • 1991: Azerbajĝano proklamis sendependecon (de Sovetunio)


  • 1999: Lige al armea transpreno de la regopovo en Pakistano ĝi estis suspendita pri membrorajtoj en la Komunumo de Nacioj


  • 2007: Lanĉo de Ubuntu 7.10, nomita Gutsy Gibbon.


  • 2007: Pakistano: estinta ĉefministrino Benazir Bhutto revenis el ekzilo. La saman tagon okazis du atencoj kontraŭ ŝi, kie pereis pli ol 130 personoj


  • 2009: Jenson Button iĝis mondĉampiono de la Formulo 1


  • 2009: En Budapeŝto oni malfermis la unuan en Hungario monumenton al la sanktulino Jadviga, la reĝino de Pollando


  • 2011: Kidnapita 5 jarojn pli frue de palestinanoj, izraela soldato Gilad Ŝalit estis liberigita interŝanĝe kontraŭ 1027 palestinanojn, en tio membrojn de Hamas



Naskiĝoj |




  • 1130: Zhu Xi, ĉina konfuceanisma filozofo de la Dinastio Song, ĉefreprezentanto de novkonfuceanismo (m. 1200)


  • 1405: Pio la 2-a, papo kaj poeto fondinta Universitaton de Bazelo (m. 1464)


  • 1517: Manuel da Nóbrega, portugala jezuito kaj misiisto en Brazilo (m. 1570)


  • 1523: Anna Jogajlido, pola-litova princino el dinastio Jogajlidoj, reĝino de Pollando, filino de Sigismondo la 1-a kaj Bona Sforza (m. 1596)


  • 1547: Justus Lipsius, flandra humanisto kaj filologo, spertulo pri historio kaj kulturo de Romio, kreinto de beletristika triumviraro kune kun Joseph Justus Scaliger kaj Isaac Casaubon (m. 1606)


  • 1553: Luca Marenzio, itala komponisto de madrigaloj dum malfrua renesanco (m. 1599)


  • 1571: Wolfgang Ratke, germana lingva pedagogo kaj didaktikisto (m. 1635)


  • 1634: Luca Giordano, itala pentristo kaj desegnisto de la Napola skolo (m. 1705)


  • 1634: Martin von Rango, germana politikisto, juristo kaj historiisto (m. 1688)


  • 1663: Eŭgeno de Savojo, militisto de habsburga Aŭstrio (m. 1736)


  • 1694: René Louis de Voyer de Paulmy d'Argenson, franca politikisto kaj verkisto (m. 1757)


  • 1741: Pierre Choderlos de Laclos, franca verkisto de la franca revolucio de 1789 (m. 1803)


  • 1774: Adolf Müllner, germana juristo, dramisto kaj eldonisto (m. 1829)


  • 1777: Heinrich von Kleist, prusa poeto kaj beletristo, dram-verkisto, sinmortiginto (m. 1811)


  • 1785: Thomas Love Peacock, angla satiristo, oficisto de Brita Orienthinda Kompanio (m. 1866)


  • 1801: Justo José de Urquiza, argentina militisto, guberniestro de Provinco Entre Ríos, prezidento de Argentino (m. 1870)


  • 1802: Joseph Russegger, aŭstra geologo, vojaĝisto, profesoro (m. 1863)


  • 1823: Arnold Ipolyi, hungara romkatolika episkopo, etnografo, arthistoriisto (m. 1886)


  • 1824: Julius Hülsemann, germana politikisto kaj juristo (m. 1888)


  • 1831: Frederiko la 3-a, germana imperiestro, reĝo de Prusio, vojaĝisto, inspirinta elfosaĵojn en Pergamo kaj Olimpio (m. 1888)


  • 1847: Aleksander Lodigin, rusa elektroinĝeniero, kuninventinto de ampolo (m. 1923)


  • 1854: Salomon August Andrée, sveda inĝeniero kaj fizikisto, polusa esploristo (m. 1897)


  • 1858: Nándor Filarszky, hungara botanikisto, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1941)


  • 1859: Henri Bergson, franca Nobelpremiita filozofo juddevena, ĉefkreinto de intuiciismo (m. 1941)


  • 1865: Arie de Jong, nederlanda volapukisto, tradukisto de Nova testamento (m. 1957)


  • 1868: Georgi Aktarĝiev, bulgara ĵurnalisto, prezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio dum ties prospera periodo (m. 1933)


  • 1869: Johannes Linnankoski, finna verkisto, aŭtoro de esperantigita romano La kanto pri fajr-ruĝa floro kaj novelo Batalo pri la domo Heikkilä (m. 1913)


  • 1880: Vladimir Ĵabotinskij, ukraina cionisto, ĵurnalisto kaj verkisto, fondinto de Juda Legio dum la unua mondmilito, membro de Monda Cionisma Organizaĵo (m. 1940)


  • 1884: Emánuel Brüll, hungara lingvisto kaj bibliotekisto verkanta por "Erdélyi Múzeum" (m. 1951)


  • 1885: Martin Schwarz, germana arkitekto, rekonstruinto de la Preĝejo de la Virgulino (m. 1945)


  • 1888: Móric Rados, rumania hungara redaktoro, verkisto pri ekonomiko (m. ?)


  • 1889: Lajos Dávid, hungara apotekisto, profesoro (m. 1962)


  • 1893: Georges Ohsawa, japana filozofo, kreinto de makrobiotiko (m. 1966)


  • 1894: Tibor Déry, hungara verkisto, enestanta en esperantlingva Hungara Antologio (m. 1977)


  • 1898: Lotte Lenya, aŭstra aktorino kaj kantistino (m. 1981)


  • 1909: Norberto Bobbio, itala filozofo pri juro kaj politikscienco (m. 2004)


  • 1911: Imre Robotos, rumania hungara redaktoro, verkisto (m. 2001)


  • 1919


    • Pierre Trudeau, dufoja ĉefministro de Kanado, membro de la Liberala Partio de Kanado (m. 2000)


    • Pierre Babin, franca direktoro de la kastelo Grezijono, estrarano de Espéranto-France, prezidanto de Franca Esperanto-Instituto, instruanta en Nanto, Tours kaj Bureso, honora membro de UEA (m. 2015)




  • 1920: Melina Mercouri, greka aktorino, kantistino, politikistino kontribuinta al la ideo de Eŭropa Kultura Ĉefurbo (m. 1994)


  • 1925: Ramiz Alia, komunista prezidento de Albanio, gvidanto de Laborpartio de Albanio, kontribuanto al demokratiaj ŝanĝoj (m. 2011)


  • 1926: Klaus Kinski, germana aktoro, patro de Nastassja Kinski (m. 1991)


  • 1926: Chuck Berry, usona gitaristo, pioniro de rokenrolo, kantisto kaj kantaŭtoro (m. 2017)


  • 1929: Kees Fens, nederlanda eseisto kaj literatura kritikisto, P.C. Hooft-premiito (m. 2008)


  • 1929: Violeta Chamorro, prezidentino de Nikaragvo, politikistino kaj ĵurnalistino


  • 1932: Vytautas Landsbergis, litova muziksciencisto, spertulo pri verkoj de Mikalojus Konstantinas Čiurlionis, kunfondinto kaj prezidanto de Sąjūdis, prezidento de Litovio


  • 1934: Kir Buliĉov, rusa sciencfikciisto kaj orientalisto, spertulo pri Sud-orienta Azio


  • 1936: Ottó Indig, hungara literaturhistoriisto, altlerneja instruisto kaj kritikisto (m. 2005)


  • 1936: Etelka Lukáts Băiaşi, rumania hungara grafikistino


  • 1939: Lee Harvey Oswald, usona krimulo, supozata murdisto de John F. Kennedy, murdita (m. 1963)


  • 1939: Flavio Cotti, svisa juristo kaj politikisto, prezidento de Federacia Konsilio


  • 1945: Huell Howser, usona televida ĵurnalisto, komikulo kaj aktoro (m. 2013)


  • 1950: Balázs Bábel, hungara ĉefepiskopo kaj profesoro, ŝtat-premiito


  • 1956: Martina Navrátilová, ĉeĥa tenisistino, plurfoja gajninintino de la turniro Granda Ŝlemo, krome plurfoja venkintino de Usona Malferma Turniro, Franca Malferma Turniro kaj Aŭstralia Malferma Turniro


  • 1959: Mauricio Funes, prezidento de Salvadoro, reprezentanto de la Fronto Farabundo Martí por Nacia Liberigo


  • 1960: Jean-Claude Van Damme, belga aktoro, reĝisoro de agfilmoj


  • 1960: Craig Cameron Mello, portugala-usona Nobelpremiita biokemiisto, profesoro pri molekula medicino, kies malkovro ebligis genterapion


  • 1960: Júlia Molnár, rumania hungara operkantistino


  • 1961: Wynton Marsalis, usona ĵaztrumpetisto kaj klasika muzikisto


  • 1967: Hunor Kelemen, rumania hungara poeto, politikisto


  • 1968: Michael Stich, germana tenisisto, kun Steffi Graf gajninta Hopman-pokalon


  • 1982: Thierry Amiel, franca kantisto


  • 1983: Adél Zsigmond, rumania hungara vestodizajnistino


  • 1984: Freida Pinto, barata aktorino kaj modelulino, debutinta en la filmo Kvartalaĉa-hundo Milionulo



Mortoj |




  • 33: Vipsania Agrippina, romia damo, filino de Marcus Vipsanius Agrippa, nepino de Cezaro Aŭgusto (n. -14)


  • 707: Johano la 7-a, papo grekdevena, amanto de arto (n. nekonata)


  • 1035: Sanĉo la 3-a, reĝo de Navaro, grafo de Aragono (n. 990-992)


  • 1216: Johano, reĝo de Anglio el dinastio Plantaĝenetoj (n. 1166)


  • 1417: Gregorio la 12-a, papo abdikinta (naskiĝis ĉirkaŭ 1327)


  • 1480: Eoudong, korea dancistino kaj poetino de Joseon-Dinastio, pentristino kaj kaligrafo (naskiĝis ĉirkaŭ 1430)


  • 1503: Pio la 3-a, papo kontraŭstaranta al simonio (n. 1439)


  • 1541: Margaret Tudor, reĝino de Skotlando, edzino de Jakobo la 4-a, avino de Maria Stuart (n. 1489)


  • 1545: John Taverner, angla komponisto kaj orgenisto (naskiĝis ĉirkaŭ 1490)


  • 1558: Maria de Aŭstrio, reĝino de Ĉeĥio kaj Hungario (n. 1505)


  • 1570: Manuel da Nóbrega, portugala jezuito kaj misiisto en Brazilo (n. 1517)


  • 1623: Gergely Vásárhelyi, hungara verkisto, jezuito, oratoro (n. 1562)


  • 1646: Isaac Jogues, franca misiisto en Nova Mondo, kanada martiro (n. 1607)


  • 1678: Jacob Jordaens, flandra pentristo kaj tapetisto (n. 1593)


  • 1775: Paŭlo de la Kruco, itala teologo, mistikulo kaj sanktulo (n. 1694)


  • 1802: Ferenc Budai, hungara pastro, historiisto, tutfakulo (n. 1760)


  • 1853: Johann Fischer von Waldheim, germana anatomo, entomologo kaj paleontologo (n. 1771)


  • 1860: Casimiro de Abreu, brazila poeto kaj romanverkisto (n. 1839)


  • 1866: Philipp Franz von Siebold, germana kuracisto kaj botanikisto esplorina japanan flaŭron kaj floron, la unua eŭropano, kiu instruis okcidentan medicinon en Japanio (n. 1796)


  • 1871: Charles Babbage, angla matematikisto kaj mekanikisto, aŭtoro de logaritmaj tabeloj (n. 1791)


  • 1889: Antonio Meucci, usona inventisto italdevena, evoluinto de telefona konekto (n. 1808)


  • 1898: Franz Magnus Böhme, germana muzikteoriisto kaj pedagogo (n. 1827)


  • 1903: Charles Gounod, franca operkomponisto kaj harpisto (n. 1818)


  • 1911: Alfred Binet, franca psikologo kaj pedagogo, fondinto de psikometrio, prilaborinto de intelekta kvociento (n. 1857)


  • 1918: Koloman Moser, aŭstra artisto de Viena secesio, kunfondinto de atelieroj (n. 1868)


  • 1928: Tadeusz Rozwadowski, pola generalo de la aŭstria-hungara armeo, inventisto, kreinto de pola militistaro, stabestro de la venka pola-bolŝevika milito (n. 1866)


  • 1931: Thomas Alva Edison, usona inventisto kaj entreprenisto, aŭtoro de pli ol mil patentoj (n. 1847)


  • 1941: Volodimir Svidzinskij, ukraina poeto kaj tradukisto de la franca, germana, pola kaj rusa lingvoj, esperantigata de Kris Long (n. 1885)


  • 1942: Mikaelo Nesterov, rusa pentristo, membro de Peredviĵniki (n. 1862)


  • 1955: José Ortega y Gasset, hispana filozofo, verkisto, eseisto (n. 1883)


  • 1963: Endre Kakassy, hungara ĵurnalisto, literaturhistoriisto, tradukisto (n. 1903)


  • 1972: Miklós Guzner, hungara kuracisto kaj profesoro (n. 1905)


  • 1969: László Buza, hungara juristo kaj profesoro (n. 1885)


  • 1977: Andreas Baader, gvidanto de germana terorisma organizo (n. 1943)


  • 1977: Hanns Martin Schleyer, germana komercisto, nev-nepo de Johann Martin Schleyer (n. 1915)


  • 1984: István Korda, hungara verkisto, poeto, tradukisto (n. 1911)


  • 2005: Aleksandr Nikolajeviĉ Jakovlev, rusa ekonomikisto kaj komunista aganto, konceptinto de perestrojko kaj patro de glasnosto (n. 1923)


  • 2012: Jerzy Litwiniuk, pola poeto kaj tradukisto de la finna (Kalevala), rusa, ukraina, belorusa, latva kaj estona (n. 1923)



Specialaj tagoj kaj festoj |




  • Romkatolika Kalendaro: Festo de la sankta evangeliisto Luko


  • Brazilo: Tago de infana malarmado

  • Eŭropa tago kontraŭ komerco de homoj - ekde 2006



Tagoj de semajno |


La 18-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):




  • Dimanĉo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;


  • Lundo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;


  • Mardo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;


  • Merkredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;


  • Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;


  • Vendredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;


  • Sabato en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098.




  • 18-a de oktobro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio 18-a de oktobro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)









Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg