Eritrocito

Multi tool use
La eritrocitoj (ruĝaj globuloj, sangoĉeloj) estas rondaj, plataj ĉeloj de la sango. Ili aperas sub la mikroskopo kvazaŭ samgrandaj platoj, kiuj estas meze enpremataj. La diametro de la eritrocito estas ĉirkaŭ 8 mikrometroj, alto 1-2 mikrometroj. La maturiĝintaj eritrocitoj de la homo (kaj la mamuloj) ne havas ĉelkernon (kontraste al birdoj kaj reptilioj, kiuj havas ĉelkernon en la eritrocito). La protoeritrocitoj (kiel ekz. normoblasto) ankoraŭ havas la ĉelkernon, kiu dum la maturiĝo iom post iom malkonstruiĝas, malaperas.
La eritrocitoj enhavas la ruĝan sangokolorigaĵon, la hemoglobinon, per kiu ili fiksas kaj transportas la oksigenon.
Ili estiĝas en la ruĝa medolo kaj vivdaŭras averaĝe 120 tagojn. Post la forkonsumo de la deponita energio, ili surfundiĝas. Sed ili ĉiam denove estiĝas en la ĉeloj de medolo, kie la ĉeloj produktas eritroblastojn kun hemoglobino, el kiuj transformiĝas normoblasto, post la elfalo de la ĉelkerno estiĝas la retikulocito, poste eritrocito, kiu enpaŝas la sangocirkulan sistemon.
En plenkreskuloj troviĝas ĉirkaŭ 5 millionoj/mm³ da eritrocitoj.
La tasko de la eritrocitoj estas la oksigentransporto en la kardiovaskula sistemo. Ili akceptas en la pulmokapilaroj oksigenon kaj transportas tion tra la arteria sangocirklo al la arteriaj kapilaroj de histoj aŭ organoj, de kie la oksigeno transdoniĝas al la ĉeloj.
Ĉe anemio aŭ sangomanko, la nombro de la eritrocitoj malaltiĝis. La serpoĉela anemio estas genetike ligita malsano, ofte ĉe nigrahaŭtuloj.
Karakterizaĵoj de la eritrocitoj |
- Ĉiu eritrocito enhavas 280 mil (??? aŭ milionoj) da hemoglobinmolekuloj, kio estas 70% de ties proteino.
- Homo enhavas averaĝe 2,5 x 1013 da eritrocitoj, kio estas 900 g da hemoglobino aŭ 3,5 g da fero.
- Dum la 120-taga vivdaŭro moviĝas ĉiu eritrocito ĉirkaŭ 400 km kaj ebligas tiel 175.000-fojan ŝanĝon de spirgasoj (O2 kaj CO2).
- La plej grava materialŝanĝo okazas en la glikolizo (ATP-konstruo, subtenado de la membranpotencialo) kaj en la pentozfosfata vojo (konstruo de NADPH), ...
Vidu ankaŭ |
- Hemoglobino
- Hemolizo
- Osta medolo
kqqdy K0xDPlFv0,z8dMiqu 797 5MLiWMwCDjGSaSw0To,dBuwuMLYYaeQYwMkmd
Popular posts from this blog
Die Liste der Baudenkmäler in Partschins (italienisch Parcines ) enthält die 18 als Baudenkmäler ausgewiesenen Objekte auf dem Gebiet der Gemeinde Partschins in Südtirol. Basis ist das im Internet einsehbare offizielle Verzeichnis der Baudenkmäler in Südtirol. Dabei kann es sich beispielsweise um Sakralbauten, Wohnhäuser, Bauernhöfe und Adelsansitze handeln. Die Reihenfolge in dieser Liste orientiert sich an der Bezeichnung, alternativ ist sie auch nach der Adresse oder dem Datum der Unterschutzstellung sortierbar. Siehe auch : Liste der geschützten Ensembles in Partschins Liste | Foto Bezeichnung Standort Eintragung Beschreibung Metadaten ja Gaudententurm ID: 16382 Gaudententurmstraße 7 46° 41′ 3″ N, 11° 4′ 28″ O 75477601225 0 9. Mai 1950 (MD) Auf das Mittelalter zurückgehender, im 17. Jahrhundert in heutige Form gebrachter Turm mitsamt Nebengebäude Höllhaus ; die links in der Spalte Standort stehenden Koordinaten beziehen sich auf de...
Sámuel Mokry [ŝAmuel mokri], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Mokry Sámuel estis hungara pastro, agronomo, instruisto. Lia frato estis Endre Mokry. Sámuel Mokry [1] naskiĝis la 8-an de majo 1832 en Hungara reĝlando en Monostorszeg (nuntempa Baĉki Monoŝtor en Serbio), li mortis la 10-an de junio 1909 en Budapeŝto, sed li estis entombigita en Orosháza. Enhavo 1 Biografio 2 Elektitaj kontribuoj 3 Memorigiloj 4 Fontoj Biografio | Sámuel Mokry akiris diplomojn en Halle kaj en Georgikon. Inter 1854 kaj 1858 li estis luterana pastro en Orosháza, poste li instruis en mezlernejo en Békéscsaba, eĉ gimnaziestro en 1860. Inter 1860-1864 li estis predikisto en la loka preĝejo, poste li faris agrikulturadon en Gerendás. Li okupiĝis pri selektado de tritikoj, li estis la unua hungara tritikoselektisto kun tutlanda konateco. En 1900 li retiriĝis kaj vivis en Budapeŝto. Li edziĝis en 1858, li vidviĝis en 1894. Elektitaj kontribuoj | Beszélgetések a búza...
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Valadolido (apartigilo). Koordinatoj: 41°38′00″N 04°43′00″W / 41.633333°N , 4.716667°U / 41.633333; -4.716667 ( Valadolido ) Valadolido hispane: Valladolid urbo Valadolido Flago Blazono Oficiala nomo: Valladolid Ŝtato Hispanio Duoninsulo Iberio Regiono Kastilio kaj Leono Provinco Provinco de Valadolido Historiaj regionoj León, Reĝlando de Leono Konataj lokoj Katedralo de Valadolido, Preĝejo San Pablo, Santa María La Antigua Rivero Pisuergo Situo Valadolido - alteco 698 m s. m. - koordinatoj 41°38′00″N 04°43′00″W / 41.633333°N , 4.716667°U / 41.633333; -4.716667 ( Valadolido ) Areo 197,91 km² (19 791 ha) Loĝantaro 316 564 ( 2007 ) Denseco 1 599,54 loĝ./km² Horzono MET (UTC+1) - somera tempo MET (UTC+2) Poŝtkodo 47001-47016 Telefona antaŭkodo 983 ...