Nigra-mara-kaspia stepo






Situo de la ekoregiono.




La stepo apud Ĥersono en la sudo de Ukrainujo.


La Nigra-mara-kaspia stepoRusa stepo estas vasta stepo etendiĝante ekde la nordo de Nigra Maro ĝis la oriento de Kaspia Maro, ekde okcidenta Ukrainujo tra la Suda Federacia Distrikto kaj la Volgia Federacia Distrikto de Rusujo ĝis Kazaĥujo, estante parton de la pli vasta Eŭrazia Stepo, kaj limtuŝante la Kazaĥan stepon oriente.


Tiu stepo ankaŭ estas tersupraĵa ekoregiono el la eŭropa-siberia ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). La ekoregiono kongruas kun samnoma ekoregiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo. Biome ĝi apartenas al Mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj.


La termino Nigra-mara-kaspia regiono estas uzata en biogeografio por plantoj kaj bestoj de tiuj stepoj, kaj bestoj de Nigra Maro, Kaspio kaj Azova Maro. Genetika esploro identigis tiun regionon kiel la plej verŝajnan regionon kie okazis hejmkutimigado de la ĉevalo [1].




Enhavo






  • 1 Priskribo


  • 2 Historio


    • 2.1 Historiaj popoloj kaj nacioj




  • 3 Referencoj


  • 4 Vidu ankaŭ


  • 5 Eksteraj ligiloj





Priskribo |


La stepo proksimume etendiĝas ekde Dnepro ĝis Uralo aŭ 30° ĝis 55° orienta longitudo, kaj ekde Nigra Maro kaj Kaŭkazo en la sudo ĝis la mezvarma arbaro kaj tajgo en la nordo, aŭ 45° ĝis 55° norda latitudo.


La Nigra-mara-kaspia stepo kovras areon de 994 000 km2, etendiĝante ekde orienta Rumanujo tra suda Moldava Respubliko, Ukrainujo, Rusujo kaj nordokcidenta Kazaĥujo ĝis Uralo. La Nigra-mara-kaspia stepo estas limigita de Orient-eŭropa arbarstepo al nordo, transira zono de miksaĵo de herbejoj kaj foliarbaroj.


En la sudo, la Nigra-mara-kaspia stepo etendiĝas al Nigra Maro, escepte de la krimeaj kaj okcident-kaŭkaza montar-marbordoj, kie la Krimea submediteranea arbarmasivo difinas la sudan randaĵon de la stepoj. La stepo etendiĝas ĝis la okcidenta marbordo de Kaspio en Dagestano, sed la pli seka Kaspia malaltaĵa dezerto troviĝas inter la Nigra-mara-kaspia stepo kaj la nordokcidenta kaj norda kaspiaj marbordoj. La Kazaĥa stepo limigas Nigra-mara-kaspian stepon en la sudoriento.


Nigra Maro, Kaspio kaj Aralo estas restaĵoj de Turgaj-Maro, etendaĵo de Paratetis-Maro kiu etendiĝis sude kaj oriente de Uralo kaj kovrante multon de la nuntempa Okcident-Siberia Malaltebenaĵo dum la Mezozoiko kaj la Kenozoiko.



Historio |


Dum la Grek-romia antikvo la areo nomiĝis Skitujo kaj Sarmatujo. Dum pluraj jarmiloj la stepo estis uzata de multnombraj triboj de nomadaj rajdistoj, multaj el kiuj iris por konkeri landojn en la setlejaj regionoj de Eŭropo kaj en okcidenta kaj suda Azio. Finfine ĝi estis kondukita sub kontrolo de setleja popolo de Rusa Imperio en la 16-a jarcento ĝis la 18-a jarcento.



Historiaj popoloj kaj nacioj |




Vegetaĵaraj formacioj.




  • Cimeroj (8-a – 7-a jarcentoj a.K.)


  • Skitoj (8-a – 4-a jarcentoj a.K.)

  • Sarmatoj


  • Gotoj (3-a – 6-a jarcentoj)


  • Prabulgaroj (3-a – 6-a jarcentoj)


  • Hunoj (4-a – 8-a jarcentoj)


  • Alanoj (5-a - 11-a jarcentoj)


  • Avaroj 6-a – 8-a jarcentoj)


  • Ĥazaroj (6-a – 11-a jarcentoj)


  • Peĉenegoj (8-a – 11-a jarcentoj)


  • Kipĉakoj (11-a – 13-a jarcentoj)


  • Ora Hordo (13-a – 15-a jarcentoj)


  • Kozakoj, Krimea Ĥanlando, Nogajoj kaj aliaj Tjurkaj popoloj (praŝtatoj kaj triboj de 15-a – 18-a jarcentoj)


  • Rusa Imperio (18-a – 20-a jarcentoj)


  • Sovetunio (20-a jarcento)

  • Moldava Respubliko, Kazaĥujo, Rusa Federacio, Ukrainujo (20-a – 21-a jarcentoj)



Referencoj |





  1. angle Hejmkutimigado de la ĉevalo (Science Daily)




Vidu ankaŭ |



  • Ekologia klasifiko de la tersupraĵoj

  • Ĉernozio

  • Kaŭkaza biodiverseco-varmpunkto

  • Konservada stato de ekoregiono

  • Tarim-mumioj



Eksteraj ligiloj |




  • angle Ekoregiono PA0814 : Nigra-mara-kaspia stepo (WWF)


  • angle Nigra-mara-kaspia stepo (WWF-Wildworld)


  • angle Nigra-mara-kaspia stepo (Wildworld) - Nacia Geografia Societo


  • angle Nigra-mara-kaspia stepo (The Encyclopedia of Earth)


  • angle Nigra-mara-kaspia stepo (Globalspecies)


  • angle Situo de la ekoregiono : tajpu Pontic steppe.


  • angle Gugla mapo


  • angle Diĝitala Mapo de Eŭropaj Ekologiaj Regionoj
















Portala ikono Portalo pri Geografio
Portala ikono Portalo pri Eŭropo
Portala ikono Portalo pri Biologio













































































Palearktisaj mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
PA0801 Alaja-okcident-tianŝana stepo
Flago-de-Kazaĥio.svg Kazaĥio, Flago-de-Taĝikio.svg Taĝikio, Flago-de-Uzbekio.svg Uzbekio
PA0802 Altajaj stepo kaj duondezerto
Flago-de-Kazaĥio.svg Kazaĥio
PA0803 Centr-anatolia stepo
Flago-de-Turkio.svg Turkio
PA0804 Daura arbarstepo
Flago-de-Ĉinio.svg Ĉinio, Flago-de-Mongolio.svg Mongolio, Flago-de-Rusio.svg Rusio
PA0805 Orient-anatolia montara stepo
Flago-de-Armenio.svg Armenio, Flago-de-Irano.svg Irano, Flago-de-Turkio.svg Turkio
PA0806 Emin-vala stepo

Flago-de-Ĉinio.svg Ĉinio, Flago-de-Kazaĥio.svg Kazaĥio
PA0807 Feroaj subarktaj herbejoj

Flago-de-la-Ferooj.svg Ferooj (Flago-de-Danio.svg Danio)
PA0808 Gisaro-alajaj duonarbaroj
Flago-de-Kirgizio.svg Kirgizio, Flago-de-Taĝikio.svg Taĝikio, Flago-de-Uzbekio.svg Uzbekio
PA0809 Kazaĥa arbarstepo
Flago-de-Kazaĥio.svg Kazaĥio, Flago-de-Rusio.svg Rusio
PA0810 Kazaĥa stepo
Flago-de-Kazaĥio.svg Kazaĥio, Flago-de-Rusio.svg Rusio
PA0811 Kazaĥaj altaĵoj
Flago-de-Kazaĥio.svg Kazaĥio
PA0812 Mezorienta stepo
Flago-de-Irako.svg Irako, Flago-de-Sirio.svg Sirio
PA0813 Mongolaj-manĉuraj herbejoj

Flago-de-Ĉinio.svg Ĉinio, Flago-de-Mongolio.svg Mongolio, Flago-de-Rusio.svg Rusio
PA0814 Nigra-mara-kaspia stepo

Flago-de-Moldavio.svg Moldavio, Flago-de-Rumanio.svg Rumanio, Flago-de-Rusio.svg Rusio, Flago-de-Ukrainio.svg Ukrainio
PA0815 Sajana intermontara stepo
Flago-de-Rusio.svg Rusio
PA0816 Selenĝ-orĥona arbarstepo
Flago-de-Mongolio.svg Mongolio, Flago-de-Rusio.svg Rusio
PA0817 Sud-siberia arbarstepo
Flago-de-Rusio.svg Rusio
PA0818 Tianŝana pied-montetara arida stepo
Flago-de-Ĉinio.svg Ĉinio, Flago-de-Kazaĥio.svg Kazaĥio, Flago-de-Kirgizio.svg Kirgizio




Popular posts from this blog

Wolfgang Unzicker

Unua mondmilito

Schloss Hohenburg (Lenggries)