Esperanto-asocio







Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.







Esperanto-asocio (aŭ esperantista asocio) estas asocio, celanta disvastigi aŭ utiligi la lingvon Esperanto[mankas fonto]. Laŭ ĉi tiu difino, Esperanto-acocio estas unuiĝo de esperantistoj, kiu uzas Esperanton por siaj konkretaj komunaj celoj, aŭ ĝenerale disvastigadas la lingvon en iu geografia regiono aŭ tutmonde.


Esperanto-asocio povas havi diversajn celojn, uzante Esperanton kiel helplingvon: ekzemple, realigo de klasaj celoj (Sennacieca Asocio Tutmonda) aŭ atingado de lingva justeco en la mondo.


Esperanto-asocioj povas esti organizitaj:



  • laŭ geografia teritorio (ĉe loka, landa aŭ tutmonda nivelo);

  • laŭ precipa celo kaj celata parto de socio (adeptoj de konkreta mondkoncepto/ideologio/religio, unuiĝoj laŭ profesioj aŭ ŝatokupoj) — fakaj Esperanto-asocioj (kutime ili funkcias tutmonde).




Enhavo






  • 1 Tutmondaj Esperanto-asocioj


  • 2 Landaj Esperanto-asocioj


  • 3 Fakaj Esperanto-asocioj


  • 4 Vidu ankaŭ





Tutmondaj Esperanto-asocioj |


La plej grandaj tutmondaj Esperanto-asocioj estas[mankas fonto]Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT).



Landaj Esperanto-asocioj |


"Landa Asocio" en Esperanto-komunumo estas organizaĵo kiu kunigas esperantistojn en unu ŝtato.


Listoj de landaj Esperanto-asocioj:



  • Listo de landaj Esperanto-asocioj en Afriko

  • Listo de landaj Esperanto-asocioj en Ameriko

  • Listo de landaj Esperanto-asocioj en Azio

  • Listo de landaj Esperanto-asocioj en Eŭropo



Fakaj Esperanto-asocioj |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Fakaj Esperanto-asocioj.


Vidu ankaŭ |


  • Esperanto-klubo




Popular posts from this blog

Reichsarbeitsdienst

Tanganjiko

Norda sulo