Piloto






Piloto en sia laborejo


Piloto estas oficisto, kiu havas la rajton kaj la kapablon, gvidi aviadilon. En la lastaj jardekoj oni ekuzis la vorton ankaŭ por komandantoj de spacveturiloj. Krome ĝi estas uzata por ŝoforoj de Formulo 1-aŭtoj, sed tiu uzo ankoraŭ ne estas konata de PIV.


Sama funkcio por aliaj veturiloj: dum piloto stiras aviadilon, kapitano gvidas ŝipon kaj ŝoforo aŭtomobilon.




Enhavo






  • 1 Taskoj


  • 2 Famaj pilotoj


  • 3 Referencoj


  • 4 Eksteraj ligiloj


  • 5 Vidu ankaŭ





Taskoj |




Stirado de aviadilo: turniĝo (ruliĝado[1]) dekstren/maldekstren




Stirado de aviadilo: leviĝo/malleviĝo (tangado[2])


Komandanta piloto (angle: pilot in command, PIC), aŭ plej konata kiel kapitano, estas kiu gvidas aviadilon, havas validan pilot-licencon kaj atestitan medicinan taŭgecon por tio. Trafikaviadiloj kutime estas stirataj de du pilotoj, komandanto kaj vicpiloto (angle Co-pilot aŭ First Officer (Unua oficiro)).
Taskoj de la piloto estas aktiva stirado, radiokomunikado, legado de la demandolisto, kontrolo de la instrumentoj kaj aliaj. Krome la kapitano devas certigi la observadon de la regularo, kaj sekurecon por aviadilo kaj pasaĝeroj kaj rajtas tiucele doni la necesajn ordonojn.


En grandaj aviadiloj historie deĵoris pliaj personoj: fluginĝeniero, kiu kontrolas la teknikajn sistemojn de motoroj kaj radiotelegrafisto kaj navigatoro. Post la pliboniĝo de elektronikaj insturmentoj, la plimulto de komerciaj aerlinioj forigis poston de fluginĝeniero. Nuntempe nur en militaviadiloj ekzistas poston de fluginĝeniero (ekz.. transportaj aviadiloj).


Testfluga piloto estas sperta piloto, kiu testas novajn aŭ modifitajn aviadilojn per aparte streĉaj manovroj (maksimuma/minimuma rapideco, maksimuma ŝarĝo, ekstremaj kurboj, altecoj …) por eltrovi la ecojn de la aviadilo kaj tiel evoluigi pli taŭgajn maŝinojn. Testfluga pilotado estas rigardata kiel "kulmino" de aviado.


Militpiloto estas piloto de militaviadilo, kiu ofte estas oficisto de aerarmeo aŭ armea aviado.



Famaj pilotoj |


Pioniroj




  • Otto Lilienthal (1848-1896), Germana pioniro de glisflugo.


  • Wilhelmine Reichard (1788-1848), Unua germana virina piloto de balono.


  • Louis Blériot (1872-1936), Franca piloto, transflugis Manikan Markolon.


  • Alberto Santos Dumont (1873-1932), Brazila flugpioniro.


  • Amelia Earhart (1897-1937), Usona pilotino, unue transflugis Atlantikon.


  • Amy Johnson (1903-1941), Angla pilotino, kiu unue flugis el Britio al Sud-ameriko.


  • Charles Lindbergh (1902-1974), Unua per motoraviadilo sole transflugis Atlantikon.


Flug-asoj




  • Francis Gabreski (1919-2002), Usona-pola flug-aso.


  • Erich Hartmann (1922-1993), nazia ĉasa piloto, fama pro tio, ke li pafis plej multe malamikajn aviadilojn.


  • Witold Urbanowicz (1908-1996), Pola flug-aso, komandanto de pola ĉasista skadro dum Batalo de Anglio.


  • Stanisław Skalski (1915-2004), Pola flug-aso.


Famuloj




  • Franciszek Żwirko (1895-1932), Pola aviadilisto, kiu gajnis Challenge 1932


  • Antoine de Saint-Exupéry (1903-1945), Franca piloto kaj verkisto


  • Umberto Nobile (1885-1978) Itala flugpioniro, kiel unua transflugis nordan poluson 1926


  • Mike Melvill (1940- ), Unua piloto, kiu per privata (SpaceShipOne) das Weltall erreichte


  • Richard Branson (1950- ), miliardulo, piloto, balonpiloto, posedanto de flugkompanio Virgin Air



Referencoj |





  1. Ruliĝado en PIV [1]]


  2. Tangado en PIV [2]]




Eksteraj ligiloj |



  • angle Pilotsweb


Vidu ankaŭ |



  • Aviadilo

  • Fluginĝeniero

  • Flug-aso

  • Aerlinio

  • Komandanto

  • Stevardo




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg