Drozero
















Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Drozero


Drosera rotundifolia
Drosera rotundifolia


Biologia klasado


























Regno:

Plantoj Plantae

Divizio:

Angiospermoj Magnoliophyta

Klaso:

Dukotiledonaj Magnoliopsida

Ordo:

Kariofilaloj Caryophyllales

Familio:

Drozeracoj Droseraceae

Genro:

Drozero Drosera
Linnaeus 1753


Aliaj Vikimediaj projektoj







Wikispecies-logo.svg

Sistematiko en Vikispecioj








Commons-logo.svg

Komunejo pri Drozero









v  d  r


Information icon.svg





Rondfolia sunroso (drozero) en sia natura vivmedio - marĉo en norda Nigra Arbaro


Drozero (sunroso) estas genro de karnovoraj plantoj, kiuj vivas en medioj malriĉaj je bazaj nutrosubstancoj (aparte je nitrogeno) kiel ekzemple pluv-marĉoj aŭ sablaj grundoj. Drozeroj prizorgas la bezonatan nitrogenon per kaptado kaj digestado de bestoj, aparte: insektoj.


La genro drozero havas pli ol 100 speciojn, ili vivas en ĉiuj kontinentoj krom Antarkto kaj estas aparte multnombraj en Aŭstralio (kontinento). En Eŭropo vivas nur tri drozero-specioj: rond- kaj longfolia kaj meza sunroso (D. rotundifolia, anglica kaj intermedia), ĉiuj listigitaj kiel protektendaj specioj.




Enhavo






  • 1 La kaptilo de "sun-roso"


  • 2 Endanĝerigo


  • 3 Vidu ankaŭ


  • 4 Literaturo


  • 5 Eksteraj ligiloj





La kaptilo de "sun-roso" |




Sunrosa folio de drozero kaba (Drosera capensis)


Kaj la botanika nomo drozero (el greka δρόσος drosos = „roso, rosguto“) kaj la kutima nomo "sunroso" venas el la brilo de la multnombraj gutoj de glandsekreciaĵo pinte de la tentakloj, kiuj aspektas kiel frumatenaj rosgutoj.
Tiuj tipaj gutoj fakte estas la esenca parto de la drosera insektkaptilo.


Sur la folioj troviĝas multaj tentakloj kun la karakterizaj glutoj. La gutoj aspektas kiel roso, sed fakte konsistas el glua mukeca sekreciaĵo, kiu allogas bestetojn, ĉefe insektojn.


Bestetoj tuŝas la gutojn kaj gluiĝas. Ju pli ĝi baraktas por liberiĝi, des pli da apudaj tentakloj moviĝas al la kaptaĵo. Kelkaj drozeroj eĉ posedas faldeblajn foliojn: la drozero kaba povas faldiĝi je 180° kaj tiel enŝlosi la kaptaĵon. Enzimoj en la guto komencas digesti la kaptitan besteton, dum aliaj glandoj ĉe la bazo de la tentakloj sekrecias enzimojn por sorbi la nutrajn substancojn.



Endanĝerigo |





Drosera admirabilis


Eŭropo: Protektita estas drozero en Aŭstrio, Bulgario, Finnlando, Francio, Germanio, Hungario, Svisio. - La plej granda danĝero por la eŭropaj specioj estis la homa uzado de ilia biotopo marĉo per sekigo kaj forfosado de la torfo. Tiel en multaj regionoj perdiĝis grandaj areoj da marĉo kaj kune kun ili la drozeroj. Ne sukcesis provoj, rehejmigi drozeron en marĉoj, kie ĝi perdiĝis.


En Sudafriko kaj Aŭstralio la ĉefdanĝero estas la disvastiĝo de loĝkvartaloj kaj la sekigo por krei agrikulturajn areojn.


En Madagaskaro la ĉefdanĝero estas la kolektado de drozeroj por eksporti ilin kiel ekzotikaĵoj por eŭropaj loĝĉambroj (jare 10-200 milionoj!).



Vidu ankaŭ |



  • speciprotekto

  • naturprotekto

  • endanĝeritaj specioj

  • Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj


  • protektendaj specioj.



Literaturo |


Darwin Charles: Insectivorous Plants, (insektmanĝaj plantoj) 1875.



Eksteraj ligiloj |




  • Drozero en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Drozero en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Drozero en Vikispecioj (Kolekto pri ĉiuj vivantaj estuloj)




  • (germanlingve) Fleischfressende Pflanzen

  • [1]

  • Bela fotogalerio

  • (germanlingve) WWF pri drozero




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg