Malta Ordeno







blazono de la Malta Ordeno - centre la malta kruco



La Malta Ordenoordeno de Malto estas kvazaŭ-ŝtata suverena subjekto de la interpopola juro, sen ŝtata teritorio.


Ĝia plena nomo estas en la itala lingvo Sovrano Militare Ordine Ospedaliero di San Giovanni di Gerusalemme di Rodi e di Malta (Suverena Milita/Kavalira Hospitala Ordeno de Sankta Johano de Jerusalemo de Rodiso kaj Malto).
La itala estas la oficiala lingvo de la ordeno.
Ĝia valuto estas la eskudo (1 Scudo = 12 Tari = 240 Grani).
De 1961 ĝi (denove) stampas proprajn monerojn, de 1966 ĝi eldonas poŝtmarkojn.




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Agado


  • 3 Vidu ankaŭ


  • 4 Eksteraj ligiloj


  • 5 Referencoj





Historio |


La kavalira ordeno estis fondita antaŭ mil jaroj en Jerusalemo. Kiam krucmilitistoj estis forpelitaj el Palestino, anoj de la ordeno translokiĝis al Kipro, poste devis foriri denove al Rodiso kaj fine setliĝis en Malto, kiu kromnomis la organizaĵon. Tie ili prosperis ĝis 1798 kiam Napoleono okupis la insulon kaj forpelis la kavalirojn[1].


Helpo venis subite kaj neatendite — el Rusio. Tie en novembro de 1796 surtroniĝis Paŭlo la 1-a, malfeliĉa filo de Ekaterina la 2-a. Li okupis la tronon jam 42-jara, pasiginte jardekojn kiel neamata filo en la ombro de sia brila patrino. Paŭlo sentis ke li vane malŝparis preskaŭ la tutan vivon, do hastis plenumi ĉion, elpensitan dum kvar jardekoj. La persono inteligenta, erudicia kaj idealisma, li estis ege ambicia kaj konsideris sin savinto de Eŭropo kontraŭ la malnobla revolucia pesto. Kaj jen aperis unika ŝanco — la Malta ordeno pene serĉis subtenon. Paŭlo la 1-a donis ĝin kaj en decembro 1798 la ordeno elektis ĝin la granda magistro. Tio estis la unua kaj lasta fojo, kiam la ortodoksa imperiestro iĝis reganto de la katolika ordeno. La malta kruco aperis eĉ sur la rusia blazono[1].


Paŭlo invitis la kavalirojn en la Rusian imperion kaj ili venis amase kaj alportis kun si ordenajn relikvaĵojn. Ili setliĝis en la Priorata palaco, konstruita por ili en Gatĉino apud Sankt-Peterburgo, ne malproksime de la imperiestra Gatĉina palaco. Sed la revoj de la rusia imperiestro pri unuiĝo de katolikismo kaj ortodoksismo, Eŭropo kaj Azio, ne plenumiĝis. En marto 1801 Paŭlo la 1-a estis murdita en sia kastelo Miĥajlovskijs. Lia filo Aleksandro la 1-a nuligis multajn decidojn de la patro, inkluzive la kavaliran eksperimenton. La malta kruco malaperis de la rusia blazono, la kavaliroj foriris al Eŭropo, ĉesis revoj pri unuiĝo de la Okcidento kaj Oriento[1].



Agado |


Ĝi havas proksimume 13 500 membrojn kaj 80 000 volontulojn en 120 landoj, kiuj nomiĝas "damoj" kaj "kavaliroj", kiuj organizas bonfaran laboron en la propra lando kaj medicinan helpon en la tuta mondo[2] kaze de naturaj katastrofoj aŭ konfliktoj. Ĝi havas 46 naciajn asociojn, sekciojn[2].


Ambasadaj rilatoj estas kun 93 ŝtatoj, daŭraj reprezentejoj ĉe ses pliaj. Ĝia sidejo estas en du domoj en Romo, ĉe adresoj Via Condotti 68 kaj Piazza dei Cavalieri di Malta 4, kiuj havas eksterteritorian statuson kaj ne apartenas al Italio.


Reganto estas la grandmajstro, elektata por tutviva oficado de la ŝtata konsilio.
La (latina) devizo de la ordeno estas Tuitio Fidei et Obsequium Pauperum (protekto de la fido kaj zorgo pri malriĉuloj).
La aŭtomobilkodo de la ordeno estas SMOM.


La ordeno laŭvice rezidis en Palestino, Kipro, Rodiso kaj Malto, kie ĝi regis ĝis 1798. Tiam Napoleono senbatale konkeris la insulon, kies posedantoj laŭ siaj reguloj ne rajtis batali kontraŭ aliaj kristanoj. Plej multaj elmigris al Rusio. En la 19-a jarcento la ordeno establis la nunan sidejon en Romo.


En la jaro 1538 dum la reformacio disiĝis de la Maltanoj la protestantaj membroj, kiuj ek de tiam laboras en la protestanta fratorganizaĵo sub la nomo Ordeno de Johanitoj.






Vidu ankaŭ |



  • Brandenburga Johanitordeno

  • Kavalira ordeno

  • Malta preĝejo (Vieno)



Eksteraj ligiloj |



  • http://www.orderofmalta.org

  • http://www.orderofmalta.org/attdiplomatica.asp?idlingua=1


  • http://www.chivalricorders.org/orders/smom/maltasov.htm artikolo pri la jura situacio de la ordeno (angle)


  • http://www.guidetomalta.net/knights_of_malta.htm The Knights of Malta - Article from KM Magazine (angle)


  • https://www.youtube.com/watch?v=6WQHtkN5mA4 Palazzo Malta (angle)


  • Stanislavo Belov (2018-07-28)Romantika adiaŭo al Vieno (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-03-22. Alirita 2019-03-22. (inkluzivas historion de la ordeno kaj ĝia preĝejo en Vieno)



Referencoj |




  1. 1,01,11,2Stanislavo Belov (2018-07-28)Romantika adiaŭo al Vieno (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-03-22. Alirita 2019-03-22.

  2. 2,02,1(plurlingva) Suverena Ordeno de Malto





  • Malta Ordeno en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Malta Ordeno en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)








Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg