Audouin Dollfus





Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la astronomo kaj aeronaŭto Audouin Dollfus. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Dollfus.






































Audouin Dollfus
Persona informo
Nomo Audouin Dollfus
Dato de naskiĝo
12-a de novembro 1924
Loko de naskiĝo Parizo
Dato de morto
1-a de oktobro 2010
Loko de morto
Versailles [#]
Okupoj
astronomo kaj aeronaŭto
Aĝo je morto 85
Portalo pri Homoj






v  d  r


Information icon.svg



Audouin Dollfus (naskiĝis la 12-an de novembro 1924, en Parizo, mortis la 1-an de oktobro 2010, en Versailles) estis franca astronomo kaj aeronaŭto Fakulo pri la sunsistemo, li estis la filo de la aeronaŭto Charles Dollfus.




Enhavo






  • 1 Astronomo


  • 2 Aeronaŭto


  • 3 Honoroj


  • 4 Noto kaj referencoj


  • 5 Eksteraj ligiloj





Astronomo |


Li lernis en la fakultato pri sciencoj de la Universitato de Parizo, kie li ricevas doktorecon pri fizikaj sciencoj en 1955. Li laboris kiel astronomo en la departemento
pri astrofiziko de la observatorio de Meudon, kie li estris inter alie la Laboratorion pri Fiziko de la Sunsistemo.


Plejparto el siaj laboroj estis faritaj danke al observoj en la observatorio de Pic du Midi.


Uzante la polarizadon de la lumo, li determinis la kemian komponiĝon de la grundo de Marso[1] kaj eltrovis atmosferon ĉirkaŭ Merkuro[2].
Li serĉis, ĉiam studante la luman polarizadon, la ĉeeston de luna atmosfero, kaj alvenis al la konkludo, ke Luno havas nenian atmosferon.


La 15-an de decembro 1966 li malkovris la saturnan sateliton Janon[3].
Li eble ankaŭ observis Epimeteo, alia saturna luno kiu sekvas la saman orbiton, sed li ne ekkomprenis, ke estas alia objekto ol Jano. Epimeteo estis oficiale malkovrita de Richard L. Walker la saman jaron.



Aeronaŭto |


La 22-an de aprilo, ekfluginte de la aerodromo de Vélizy-Villacoublay, li atingis la rekordan altitudon de 14 000 m levita per grapolo da 104 balonoj[4]. Tiu ekspedicio celis fari astronomiajn observojn en la alta atmosfero.


En aliaj balonaj flugoj, li studis Marson kaj malkovris la ĉeeston de akvo sur ĝi.



Honoroj |


La asteroido 2451 Dollfus ricevis lian nomon[5].


Li estis farita kavaliro de la Honora Legio la 12-an de aprilo 2009[6].



Noto kaj referencoj |




  1. temas pri feroksido (Fe2O3)


  2. Eltrovo de merkura atmosfero (france)


  3. IAUC 1987: Prob. NEW Sat OF SATURN; 1966e; 1965d (angle)


  4. kvindeka jubileo de la prodaĵo de Audouin Dollfus (france)


  5. JPL Small-Body Database Browser: 2451 Dollfus (angle)



  6. La Honoraj Legiuloj de aprilo 2009 (el [http://www.lemonde.fr/ Le Monde.fr) (france)




Eksteraj ligiloj |




  • france Biografio de Audoin Dolfus, el Astropolis


  • france Al nia amiko Audoin Dolffus (Homaĝo al kaj biografio de Audoin Dolfus, el Aérostation à Meudon)


  • france Anonco de la morto de A. Dollfus (Observatoire de Paris)




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg