Urbodistriktoj de Vieno






Urbodistriktoj de Vieno




La numero 12 sur tiu ĉi stratsigno signifas, ke la strato troviĝas en la 12a distrikto


Vieno havas 23 urbodistriktojn. Ĉiuj havas kaj nomon (ekz. Floridsdorf [flOridsdorf]) kaj numeron (ekz. "la deka distrikto", "la deka"). La numeroj troviĝas sur ĉiu stratŝildo antaŭ la stratnomo kaj formas la duan kaj la trian pozicion de la poŝtkodo (ekz. 1210). En la viena dialekto ekzistas la vorto Hieb [hib] por distrikto. La finaĵo -ing en la distriktaj aŭ distriktpartaj nomoj memorigas pri la bavaraj koloniistoj antaŭ 900.




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Distriktoj kaj distriktpartoj


  • 3 Politiko


  • 4 Eksteraj ligiloj





Historio |


La origina Vieno nur konsistis el la nuna distrikto Innere Stadt (interna urbo, [INNere ŝtat]), ĉirkauita de urbomuro. De la dekkvina jarcento ankaŭ la areo antaŭ la urbomuroj estis koloniigita. La komunumojn inter la urbomuroj kaj la Linienwall (linioremparo [LInienval]), sur kies teritorio konstruiĝis poste la Viena Zono (Gürtel) oni nomis Vorstädte (antaŭurboj, [FOrŝtete].
En 1850 tiuj antaŭurboj enkomunumiĝis. Ekster la linioremparo troviĝis la tiel nomataj Vororte (antaŭlokoj, [FOrorte]). Ĉar la linioremparo ankaŭ estis impostolimo la vivkostoj pli malaltis ol en la urbo. Pro tio la intertraktado pri enkomunumigo de la antaŭlokoj daŭris ĉirkaŭ 20 jarojn ĝis la jaro 1892. En 1904 la grandkomunumo Floridsdorf (maldekstre de la Danubo) enkomunumiĝis kiel la 21a distrikto de Vieno.




Mapo de la tiel nomata Granda Vieno (ĝis-1938-aj limoj malhelaj, post-1938-aj limoj helaj, hodiaŭaj limoj mezhelaj)


Post la Anschluss en 1938 97 komunumoj de Malsupra Aŭstrio estis enkomunumigitaj. Per tio Vieno fariĝis ĝis la liberigo de la nazia regado la plej granda germana urbo laŭ areo.


Ĝis 1954 26 distriktoj apartenis al Vieno:



  • 14a distrikto: Penzing (la iama 14a distrikto, Rudolfsheim, estis unuigita kun Fünfhaus (15a))

  • 22a distrikto: Groß-Enzersdorf

  • 23a distrikto: Schwechat

  • 24a distrikto: Mödling

  • 25a distrikto: Liesing

  • 26a distrikto: Klosterneuburg


En 1954 la sovetaj okupadaj estraroj konsentis al ekskomunumigo de randaj areoj; 46 komunumoj fine revenis al Malsupra Aŭstrio.



Distriktoj kaj distriktpartoj |


Ĉar Vieno daŭre kreskis dum jarcentoj per enkomunumigo de antaŭlokoj, oni trovas la iamajn loknomojn en la distriktnomoj. La distriktoj 1 ĝis 9 kaj 20 estas rigardataj kiel "internaj distriktoj", la aliaj nomiĝas "eksteraj distriktoj".































































































































































































































































Distrikto
Blazono
Distriktpartoj
En-
komunumigo
Areo
en ha
Enloĝantoj
2001
Enloĝantoj
en ĉiu km²
Laborantoj
2001
1. Innere Stadt

Vieno

-


-


288


17.056


5.922


100.745

2. Leopoldstadt

Leopoldstadt






Jägerzeile

Leopoldstadt

Zwischenbrücken



1850 (inkl. Brigittenau, ekde 1900 20a distrikto)


1.927


90.914


4.718


47.316

3. Landstraße

Landstraße






Landstraße

Erdberg

Weißgerber



1850


742


81.281


10.954


67.812

4. Wieden

Wieden






Hungelbrunn

Schaumburgergrund

Wieden



1850 (ĝis 1861 inkl. Margareten kaj Suda Favoriten)


180


28.354


15.752


24.971

5. Margareten

Margareten









Hundsturm

Laurenzergrund

Margareten

Matzleinsdorf

Nikolsdorf

Reinprechtsdorf



1850 kiel parto de Wieden, 1861 distrikto (ĝis 1891 inkl. Suda Favoriten)


203


49.111


24.192


14.964

6. Mariahilf

Mariahilf








Gumpendorf

Laimgrube

Magdalenengrund

Mariahilf

Windmühle



1850


148


27.867


18.829


21.906

7. Neubau

Neubau









Altlerchenfeld

Neubau

Sankt Ulrich

Schottenfeld

Spittelberg
Ankaŭ malgrandaj partoj de la eksaj antaŭurboj Mariahilf, Laimgrube kaj Alt-Lerchenfeld apartenas al Neubau.



1850


161


28.292


17.573


25.743

8. Josefstadt

Josefstadt








Alsergrund = Alservorstadt

Altlerchenfeld

Breitenfeld

Josefstadt

Strozzigrund



1850


108


22.057


20.423


14.135

9. Alsergrund

Alsergrund










Alsergrund = Alservorstadt

Althangrund

Himmelpfortgrund

Lichtental

Michelbeuern

Roßau

Thurygrund



1850


299


37.108


12.411


54.948

10. Favoriten

Favoriten








Favoriten

Inzersdorf-Stadt

Oberlaa

Rothneusiedl

Unterlaa



1874 - 1938 (Rothneusiedl, Oberlaa, Unterlaa ĝis 1954 estis parto de la iama 23a distrikto Schwechat)


3.180


147.636


4.643


56.849

11. Simmering

Simmering






Albern

Kaiserebersdorf

Simmering



1892 - 1938


2.323


76.899


3.310


30.798

12. Meidling

Meidling








Altmannsdorf

Gaudenzdorf

Hetzendorf

Obermeidling

Untermeidling



1892


821


78.268


9.533


30.157

13. Hietzing

Hietzing









Hietzing

Hacking

Lainz

Ober Sankt Veit

Unter Sankt Veit

Speising



1892, 1938 ("Lainzer Tiergarten", ĝis 1954 parto de la iama 25a distrikto, Liesing)


3.770


49.574


1.315


23.743

14. Penzing

Penzing








Baumgarten

Breitensee

Hadersdorf-Weidlingau

Hütteldorf

Penzing



1892 parto de la 13a distrikto, 1938 distrikto, Hadersdorf-Weidlingau nove aliĝis


3.396


78.169


2.302


25.960

15. Rudolfsheim-


Fünfhaus


Rudolfsheim-Fünfhaus






Rudolfsheim

Fünfhaus

Sechshaus



1892 (ĝis 1938 2 distriktoj: 14 kaj 15)


392


64.895


16.555


28.219

16. Ottakring

Ottakring





Neulerchenfeld

Ottakring



1892


867


86.129


9.934


25.757

17. Hernals

Hernals






Hernals

Dornbach

Neuwaldegg



1892


1.135


47.610


4.195


14.477

18. Währing

Währing







Gersthof

Pötzleinsdorf

Währing

Weinhaus



1892


628


44.992


7.164


13.972

19. Döbling

Döbling













Grinzing

Heiligenstadt

Josefsdorf

Kahlenbergerdorf

Neustift am Walde

Nußdorf

Oberdöbling

Salmannsdorf

Sievering

Unterdöbling



1892


2.490


66.487


2.669


26.665

20. Brigittenau

Brigittenau





Brigittenau

Zwischenbrücken



1850 kiel parto de la 2a distrikto, 1900 apartigita


568


76.268


13.427


21.729

21. Floridsdorf

Floridsdorf











Donaufeld

Floridsdorf

Großjedlersdorf

Jedlesee

Leopoldau

Neujedlersdorf

Stammersdorf

Strebersdorf



1904 - 1938


4.446


128.228


2.884


48.062

22. Donaustadt

Donaustadt












Aspern (Vieno)

Breitenlee

Eßling

Hirschstetten

Kagran

Kaisermühlen

Lobau

Stadlau

Süßenbrunn



1904 - 1938


10.234


136.444


1.333


44.420

23. Liesing

Wien - Bezirk Liesing, Wappen.svg











Atzgersdorf

Erlaa

Inzersdorf

Kalksburg

Liesing

Mauer

Rodaun

Siebenhirten



1938 25a distrikto


3.200


84.718


2.647


55.759


Tuto

Vieno





41.490


1.550.123


3.736


821.458



Politiko |


Kiel reprezentanto de la enloĝantaro servas balotita "Bezirksvorsteher" (distriktreprezentantestro, [beCIrksforŝteer]), sed la kompetentoj de tiu ĉi institucio estas tre limigitaj. Ankaŭ EU-anoj konstante rezidantaj en Vieno estas balotrajtaj.



Eksteraj ligiloj |




  • Oficiala retpaĝo de la Vienaj distriktoj, germane

  • Mapo de Google Maps, ĉiuj distriktoj videblaj




Popular posts from this blog

Reichsarbeitsdienst

Tanganjiko

Norda sulo