Zvenigorod









Disambig.svg
La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Zvenigorod (apartigilo)


Koordinatoj: 55°44′N 36°51′E  /  55.733°N, 36.85°O / 55.733; 36.85 (Zvenigorod)

















































































Zvenigorod

ruse Звени́город

Urbo

Zvenigorod-centr.jpg

Vido al centro de urbo desupre






Flag of Zvenigorod (Moscow oblast).png

  Flago


Coat of Arms of Zvenigorod (Moscow oblast).png

Blazono



Oficiala nomo: Звенигород

Lando

Rusio
Regiono

Moskva provinco
Municipo

Urboteritorio Zvenigorod

Rivero

Moskva

Situo
Moskva provinco
 - alteco
150 m s. m.
 - koordinatoj

55°44′N 36°51′E  /  55.733°N, 36.85°O / 55.733; 36.85 (Zvenigorod)

Areo
48,1 km² (4 810 ha)

Loĝantaro
19 279 (2015)
Denseco

400,81 loĝ./km²

Unua skriba mencio

14-a jarcento
Urbestro
Aleksandr Smirnov

Horzono

MT (UTC+4)
Poŝtkodo

Kodo
46 430


Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Zvenigorod

Retpaĝo: http://www.zvenigorod.ru/


Zvenigorod (ruse Звени́город) estas urbo en Moskva provinco (Rusio) okcidente de Moskvo situanta sur ambaŭ bordoj de rivero Moskva en eka parto de Klin-Dmitrova altaĵo. Ĝi estas sola loĝloko de administra urboteritorio Zvenigorod.


La urbo okupas areon 48,1 km2. En 2015 ĝi havas 19 mil loĝantojn. Interurba telefona kodo estas 09632, enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj.


Zvenigorod estas historia urbo: ĝi ekzistas ekde 12-a jarcento. De plej frua epoko restis arkitekturaj vidindaĵoj, al ili apartenas restaĵo de kremlo kun kirko de Endormiĝo de Dipatrino konstruita en 15-a jarcento. Proksime al Zvenigorod situas malnova monaĥejo de Savva.


Ĉirkaŭaĵoj de Zvenigorod (ĉefe laŭ rivero Moskva) havas multajn arkitekturajn kaj naturajn vidindaĵojn; tie situas multaj ripozejoj kaj somerloĝejaroj de plej influaj aŭ riĉaj rusianoj (inter ili ĉefaj ŝtatagantoj).




Enhavo






  • 1 Nomo


  • 2 Historio


  • 3 Loĝantaro


  • 4 Urboteritorio Zvenigorod


  • 5 Politiko


  • 6 Transporto


    • 6.1 Aŭtomobila transporto


    • 6.2 Fervoja transporto




  • 7 Kulturo kaj vidindaĵoj


  • 8 Zvenigorod en kulturo kaj arto


  • 9 Interesaj faktoj


  • 10 Referencoj


  • 11 Eksteraj ligiloj





Nomo |


En rusa lingvo Zvenigorod (Звенигород) havas proksimuman signifon "sonora urbo" (город ruslingve signifas urbon): eble ĝiaj unuaj loĝantoj venis el samnoma urbo ĉirkaŭ Kievo kaj elektis saman loknomon. Pro la nomo blazono de Zvenigorod enhavas sonorilon.



Historio |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de Zvenigorod.



Restaĵo de kremlo (Gorodok)


Unuaj loĝlokoj de finn-ugroj kaj baltoj tie estis en 15-a — 5-a jarcentoj a.K.


Laŭ rezultoj de elfosado urbo Zvenigorod estis fondita de princo Georgo la Longbraka en 12-a jarcento kiel fortikaĵo (Kremlo) sur alta maldekstra bordo de rivero Moskva. Ĝi havis gravan signifon defendante Moskvon de okcidenta flanko. Unua skriba mencio tamen apartenas nur al jaro 1339 (en ordono de princo Ivano Kalita).


Situanta proksime al Moskvo Zvenigorod estis detruita de mongoloj en 1230-aj jaroj, poste dum atako de Toĥtamiŝ en 1382 kaj Jedigej en 1408. Malgraŭ tio ĝi plue kreskis kaj ekonomie evoluadis.





Kirko de Endormiĝo de Dipatrino — ĉefa preĝejo de Zvenigorod dum epoko de princo Jurij


En 14-a — 15-a jarcentoj la urbo estis centro de subprinclando Zvenigorod kiel parto de Grandprinclando Moskvo. En 1389 — 1434 Zvenigorod estis posedata de dua filo de Dmitrij Donskoj princo Jurij kaj estis lia ĉefa sidejo. Jurij de Zvenigorod estis tiom forta kaj influa ke li povis fariĝi Grandprinco de Moskvo. En 1433 li kun helpo de siaj filoj sukcesis senbatale atingi moksvan kaj tutrusian estrecon portempe forpelinte sian ĉefan kontraxŭulon Vasilij la 2-a; tamen lia morto en 1434 malebligis al li atingitan regaton kaj ekis longan militon inter mova princo kaj filoj de Jurij.


Dum regado de Jurij urbo Zvenigorod atingis egan sukceson kaj eĉ faris proprajn monerojn. Tiam laŭ ordono de princo Jurij estis konstruita kirko de Endormiĝo de Dipatrino kaj fondita monaĥejo de Savva.


Fina aliĝo de Zvenigorod al Moskvo okazis en 1492.
Dum malnova historio de Zvenigorod aperis du loĝataj urbopartoj: Malsupra (apud kremlo) kaj Supra (trans rivero Moskva).





Monaĥejo de Savva nuntempe


Zvenigorod estis grave damaĝita dum Granda Malordo (eko de 17-a jarcento). En 1605 ĝin atakis taĉmentoj de Falsa Demetrio la 1-a. En 1607 ĝi estis pli detruita de Falsa Demetrio la 2-a. Portempe ĝi estis okupita de pollandanoj. Post la Malordo ne estis restarigita monaĥejo de Laŭdego situinta en Malsupra loĝloko kaj kelkaj preĝejoj.


Sed monaĥejo de Savva atingis novajn sukcesojn: en 17-a jarcento ruslanda caro Aleksej Miĥajloviĉ elktis ĝin por si kiel ĉefa kaj ordonis alikonstruadon. En mezo kaj fino de la jarcento estis starigitaj preskaŭ ĉiuj konstruaĵoj: muro, cara kaj carina palacoj, novaj kirkoj, manĝejo kaj aliaj. Ankaŭ poste en Savva monaĥejo okazis multaj gravaj historiaj eventoj.


En sama jarcento en Zvenigorod ekestis kaj funkciis kelkaj feruzinoj Post jarcento en 1781 imperiestrino Katerina la 2-a faris la urbon centro de distrikto; en 1784 Katerina ordonis orzanizi regulan planadon de urbo. En tia stato Zvenigorod restis ĝis 20-a jarcento.


En 1917 en Zvenigorod okazis revolucio. Dum postaj jaroj evoluado de Zvenigorod prirapigiĝis: en 1919 tien estis malfermita fervojo, en 1932 ekiĝis radioelsendado.


Dum Dua mondmilito proksime al urbo okazis bataloj.


Post milito Zvenigorod fariĝis ŝatata loko por vojaĝantoj (jam ekde multaj loĝantoj de moskva regiono atentigis pri bela apuda naturo kaj piedvojaĝideco de la regiono). Apude aperis multaj konataj ripozejoj.



Loĝantaro |


Loĝantaro laŭ jaroj (en miloj)[1]:



































1856 1859 1897 1926 1931 1939 1959 1970 1979 1989 1992 1996 1998 2000
2,4 1,7 2,4 3,1 3,7 6,3 8,8 10,6 12,3 15,8 15,5 15,0 14,5 14,0




























2001 2003 2005 2006 2007 2008 2010 2011 2012 2013 2014
13,7 12,2 13,7 13,4 13,1 12,9 12,9 16,4 16,9 17,3 18,2

Ĉefa kaj sola oficiala lingvo estas rusa lingvo.



Urboteritorio Zvenigorod |


Urboteritorio Zvenigorod estas subprovinca administra unuo de Moskva provinco, ĝia centro kaj sola loĝloko estas urbo Zvenigorod. Urboteritorio Zvenigorod estas plene ĉirkaŭigita de teritorio de distrikto Odincovo.



Politiko |








Urbestro de Zvenigorod estas Leonid Stavickij.



Transporto |



Aŭtomobila transporto |


Zvenigorod estas kunligita kun Moskvo per aŭtovojo laŭ bordo de rivero Moskva. En la urbo ĝi kruciĝas kun Eta Moskva cirklo.


Zvenigorod atingeblas de Moskvo per pasaĝeraj aŭtobusoj:



  • № 452 de metrostacio "Kuncevskaja" (linioj 030Moskwa Metro Line 3.svg, 040Moskwa Metro Line 4.svg);

  • № 455 de metrostacio "Tuŝinskaja" (linio 070Moskwa Metro Line 7.svg);

  • № 881 de metrostacio "Strogino" (linio 030Moskwa Metro Line 3.svg).


Krome ekzistas ofta veturado de aŭtomobila pasaĝera transporto de fervoja stacio "Golicino".


De Zvenigorod apudurbaj aŭtobusoj veturadas ĝis proksimaj loĝlokoj.



Fervoja transporto |




Konstruaĵo de fervoja stacio "Zvenigorod"




Skemo de fervoja linio de "Golicino" (sude) ĝis "Zvenigorod" (norde)


Ĝis Zvenigorod ekzistas fervoja linio de noda stacio "Golicino" situanta en urbo Golicino. Stacio "Zvenigorod" estas fina en la linio; ĝi situas ĉe suda limo de Zvenigorod; centro de urbo atingeblas perpiede aŭ per strata pasaĝera transporto.


Stacio "Zvenigorod" estas kunligita kun Belorusia stacidomo per elektrotrajnoj (tempo de veturo estas ĉirkaŭ 1 horo 20 minutoj).


En okcidenta parto de la urbo estas ankaŭ linio de apudmoskva cirkla fervojo kun kelkaj elektrotrajnoj (stacioj "192 km", "190 km", "Djudjkovo").



Kulturo kaj vidindaĵoj |



  • Moskva (rivero)

  • Tera remparo de estinta Kremlo sur loko Gorodok (bordo de Moskva); Kirko de Endormiĝo de Dipatrino — arkitektura heredaĵo de eko de 15-a jarcento.


  • Monaĥejo de Savva — arkitektura ensemblo de 17-a jarcento kaj Kirko de Naskiĝo de Dipatrino konstruita en 15-a jarcento; la monahejo funkcias, tie estas ankaŭ historia muzeo de Zvenigorod.

  • Centro de Zvenigorod: monumento de princo Jurij kaj Savva, kirkoj, kelkaj malnovaj domoj (19-a jarcento).


  • Djutjkovo kun muzeo de komponisto kaj esperantisto Sergej Tanejev.



Zvenigorod en kulturo kaj arto |







Interesaj faktoj |


  • Ĉirkaŭaĵoj de Zvenigorod estas ŝatata loko por moskvaj esperantistoj; ili organizis tie kelkajn renkontiĝojn. En marto 1998 proksime de Zvenigorod okazis prov-SUS de AIS San-Marino[mankas fonto]. En ripozejo de Jerŝovo okazas ĉiujara esperantista renkontiĝo "Apero" organizata de Moskva Esperanto-Asocio "MASI"[2].


Referencoj |





  1. Paĝo en enciklopedio "Moj Gorod" (ruse)


  2. Pri "Apero" en retejo de MEA MASI




Eksteraj ligiloj |



  • Oficiala retejo (ruse)



  • Kategorio Zvenigorod en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)








Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg