Urtiko


















Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Urtiko


Brennnessel.jpg


Biologia klasado


























Regno:

Plantoj Plantae

Divizio:

Angiospermoj Magnoliophyta

Klaso:

Dukotiledonoj Magnoliopsida

Ordo:

Rozaloj Rosales

Familio:

Urtikacoj Urticaceae

Genro:

Urtiko Urtica



Specioj


Vidu tekston



Aliaj Vikimediaj projektoj







Wikispecies-logo.svg

Sistematiko en Vikispecioj








Commons-logo.svg

Komunejo pri Urtiko









v  d  r


Information icon.svg



Urtiko estas nomo por 30-40 specioj de angiospermoj de la genro Urtica en la familio de urtikacoj. Plejparto el ili estas staŭdaj herbaj plantoj ofte konsiderataj trudherboj.


Ili disvastiĝas forte per siaj subgrunderampantaj rizomoj. Ili kreskas precipe en terenoj riĉaj je nitrogeno, ĉefe forlasitaj terenoj, iamaj rubdeponejoj ktp.
Iliaj brulharoj brulas pro sia entenata Formika acido. Tamen eblas fari supon aŭ eĉ salaton el la folioj.


Sed ili havas grandan virton de la vidpunkto ekologia: ili estas ĉefa, kaj ofte ununura, nutrofonto de la raŭpoj de kelkaj el la plej belaj papilioj de Eŭropo.



Kuraca efiko |


La folioj enhavas klorofilon, vitaminojn C (ĝis 60 mg en 100 g, precipe junaj folioj), K kaj B2, glikozidon, taninon, albuminojn, acidojn formikan, silician kaj askorban, histaminon, karotenon, klorofilon, celulozon, mineralajn substancojn (kalio, kalcio, fero). Urtiko estas delonge uzata kiel kuracplanto kaj printempa legomo en la kuirado (jam en antikvaj kuiradoj oni uzis ĝin kiel spinacon). Ĝi purigas la sangon, haltigas internan kaj eksteran sangadon (sangado el la nazo, tusado de sango, longa menstruo), malaltigas la nivelon de la sukero en la sango, efikas kontraŭ konstipo (plibonigas la peristaltikon de intestoj), arterosklerozo, digestaj malfacilaĵoj, stomakaj kaj intestaj doloroj, plibonigas la ĝeneralan metabolon, bonefikas ĉe diabeto, kuracas malsanojn de la hepato kaj galo. La alta enhavo de vitaminoj, hemoglobino kaj eritrocitoj bonefikas ĉe anemioj, hipovitaminozoj, post malsanoj kaj operacioj. La planto efikas kontraŭ reŭmataj artikdoloroj, muskola reŭmato kaj astmo. Dekokto de urtiko plibonigas la laboron de la kormuskolo, stimulas la koaguliĝon de la sango. La popola medicino kuracas reŭmaton per urtikvipado, la radikojn oni uzas kontraŭ griziĝo kaj elfalo de haroj en formo de dekoktaĵo (interna uzo) aŭ dekoktaĵo kun vinagro (ekstera uzo, lavado kaj masaĝoj). La dekokton oni faras per du supkuleroj da drogherbo, boligita en 500 ml da akvo dum tri minutoj, lasi maceri unu horon kaj filtri. Oni uzas 120 ml antaŭ la manĝo.[1]



Specioj |




  • Urtica angustifolia. Ĉinio, Japanio, Koreio.


  • Urtica ardens. Ĉinio.


  • Urtica atrichocaulis. Himalajo, sud-okcidenta Ĉinio.


  • Urtica atrovirens. Okcidenta Mediteranea regiono.


  • Urtica cannabina. Okcidenta Azio de Siberio al Irano.


  • Urtica chamaedryoides. Sud-orienta Nordameriko.


  • Urtica dioica. Eŭropo, Azio, Nordameriko.


  • Urtica dubia. Kanado.


  • Urtica ferox. Nov-Zelando.


  • Urtica fissa. Ĉinio.


  • Urtica galeopsifolia. Centra kaj orienta Eŭropo.


  • Urtica gracilenta. Sud-orienta Usono.


  • Urtica hyperborea. Altaj grundoj: Pakistano al Butano, Mongolio al Tibeto.


  • Urtica incisa. Aŭstralio.


  • Urtica kioviensis. Orienta Eŭropo.


  • Urtica laetivirens. Japanio, Manĉurio.


  • Urtica mairei. Himalajo, sud-okcidenta Ĉinio, nord-orienta Barato, Mjanmao.


  • Urtica membranacea. Mediteranea regiono, Acoroj.


  • Urtica morifolia. Kanarioj (endemia).


  • Urtica parviflora. Malalta Himalajo.


  • Urtica pilulifera. Suda Eŭropo.


  • Urtica platyphylla. Ĉinio, Japanio.


  • Urtica pubescens. Sud-okcidenta Rusio, orienta al centra Azio.


  • Urtica rupestris. Sicilio (endemia).


  • Urtica sondenii. Nord-orienta Eŭropo, norda Azio.


  • Urtica taiwaniana. Tajvano.


  • Urtica thunbergiana. Japanio, Tajvano.


  • Urtica triangularis.


  • Urtica urens. Eŭropo, Nord-Ameriko.



Referencoj |





  1. Prelego de Stano Marček en la klubo La Verda Stelo en Antverpeno en oktobro 2014





  • Urtiko en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Urtiko en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Urtiko en Vikispecioj (Kolekto pri ĉiuj vivantaj estuloj)








Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg