Naskiĝtago






Naskiĝotaga kuko




Naskiĝtaga kuko okaze de Zamenhofa Tago 2014 en Bjalistoko


Naskiĝtago (aŭ naskotago) estas la dato je kiu oni naskiĝis. En multaj kulturoj ekzistas kutimo festi la datrevenon de ies naskiĝtago per iu maniero, ekzemple okazigante naskiĝotagan feston por amikoj, dum kiu donacoj estas donataj al la persono festanta sian naskiĝtagon. Estas ankaŭ kutime pritrakti la festanton speciale bone kaj ĝenerale sekvi ties dezirojn je la naskiĝotago. La plej konata gratulkanto en la tuta mondo verŝajne estas Bondezirojn al vi.


Naskiĝotagoj de famaj homoj estas ofte festataj en speciala maniero ankaŭ post kiam la koncerna persono jam mortis. Tiel oni ĉiujare rememoras tiun personon kaj eventuale ankaŭ la laboron kiun ŝi aŭ li faris kaj la kontribuon al la socio en kiun tio efektiviĝis. Verŝajne la monde plej konata kaj plej vaste festata naskiĝotago estas Kristnasko - la naskiĝotago de Jesuo Kristo je la 25-a de decembro. La esperantistoj festas ĉiujare la naskiĝotagon de L. L. Zamenhof, la iniciatinto de esperanto - lia naskiĝotago, la 15-a de decembro, estas festata kiel la Zamenhofa tago.



Vidu ankaŭ |



  • Bondezirojn al vi

  • Naskiĝotaga paradokso

  • Naskiĝotaga atako

  • Astrologio


  • Nomtago - simila kutimo en iuj kulturoj




  • Naskiĝtago en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Naskiĝtago en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)










Popular posts from this blog

Reichsarbeitsdienst

Tanganjiko

Norda sulo