Bad Sobernheim
Bad Sobernheim | |||||
| |||||
Federacia lando | Rejnlando-Palatinato | ||||
Distrikto | Distrikto Bad Kreuznach | ||||
Komunumaro | Verbandsgemeinde Sobernheim | ||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||
Koordinatoj | 49°47′14″N 07°39′10″O / 49.78722°N, 7.65278°O / 49.78722; 7.65278 (Bad Sobernheim)Koordinatoj: 49°47′14″N 07°39′10″O / 49.78722°N, 7.65278°O / 49.78722; 7.65278 (Bad Sobernheim) | ||||
Alto super la marnivelo | 141 - 620 m | ||||
Areo | 54,06 km² | ||||
Loĝantaro | 6501 (stato 2017-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||
Telefona antaŭkodo | 06751 | ||||
Poŝtkodo | 55566 | ||||
Aŭtomobila kodo | KH | ||||
Oficiala Municipokodo | 07133501 | ||||
Komunumestro | Hans-Georg Janneck | ||||
Titolo de komunumestro | Stadtbürgermeister | ||||
Partio de komunumestro | SPD | ||||
Adreso de la administrejo | Marktplatz 11 55566 Sobernheim | ||||
Oficiala retejo | http://stadt.bad-sobernheim.de/ | ||||
Bad Sobernheim estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Bad Kreuznach de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de la jaro 2017 la urbo havis 6 501 loĝantojn. La urbo estas la administra centro de komunumaro, germane nomata Verbandsgemeinde Bad Sobernheim.
Bad Sodernheim apartenas al la mezalta montaro kaj pejzaĝa regiono Hunsrück [prononco "Hunsryk"].
La loka nudpiedejo |
En la urba parko situas nudpiedejo, kies vojo por nudpieda promenado, aprezata aparte de infanoj, plurfoje krucas la riveron Nahe. La sekva galerieto de esperantista infana ekskurso donu iom da impresoj pri ĝi (la nudaj piedoj pro ŝlimo kaj akvo ne ĉiam videblas):
Vado
tra ŝlimo,
vojo tra la rivero Nahe
kaj per pendoponto.
De paliso al paliso,
de trabo al trabo,
ekvilibrante.
Kaj fine: malvarma duŝo.
|