Paul Cézanne





Paul cezanne 1861.jpg


Paul CÉZANNE (19-a de januaro, 1839 – 22-a de oktobro, 1906) estis franca pentristo kies verkaro reprezentas la transiron de impresionismo al kubismo.


Paul Cézanne estis naskita kaj edukita en Aikso Provenca, Francio. Jam kiel lernejano, ekde 1856, li sekvis vesperan kurson pri desegnado ĉe Joseph-Marc Gibert en la muzeo de Aikso.
Inter 1859 kaj 1861 li studis juron, sed samtempe daŭrigis la desegnajn kaj pentrajn lecionojn. Li laboris kelkatempe por la banko de sia patro, sed tio ne plaĉis al li. Kontraŭ la volo de la patro, li decidis dediĉi sin al la arto.


Liaj plej famaj pentraĵoj estas tiuj de la monto Sankta-Venko kiun li multe pentris.


En 2006, okazis en Aikso Provenca ekzpozicio pri Cézanne en muzeo Granet kun pentraĵoj el diversaj muzeoj el la tuta mondo.


La lasta monbileto de 200 francaj frankoj reprezentis Paul Cézanne kaj unu el liaj pentraĵoj.










Vidu ankaŭ |


  • Halepa pino


Eksteraj ligiloj |


  • Paul Cézanne: A Virtual Art Gallery



  • Paul Cézanne en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Paul Cézanne en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
















Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg