Ponta Montaro
























Ponta Montaro

Pontic Panorama.jpg

La plej alta punkto
Kaçkar Dağı
(3 932 m)

Kontinento

Azio

Situo

Flago-de-Turkio.svg Turkio
Flago-de-Kartvelio.svg Kartvelio

Geografia situo

40° 50′ N, 41° 10′ O40.83333333333341.166666666667Koordinatoj: 40° 50′ N, 41° 10′ O







v  d  r


Information icon.svg



Ponta Montaro konstituas montaron en Norda Turkujo, ankaŭ konata kiel Parhar-Montaro en la loka turka kaj pont-greka lingvoj. La termino "Parhar" originas el la hitita lingvo kaj signifas "alta" aŭ "pinto"[1].


La montaro proksimume iras oriente-okcidente, paralele kaj proksime al suda marbordo de Nigra Maro kaj etendiĝas orienten al Kartvelujo. La plej alta pinto en la montaro estas Kaçkar Dağı, kiu altas ĝis 3 931 metroj. La Nord-anatolia Faŭlto kaj la Nordorient-anatolia Faŭlto, kiuj estas oriente-okcidente irantaj faŭltoj, troviĝas laŭlonge de la montaro.




Orienta parto de Ponta Montaro, La mapo reprezentas ~200×450 km


Ĝenerale la montaro kovriĝas de densaj arbaroj, precipe de koniferoj. La nord-anatoliaj koniferaj kaj foliaj arbaroj estas ekoregiono kiu okupas plimulton de la montaro, dum la kaŭkazaj miksaj arbaroj etendiĝas tra la orienta fino de la montaro, konata kiel Kaçkar-Montaro. La regiono gastigas palearktajn bestiojn kiel kaŭkazan tetron (Tetrao mlokosiewiczi), rubandoturdon, Serinus pusillus (fringedoj), kaj murgrimpulon[2]. La mallarĝa marborda strio inter la montaro kaj Nigra Maro, konata kiel Ponto, ampleksas la foliarbarojn apud Nigra Maro kaj de Kolĉido, kiuj enhavas iujn el la eŭropaj solaj mezvarmaj pluvarbaroj. La Anatolia Altebenaĵo, kiu troviĝas sude de la montaro, havas nete pli sekan kaj pli kontinentan klimaton ol la humidan kaj malseveran marbordon [3] .



Referencoj |





  1. angle Karadeniz Ansiklopedik Sözlük. See. Parhar (plateaŭ), Parhal (village) articles


  2. angle COUZENS, Dominic. (2008) Top 100 Birding Sites of the World. University of California Press, p. 73–75 angle. ISBN 978-0-520-25932-4.


  3. angle Pontic Mountains and highlands




Vidu ankaŭ |


  • Kaŭkaza biodiverseco-varmpunkto



Popular posts from this blog

Wolfgang Unzicker

Unua mondmilito

Schloss Hohenburg (Lenggries)