Friedrich von Logau







Logaubüchlein, 1904


Friedrich von LOGAU [fridriĥ fon logaŭ] (naskiĝis en junio 1604 en la bieno Brockut, proksime de Niemcza; mortis la 24-an de julio 1655 en Legnica) estis germana poeto. Li ankaŭ uzis la pseŭdonimon Salomon von Golaw.


Dum sia vivtempo Friedrich von Logau ne gajnis grandan renomon, sed Gotthold Ephraim Lessing (1729-1781) remalkovris liajn verkojn kaj tiel gardis la memoron al li. Nuntempe von Logau, kies specialaĵo estis epigramoj, estas konsiderata grava reprezentanto de la Baroko.




Enhavo






  • 1 Vivo kaj verkista agado


  • 2 Listo de verkoj


  • 3 En Esperanto aperis


  • 4 Fonto


  • 5 Eksteraj ligiloj





Vivo kaj verkista agado |


Logau frekventis inter 1614–25 la gimnazion en Brzeg kaj studis poste juron en Frankfurto ĉe Odro. Poste li iĝis sekretario jura de la Duko de Legnica. Li apartenis ekde 1648 al la Fruktodona Societo, kie li portis la kaŝnomon Der Verkleinernde / La malgrandiganto.


Liajn epigramojn li eldonis sub la nomo Salomon von Golaw (=anagramo de Logau): Erstes Hundert deutscher Reimensprüche, Vroclavo 1638; Deutscher Sinngedichte Drey Tausend, Vroclavo 1654. La plejmulto de liaj epigramoj estas ekstere de la normalaj sferoj de tiaj poeziaĵoj. Ili estas interesaj kaj lerte elpensitaj kaj montras formon de animo forta kaj de nobeleco deca kaj bonedukita. Tamen ili ankaŭ diafanigas ke Logau estis melankolia pro la tiutempaj okazaĵoj kaj personaj malfeliĉoj kelkaj. La ĉekorta vivo, la malekfloro de la patrujo pro militoj, malbona konduto de multaj, erarplenaj karakteroj kaj aliaj publikaj malbonaĵoj estas la preferitaj temoj. Versstrukturoj kiel ankaŭ la lingvo malkaŝas influojn de Martin Opitz, sed ĝuste en liaj pli bonaj epigramoj la efikoj estas same bone kiel ĉe popularaj onidiroj kaj proverboj. Ramler kaj Lessing eldonis de si mem korektitan eldonon de la baldaŭ forgesitaj aforismaj poemoj Sinngedichte kaj komentis la lingvoaplikon de Logau (Lepsiko, 1759).



Listo de verkoj |




  • Erstes Hundert Teutscher Reimen-Sprüche (1638)


  • Deutsche Sinn-Gedichte Drey Tausend (1654)



En Esperanto aperis |



  • Epigramoj. - En: Germana antologio. – Gerlingen : Bleicher, 1985. – p. 271-275


Fonto |


Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 12. Leipzig 1908, S. 659, kio legeblas tie ĉi.



Eksteraj ligiloj |


  • Germana biografio (el Retarkivo 2006)














Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg