Propedeŭtika valoro de Esperanto
































































Esperanto
Lingvo Internacia


Esperantujo: 120 landoj en la mondo

Esperantujo: 120 landoj en la mondo

Parolata en
almenaŭ 120 landoj[1]; nenie oficiala lingvo

Denaskaj parolantoj
laŭ taksoj inter mil kaj “pluraj miloj”[2][3]

Skribo

latina kun kelkaj aldonoj

Lingvistika klasifiko

Planlingvo

Oficiala statuso

Oficiala lingvo en
neniu lando; oficiale instruata ekz. en Hungario kaj Ĉinio; multaj NRO-oj (ĉefe Esperanto-asocioj); rekonita de PEN kaj Katolika Eklezio

Reguligita de

Akademio de Esperanto
Lingvaj kodoj

Lingvaj kodoj

  ISO 639-2
epo
  SIL
ESP

Angla nomo
propaedeutic value of Esperanto

Franca nomo
valeur propédeutique de l'espéranto
Specimeno


Sur la kampo, for de l’ mondo,

Antaŭ nokto de somero,

Amikino en la rondo

Kantas kanton pri l’ espero.

Kaj pri vivo detruita

Ŝi rakontas kompatante, –

Mia vundo refrapita

Min doloras resangante.

— L. L. Zamenhof, Mia penso










v  d  r


Information icon.svg



La propedeŭtika valorola valoro de la lernhelpa efiko de Esperanto estas la lernfaciliga efiko kiun Esperanto havas, kiam post ĝi oni lernas alian lingvon. Pluraj studoj, kiel tiu de Helmar Frank ĉe la Universitato de Paderborn, Germanio, kaj ĉe la Akademio Internacia de la Sciencoj en San Marino, Italio, konkludis, ke unu jaro de Esperanto en lernejo, (kiu povas doni lingvokonon kompareblan al tiu, kiun meza lernanto de eŭropa lingvo povas atingi post ses aŭ sep jaroj de lernado[4]), plibonigas la lernkapablon de alia lingvo. Alivorte, lerni Esperanton dum unu jaro kaj poste, ekzemple, la francan dum tri, donas pli bonan lingvokonon de la franca ol se oni lernas la francan dum kvar jaroj. Tiu ĉi efiko estis unue priskribita de Antoni Grabowski per konkretaj praktikaj ekzemploj en 1908, ("Esperanto kiel propedeŭtiko de lingvoj", Pola Esperantisto).


Ekde la 1920-aj jaroj okazis instrueksperimentoj dokumentitaj en studoj:


  • 1925 - 1931, Columbia University, New York, Usono: 20 horoj da E-o donas pli altan rezulton ol 100 horoj da franca, germana, itala aŭ hispana lingvo.

  • 1947 - 1951, Sheffield, Britio (ekde 1948 ankaŭ en Manchester): infano lernas tiom da E-o dum 6 monatoj, kiom da franca lingvo dum 4 - 5 jaroj; post iom da monatoj de E-o oni akiras pli bonajn rezultojn en la lernado de aliaj lingvoj.

  • 1958 - 1963, mezlernejo de Somero, Finnlando: sub kontrolo de la Ministrejo pri Instruado oni eltrovis, ke post Eo-kurso la lernintoj povis atingi pli altan nivelon pri la germana lingvo ol tiuj, kiuj lernis nur la germanan, eĉ se pli longe.

  • 1970 - Eksperimento efektivigita de prof. István Szerdahelyi en Budapeŝto. Klaso de infanoj lernis unue Esperanton kaj poste, dispartiĝinte, lernis la rusan, la anglan, germanan aŭ francan. Liaj konstatoj estis, ke la rusan oni lernis je 25% pli sukcese ol se oni ne estis antaŭe lerninta Esperanton; la germanan je 30%, la anglan je 40% kaj la francan je 50%.

  • Ekde 1975: Eksperimentoj laŭ la Paderborna modelo de LOI, Lingvo-Orientiga Instruado (vidu apartan alinearon malsupre).

  • 1993-1997: en Italio oni eksperimentis pri E-o kiel "lingvo propedeŭtika al la studado de fremdaj lingvoj en la bazlernejo" en la lernejo Gaetano Salvemini de Torino. Partoprenas tri klasoj. En la dua kaj tria jaroj la lernantoj lernis elementan Esperanton kaj uzis ĝin por internacie komuniki kun aliaj lernejoj. En la kvara kaj kvina jaroj unu klaso transiris al la studado de la angla kaj alia al tiu de la franca. Ekde la lernojaro 1994/95 tia ĉi eksperimentado estas rajtigita de la Ministrejo pri Publika Instruado. La evaluado konfirmas la propedeŭtikan efikon de Esperanto-instruado al italaj infanoj por pli bona kaj pli rapida posta lernado de la franca kaj de la angla.



Enhavo






  • 1 Historio de la eksperimentoj laŭ la Paderborna modelo de LOI (Lingvo-Orientiga Instruado)


  • 2 Vidu ankaŭ


  • 3 Bibliografio


  • 4 Eksteraj ligiloj


  • 5 Notoj kaj referencoj





Historio de la eksperimentoj laŭ la Paderborna modelo de LOI (Lingvo-Orientiga Instruado) |



La unua vera eksperimento laŭ la Paderborna modelo kun preciza mezurado kaj kalkulado laŭ formuloj de la kibernetika pedagogio estis entreprenita de prof. Helmar Frank en Paderbornaj elementaj lernejoj en 1975 kaj 1976, en kiu Esperanton lernis preskaŭ 300 lernantoj, parte unu jaron kaj parte du jarojn, kaj poste ili daŭrigis lerni la anglan lingvon. Tiu eksperimento montris, ke tiuj, kiuj lernis Esperanton ĉirkaŭe dum 100 lernohoroj en du jaroj, havis je 30% pli bonajn rezultojn ol la nelernintoj, dum tiuj, kiuj lernis nur unu jaron, havis jam je 20% pli bonan rezulton.


Preskaŭ paralele kun tiu eksperimento okazis de 1975-1977 eksperimento organizita de ILEI (Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj) kaj gvidata de H. Sonnabend en Belgio, Francio, Germanio, Greklando kaj Nederlando. Ĝi ne estis tre unuece kaj sammetode farita.
E. Geisler faris en 1979 finan esploron pri la angla scio de germana grupo kaj atingis la serĉatajn rezultojn. La faktoro de kaŝita transfero K, nur post 36 horoj da angla instruado, estis 1.16279, do je 14 % pli bona ĉe infanoj, kiuj antaŭe lernis Esperanton ol en grupoj, kiuj ne lernis E-on. La postaj mezuradoj montris daŭran pligrandigadon de la diferenco inter la LOI-lernantoj kaj la ne-LOI-lernantoj. Ŝi kalkulis, ke la LOI-lernantoj ŝparas 129 horojn da lernado, se la tuta lernotempo estas 960 horoj. (Vd. Eŭropa dokumentaro, Nro 25/1980, paĝo 4). Oni analizis la rezultojn de tiuj infanoj ankaŭ per la notoj en aliaj studobjektoj kaj konstatis pli bonajn rezultojn ankaŭ en jenaj lernobjektoj: gepatra lingvo (la germana), matematiko kaj geografio. (Vd. Frank: Kybernetische Pädagogik, Band 6, p. 424-436).


En la jaroj 1983-1985 instruistino Elizabeta Formaggio el Italio havis dujaran kurson de Esperanto kun 25 lernantoj en tria kaj kvara klaso de la baza itala lernejo Scuola Elementare "Rocca" en San Salvatore de Cogorno kaj faris ampleksan ekzamenon en majo 1985. En marto 1988 ŝi faris samtipan ekzamenon pri la franca kun la sama grupo kaj egale granda alia grupo, kiu ne estis antaŭe lerninta Esperanton. Ŝia rezulto meze montris kaŝitan transferon k = 1,3 - do pli-malpli ekvivalentan al la aliaj esploroj. (Vidu E. Formaggio en revuo Humankybernetik, Band 30, Kajero 4 (1989), p. 141-151.


Zlatko Tišljar magistriĝis je tiu temo ĉe la Akademio Internacia de Sciencoj San Marino (AIS) en 1995 per eksperimento organizita inter 1993 kaj 1995 en Slovenio, Aŭstrio kaj Kroatio. En kvin elementaj lernejoj unue lernis Esperanton 40 lernantoj dum 70 horoj; kaj poste en kvar lernejoj ili lernis la anglan kaj en unu la germanan kiel fremdlingvon. Tišljar tri fojojn testis tiujn infanojn kaj paralelan samgrandan 40-personan grupon kiu ne estis lerninta E-on kaj liaj mezaj rezultoj pri la kaŝita transfero estas tre similaj al la antaŭaj (K03 = 1.3415, P03 = 25.5% kaj K13 = 1.398, P13 = 28.5%). Eblas konkludi, ke efektive tiuj, kiuj estas lernintaj 70 horojn la internacian lingvon, plirapidiĝas poste en la lernado de la angla, respektive al la germana, je proksimume 25-30%, kio signifas, ke post du jaroj da lernado de la fremda lingvo ili ĝin scias je 50-60 % pli bone ol tiuj, kiuj antaŭe ne estas lernintaj Esperanton. Ĉar la fremdan lingvon oni lernas tri horojn semajne, do 120 horojn jare aŭ 240 horojn dum du jaroj, la ŝparo estas pli ol 120 horoj. Sekve la investitaj 70 horoj de la Internacia Lingvo kompensiĝas jam post malpli ol du jaroj de fremdlingva lernado.


De septembro 1994 ĝis julio 1995 instruistino Ines Frank en Germanio la samon faris en elementa lernejo en Oberndorf am Neckar kun komence 38 kaj fine 20 lernantoj de kvara klaso. La rezultoj ne estis publikigitaj.


Aldone al tio necesas mencii studon de prof. Yukio Fukuda el Japanio "Zur rationalisierten Fremdsprach-Lehrplanung unter Berücksichtigung der (z.B. deutschen oder japanischen) Muttersprache", Grundlagenstudien aus der Kybernetik und Geisteswissenschaft 21, 1980 (paĝo 1-16), kiu argumentas, ke la LOI por lerni la anglan pli utilas al infanoj, kies gepatra lingvo pli diferencas de la angla.


La mezurmetodojn por LOI evoluigis la Instituto pri Kibernetika Pedagogio de la Universitato de Paderborn (Germanio) sub la gvido de prof. Helmar Frank. Pri la teorio kaj metodologio legu: Lingvo-Orientiga Instruado (LOI) Cele Al Rapidigo De La Lernado De Fremdlingvoj.



Vidu ankaŭ |


Esperanto kiel propedeŭtiko de lingvoj de Antoni Grabowski en Vikifontaro



Bibliografio |


Frank, Helmar. 1987. Propedeŭtika valoro de la Internacia Lingvo: Kibernetika teorio kaj empiriaj rezultoj de la Lingvo-Orientiga Instruado de la Internacia Lingvo kiel bazo de pli posta lernado de etnaj lingvoj. In Serta Gratvlatoria in Honorem Juan Régulo, II (Esperantismo) (La Laguna: Universidad de La Laguna), pp. 213-222


Helmar Frank: Kibernetike-pedagogia teorio de la Lingvo-Orientiga Instruado, Kybernetische Pädagogik/Klerigkibernetiko, Band 6, paĝoj 311-331, Paderborn 1993


Helmar Frank: Propedeŭtika valoro de la Internacia Lingvo, Kybernetische Pädagogik / Klerigkibernetiko, Band 6, paĝoj 424-442, Paderborn 1993


H.Frank kaj E. Formaggio: La profito el propedeŭtika (speciale lingvo-orientiga) instruado depende de ago kaj transfero, Grkg/Humankybernetik, Band 33, Kajero 4 (1992), p. 164-174


Yukio Fukuda: Zur rationalisierten Fremdsprach-Lehrplanung unter Berücksichtigung der (z.B. deutschen oder japanischen) Muttersprache. Grundlagenstudien aus Kybernetik und Geisteswissenschaft 21, p. 1-16, 1980


Istvan Szerdahely: La didaktika loko de la Internacia Lingvo en la sistemo de lernejaj studobjektoj, En Internacia Pedagogia revuo, kajero 0/1979


Helmut Sonnabend: Esperanto: lerneja eksperimento. Raporto, analizo, konkludo, Edistudio, Pisa 1979


Evelyn Geisler: La unuaj mezuradoj pri la lernplifaciligo inter la Internacia kaj la Angla lingvoj, Eŭropa Dokumentaro 21/1979, p. 9-10


Evelyn Geisler: Mezurado de la lernplifaciligo de la angla pro ILo, Eŭropa Dokumentaro, Nro 25/1980, paĝo 4


Elisabetta Formaggio: Lerneja eksperimento pri lernfacileco kaj transfero en la fremdlingvoinstruado, Grkg/Humankybernetik, Band 30, Kajero4(1989), p.141-151.


Zlatko Tiŝljar: Lingvo-orientiga instruado (LOI) cele al rapidigo de la lernado de fremdlingvoj, en : "Esperanto vivos malgraŭ la esperantistoj", Inter-kulturo, Maribor, 1996



Eksteraj ligiloj |


Esperanta traduko de studo pri la lingvo internacia (nomita Esperanto) publikigita en Bollettino Ufficiale del Ministero della Pubblica Istruzione, (Oficiala Bulteno de la Ministerio pri Publika Instruado), n. 21-22, 25 majo - 1 junio 1995, pp 7-43.


Germanlingva libro Günter Lobin: Ein Sprachmodell für den Fremdsprachenunterricht. Der propädeutische Wert einer Plansprache in der Fremdsprachenpädagogik (kun detala scienca analizo de sep - laŭ la aŭtoro tre malbone dokumentitaj - lernejaj eksperimentoj inter 1924 kaj 1988; komplete legebla en la reto)


Hungarlingva traduko Edward Symoens: Al nova internacia lingvopolitiko: La propedeŭtika valoro de Esperanto, Esperanto-dokumentoj 28-29 (1992), Universala Esperanto-Asocio.


Lingvo-Orientiga Instruado (LOI) Cele Al Rapidigo De La Lernado De Fremdlingvoj



Notoj kaj referencoj |




  1. Kio estas UEA?. Universala Esperanto-Asocio. “UEA . . . havas membrojn en 120 landoj”.


  2. Harald Haarmann (2011). Eta leksikono pri lingvoj. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. “Esperanto . . . estas lernata ankaŭ de pluraj miloj da homoj en la mondo kiel gepatra lingvo”.


  3. Lindstedt, Jouko. Oftaj demandoj pri denaskaj Esperant‑lingvanoj. Arkivita el la originalo je 2016-03-03.


  4. Komparu kun la japana : "Post duonhoro mi povis paroli pli da Esperanto ol japana, kiun mi studis en la gimnazio dum kvar jaroj" - Richard Delamore. En : 'Kiel la esperantistoj povas denove avangardi?', Kontakto 277 (2017:1), p. 20, TEJO.




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg