Ponta kverko


















Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ponta kverko


Folioj de ponta kverko
Folioj de ponta kverko


Biologia klasado






























Regno:

Plantoj Plantae

Divizio:

Angiospermoj Magnoliophyta

Klaso:

Dukotiledonaj Magnoliopsida

Ordo:

Fagaloj Fagales

Familio:

Fagacoj Fagaceae

Genro:

Kverko Quercus

Sekcio:

Mesobalanus



Dunomo


Quercus pontica
K.Koch

Aliaj Vikimediaj projektoj







Wikispecies-logo.svg

Sistematiko en Vikispecioj








Commons-logo.svg

Komunejo pri Ponta kverko









v  d  r


Information icon.svg



La ponta kverko (Quercus pontica) [1] estas specio de kverko hejma en okcidenta Kaŭkazo, la montaroj de Kartvelujo kaj nordorienta Turkujo kaj Armenujo, kie ĝi vegetas je altitudoj de 1 300-2 100 metroj.




Enhavo






  • 1 Priskribo


  • 2 Kultivado


  • 3 Referencoj


  • 4 Bibliografio


  • 5 Vidu ankaŭ


  • 6 Eksteraj ligiloj





Priskribo |


Ĝi estas decidua arbeto aŭ granda arbedo kiu atingas altecon de 6-10 metroj, kaj havas trunkodiametron ĝis 40 cm. La branĉoj estas malmultnombraj sed dikaj. La arboŝelo estas griza al purpura-bruna, glata ĉe junaj arboj sed estiĝanta malglata kiam la arboj maljunaĝas. Ĝiaj folioj longas 10–20 cm (malofte 35 cm) kaj larĝas 4-15, estas ovalaj kun segiligita rando kun multaj etaj pintaj dentoj. La folioj estas harkovrataj kiam ili estas junaj, sed iĝas pli glataj kiam ili maljunaĝas. Poste ili estiĝas hele verdaj kaj aŭtune flav-brunaj. La infloreskoj estas amentoj, la masklaj amentoj longas 5–20 cm. La fruktoj estas grandaj glanoj kiuj longas 2,5–4 cm, kaj kiuj estas arigataj 2-5-ope.



Kultivado |


Tiu palearktisa specio okaze estas kultivata kiel ornama arbo en Nordeŭropo.



Referencoj |





  1. David More, John White, The Illustrated Encyclopedia of Trees, (Timber Press Inc., 2002), 379.




Bibliografio |




  • angle Rushforth, K. D. Trees of Britain and Europe. Collins.


  • angle Coombes, A. J. Trees. Eyewitness Handbooks.



Vidu ankaŭ |


  • Kaŭkaza biodiverseco-varmpunkto


Eksteraj ligiloj |






Portala ikono Portalo pri Biologio



  • angle Ornamentaj plantoj de Rusujo: Quercus pontica






Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg