Johanesburgo
Johanesburgo (isiZulu: iGoli, orej) estas urbo kaj distrikto en Sud-Afriko. Ĝi estas la ĉefurbo de la provinco Ĥaŭtengo. Antaŭurbo de Johanesburgo estas la getourbo Soweto.
Enhavo
1 Geografio
2 Loĝantaro
3 Klimato
4 Famuloj
5 Aliaj datenoj
6 Servoj
7 Eksteraj ligiloj
Geografio |
- Kontinento: Afriko
- Regiono: Suda Afriko
- Lando: Sud-Afriko
Provinco: Ĥaŭtengo
Distrikto: Johanesburgo
Urbo: Johanesburgo
Loĝantaro |
Laŭ distrikta censo de 2001 la loĝantaro estas 3 225 811 (laŭ aliaj 3.225.608; kun antaŭurboj preskaŭ 8 milionoj).
Lingvo | Loĝantaro | % |
---|---|---|
Zulua | 822 290 | 25% |
Angla | 627 538 | 19% |
Suda sota | 354 067 | 11% |
Cvana | 293 388 | 9% |
Afrikansa | 260 829 | 8% |
Kosa | 247 936 | 8% |
Norda sota | 240 838 | 7% |
Conga | 189 784 | 6% |
Vendaa | 86 520 | 3% |
Svazia | 31 299 | 1% |
Ndebela | 28 784 | 1% |
Aliaj | 42 538 | 1% |
Sume | 3 225 811 | 100% |
Klimato |
Johanesburgo havas subtropikan klimaton. En januaro la temperaturo estas averaĝe 26 °C, en junio 16 °C. En ĉirkaŭ junio estas vintro, tiam malofte frostas kaj neĝas. Jare pluvas po 713 mm, precipe somere pluvas.
Famuloj |
En Johanesburgo mortis hungardevena skulptisto Zoltán Borbereki Kovács.
Aliaj datenoj |
Angla nomo: Johannesburg [ĝo-enes-beg]
Afrikansa nomo: Johannesburg [jo-hanes-berĥ]
Zulua nomo: eGoli (= ora loko)- Karesnomo: Joburg, ankaŭ en la urba sigelo
- Fondo: je la 4-a de oktobro 1886
- Koordinatoj: 28,04° E, 26,20° S
- Alteco: 1 600 m super marnivelo
Servoj |
- Industrial and Mining Water Research Unit
Eksteraj ligiloj |
registara retpaĝejo
La unua trovejo de oro en Sud-Afriko; foto de 1886
Buseta taksio ĉe Johanesburgo
Strato en kvartalo Hillbrow