Sinn Féin
Sinn Féin (irlandlingve, Ni Mem, elparolata "ŝin feen") estis irlanda politika partio fondita en 1905 fare de Arthur Griffith. Post la Paska Ribelo de 1916 Sinn Féin evoluiĝis al nedisputebla centro de la movado por la sendependiĝo de la insulo (for de Britio) kaj nacia memdifino. La partio havis striktajn ligojn al Irlanda Respublika Armeo (IRA), kio kaŭzis fortajn disputojn kaj kondukis al fondo de la plej grandaj hodiaŭaj popolpartioj Fianna Fáil kaj Fine Gael. Post la dua mondmilito la partio ŝajnis morta, sed la malakordoj en Nord-Irlando ekde 1967 refortigis la respublikanajn organizaĵojn kaj ebligis trovi novan politikan celon. Ekde tiam Sinn Féin estis la plej forta irlanda-katolika partio en Nord-Irlando.
La ĉefo de Sinn Féin estas Gerry Adams, kaj la 2 membroj de la partio kiu gajnis seĝojn en la Eŭropa Parlamento estas Bairbre de Brún, eksa ministro pri sano en Nord-Irlando kaj Mary Lou McDonald.
Konataj politikistoj |
- Gerry Adams
Arthur Griffith (1871-1922)
Gerry Adams
Eksteraj ligiloj |
Oficiala paĝo de Sinn Féin (irlande kaj angle)
oficiala retejo de la partio Fianna Fáil (irlande kaj angle)
konciza prezento de la laborista partio (angle)- http://www.ark.ac.uk/elections/h1918.htm