Sluis















































Sluis

Sluis view.jpg


Flago



Blazono


Flago

Blazono
Administrado

Poŝtkodo
4500–4519 [+]

Retpaĝaro

www.sluis.nl [+]
Demografio

Loĝantaro

23 815  (2014) [+]
Geografio

Geografia situo

51° 21′ N, 3° 30′ O51.353.5Koordinatoj: 51° 21′ N, 3° 30′ O [+]

Alto

2 m [+]

Horzono

UTC+01:00 [+]





Sluis (Nederlando)

DEC
Sluis

Situo de Sluis



Alia projekto

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo Sluis [+]







v  d  r


Information icon.svg





Situo en la provinco Zelando




La urbo Sluis kun la belfrido




La lumturo de Breskens


Sluis, (kluzo) okcidentflandre: Sluus, estas nederlanda urbo kaj komunumo en la sudokcidenta parto de la provinco Zelando, en la regiono Zelanda Flandrio. La komunuma areo limas en la sudo je la belga provinco Orienta Flandrio, en la okcidento je la belga provinco Okcidenta Flandrio, en la nordokcidento je la Norda Maro, en la nordo je la okcidenta skeldo kaj en la oriento je la komunumo Terneuzen. La komunumo havis ĉ. 24 000 loĝantojn (2011) kaj areon de 307 km². Oostburg estas la administracia sidejo de la komunumo.


En la komunumo oni parolas zelanda-flandre, variaĵo de la okcident-flandra dialekto.



Loĝlokoj |


Loĝlokoj en la komunuma areo Sluis:

Aardenburg, Akkerput, Bakkersdam, Balhofstede, Biezen, Boerenhol, Breskens, Cadzand, Cadzand-Bad, De Munte, Draaibrug, Eede, Groede, Heille, Het Eiland, Hoofdplaat, Hoogeweg, Kapitalendam, Klein-Brabant, Koninginnehaven, Kruisdijk, Kruishoofd, Maaidijk, Marollenput, Moershoofde, Mollekot, Nieuwesluis, Nieuwland, Nieuwvliet, Nieuwvliet-Bad, Nummer Eén, Oostburg, Oostburgsche Brug, Oudeland, Plakkebord, Ponte, Ponte-Avancé, Pyramide, Retranchement, Ronduit, Roodenhoek, Sasput, Scherpbier, Schoondijke, Sint Anna ter Muiden, Sint Kruis, Slijkplaat, Slikkenburg, Sluis (stad), Smedekensbrugge, Steenhoven, Stroopuit, Terhofstede, Tragel, Turkeye, Valeiskreek, Veldzicht, Vuilpan, Waterlandkerkje, IJzendijke kaj Zuidzande.



Historio |


La Batalo de la Kluzo estas nomata evento okazinta la 24-an de junio 1340, kiam pere de la ŝipa batalo de L'Écluse (en franca, nome Sluis en Zelanda Flandrio), la angla reĝo Eduardo la 3-a, kandidato al la krono de Francio, neniigis la ŝiparon de sia rivalo, la reĝo de Francio Filipo la 6-a, antaŭ la estuaro de la rivero Zwin, marbrako (nuntempe ensabligita) kiu fluas el Bruĝo. Estis la unua grava batalo de la Centjara milito. Oni ĉirkaŭkalkulis 15 000 mortojn de la flanko de la francoj, dum 9 000 mortojn de la flanko de la angloj.



Eksteraj ligiloj |




  • nederlande Oficiala retejo

  • Koordinatoj: (51° 20′ N; 3° 30′ E Mapo)




  • Sluis en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Sluis en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)






Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg