Plasmodio
Malario | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Plasmodio (Plasmodium) estas genro de protistoj, vivante parazite en la sango de homoj, kie ĝi kaŭzas malarion. Ĝi estas transportita de homo al homo per specio de moskito.
Plasmodio estas migranta senforma maso de protoplasmo sensepta, multenuklea, kiel ĉe miksomicetoj.
Pli precize, malarion kaŭzas la sekvaj kvin specioj de plasmodio:
- Plasmodium vivax
- Plasmodium malariae
- Plasmodium falciparum
- Plasmodium ovale
- Plasmodium knowlesi