Ĥiĥono






Parta vido de la urbo Ĥiĥono


Ĥiĥono (hispane Gijón, asturie Xixón) estas urbo situanta en Hispanio, politika ĉefurbo de la municipo samnoma. Ĥiĥono situas ĉe la marbordo de Asturio, aŭtonoma regiono de kiu ĝi estas la plej loĝata municipokun pli ol 274.290 loĝantoj (NISH, 2015). Krome, ĝi estas konata kiel la ĉefurbo de la Verda marbordo.


Ĝi situas en la supra-centra zono de Asturio, je 28 km de Oviedo kaj 26 km de Avileso, iĝante parto de la metropola areo kiu enhavas dudek municipojn de la centro de la regiono, kun ampleksa reto de ŝoseoj, kaj fervojo kaj kun 885.053 loĝantoj en 2011, kio igas ĝin la sepa metropola areo de Hispanio. La urbo ankaŭ estas parto de la tiel nomata asturia ok.


La urbo Ĥiĥono fondiĝis en la 5a jarcento a.K. kaj ĝis ĵusaj datoj, ĝi estis precipe industria urbo kio multe helpis ĝian disvolviĝon kaj kreskon laŭlonge de la 20a jc. Tamen, dum la lastaj jaroj la krizo de la siderurgio kaj la ŝip-sektoro ĝi konvertiĝis en grava centro turisma, universitata kaj por la servoj.



Gefiloj |


  • Alejandro Núñez Alonso


Eksteraj ligiloj |



  • Urbestraro de Gijón


  • Astura Esperanto-Asocio (en Ĥiĥono)

  • Gijón rete






  • Ĥiĥono en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Ĥiĥono en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)









Popular posts from this blog

Reichsarbeitsdienst

Tanganjiko

Norda sulo