Sebastopolo























































Sebastopolo

Sevastopol Collage 2015.png




Flago



Blazono



Flago

Blazono
Administrado

Poŝtkodo
99000–99699 [+]

Retpaĝaro

sevastopol.gov.ru [+]
Demografio

Loĝantaro

428 753  (2017) [+]

Loĝdenso

496 loĝ./km²
Geografio

Geografia situo

44° 36′ N, 33° 32′ O44.633.533333333333Koordinatoj: 44° 36′ N, 33° 32′ O [+]

Alto

100 m [+]

Areo
863,6 km² (86 360 ha) [+]

Horzono

UTC+03:00 [+]





Sebastopolo (Rusio)

DEC
Sebastopolo

Situo de Sebastopolo



Alia projekto

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo Sevastopol [+]







v  d  r


Information icon.svg



Sebastopolo[1] (ruse Севастополь, ukraine Севастополь, krime-tatare Aqyar) estas la urbo kaj marhaveno en Krimeo, ĉe la Nigra Maro, urbo-heroo. Malgraŭ la geografia aparteno al Krimeo, administre la urbo (kaj la ĉirkaŭa teritorio) ne apartenas al Respubliko Krimeo, sed estas aparta administra unuo de Rusio.


Ekde la 21-a de marto de 2014 la registaro de Rusio komprenas la urbon parto de la Krimea Federacia Distrikto, kiu konsideratas unu el la naŭ federaciaj distriktoj de Rusio. La nomo de la urbo devenas de la du helenaj vortoj: Σεβαστος (ekvivalento de la romia titolo "Aŭgusto") kaj πολις (urbo), do, laŭvorte ĝi tradukeblas kiel "urbo de imperiestro". Tamen dum Sovetia epoko pro ideologiaj konsideroj la etimologio estis transdonata per "urbo de gloro, adorinda urbo". En la Granda Sovetia Enciklopedio la nomo estas tradukita per "alta, sankta urbo".




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 La nuntempo


  • 3 Piednotoj


  • 4 Vidu ankaŭ


  • 5 Eksteraj ligiloj





Historio |


La moderna historio de la urbo komenciĝas en la jaro 1784, kiam sur la loko de la
krime-tatara loĝloko Aĥtiar estis fondita la fortikaĵo de la Rusuja armeo. En la
jaro 1797 imperiestro Paŭlo la Unua realinomis ĝin Aĥtiar. En la jaro 1826
la nomo estis renomita Sebastopolo.




Restaĵoj de la helena kolonio Ĥersoneso


En la antikva tempo sur la teritorio de moderna Sebastopolo situis la helena kolonio Ĥersoneso, fondita de eksloĝantoj de Herakleo en kvina jarcento a.K. (ĝiaj restaĵoj estas nun grava turisma objekto de la urbo).


En la jaro 987 p.K. la kieva princo Vladimio Svjatoslavoviĉ almilitis Ĥersoneson kaj konkeris ĝin en 988. En la sama jaro en Ĥersoneso okazis bapto de Vladimir, kiu akceptis kristanismon kiel oficialan religion de Kieva Regno.


Dum la mezepoko sur la loko de la urbo situis negranda tatara loĝloko Aĥtiar.


En la jaro 1784 post anekso de Krimeo fare de Rusia Imperio sur la teritorio de la moderna urbo estis fondita la fortikaĵo, ĉirkaŭ kiu aperas la moderna urbo. La geografiaj apartaĵoj de la loko (ĝi havas multajn profundajn krekojn) difinis ĝian sorton de la milit-ŝipara bazo. En la jaro 1804 Sebastopolo estas nomumita la ĉefa milita haveno de la Nigra Maro.


Dum la Krimea (Orienta) Milito Sebastopolo iĝis la areno de arda batalado, kiu eniris la historion kiel la Unua Defendado de Sebastopolo (de 13.09.1854 ĝis 27.08.1855).


Dum la Sovetia tempo la urbo iĝis parto de la Krimea Aŭtonoma Sovetia Socialisma Respubliko de Rusio (vidu ĉe Aŭtonoma Respubliko Krimeo).


Dum la Dua Mondmilito Sebastopolo denove iĝis areno de batalado, kiu eniris la historion kiel la Dua Defendado de Sebastopolo (de 30.10.1941 ĝis 4.7.1942). Pro tiu defendado en 1945 la urbo estis nomumita urbo-heroo.


En la jaro 1948 la urbo estis rearanĝita al aparta administra centro (urbo de la respublika subiĝo), sed daŭre restis parto de la Krimea Aŭtonoma Soveta Socialisma Respubliko. Dum post militaj jaroj ĝis falo de Sovetunio Sebastopolo estis "fermita" urbo kun tre limigita enir-eblo.


En 1954 Sebastopolo (kune kun tuta Krimea Provinco) estis transdonita al Ukrainia Soveta Socialisma Respubliko. En la Konstitucio de USSR de la jaro 1978 Sebastopolo estas menciata kiel urbo de la respublika subiĝo.


Nuntempe Sebastopolo (same kiel la ĉefurbo de Ukrainio - Kievo) estas urbo de la centra subiĝo (ne parto de Aŭtonoma Respubliko Krimeo).


Dum la unuaj jaroj post falo de Sovetunio inter Ukrainio kaj Rusio okazis seriozaj malkonsentoj pro Sebastopolo (kie tiam baziĝis la Nigramara Floto de Rusio). Tamen post la akcepto de Ukrainia Konstitucio (1996), laŭ kiu Rusio arendas la bazojn de Sebastopolo ĝis la jaro 2017, la situacio
ŝajnas trankviliĝi. En la jaro 2010 la prezidentoj de Ukrainio kaj Rusio interkonsentis pri la daŭrigo de la arendo de la Sebastopolaj havenoj por la rusia Nigramara Floto ĝis la jaro 2042.




Vidaĵo de la Sebastopola kreko kaj la Monumento al la Dronigitaj Ŝipoj



La nuntempo |


Nuntempe Sebastopolo estas la plej granda haveno, industria, scienc-teĥnika kaj kultura centro de la sudo de Ukrainio. En la urbo estas ŝip-konstrua, ŝip-ripara, instrument-konstrua, ĥemia k.a. uzinoj; kelkaj altlernejoj; 2 teatroj; multaj muzeoj, dediĉitaj al la milita historio de la urbo;
akvariejo de la instituto pri biologio de la sudaj maroj. Grava turisma objekto estas ankaŭ la restaĵoj de Ĥersoneso.


Administre la Sebastopola municipo estas dividita je 4 distriktoj: la Balaklava, la Gagarina, la Lenina, la Naĥimova. En tiuj 4 distriktoj estas 2 urboj - Sebastopolo kaj Inkermano (eksa urbo Balaklavo nun administre ne estas aparta urbo), unu urbotipa loĝloko - Kaĉo, kaj kvar municipoj, kiuj sume havas 29 vilaĝojn.


En la urbo mem loĝas ĉirkaŭ 308 mil homoj; en la tuta Sebastopola regiono loĝas ĉirkaŭ 380 mil homoj. Rusoj konsistigas ĉirkaŭ 74%, ukrainoj - 20%; la restan parton konsistigas pli ol 25 nacioj (belorusoj, krime-tataroj, judoj, armenoj, grekoj, germanoj, bulgaroj, poloj, koreoj ktp.). La absoluta plimulto de la loĝantoj estas ruslingva.



Piednotoj |





  1. Malgraŭ la fakto, ke en la rusa kaj ukraina lingvoj oni skribas la nomon de la urbo per 'v', la esperantigo per Sebastopolo ŝajnas preferinda, ĉar, unue, ĝi pli laŭas la grekan etimologion de la vorto kaj, due, ĝi estas jam fakte pli hejma en Esperanto (la formo Sebastopolo estas menciita, interalie, en NPIV kaj Esperanto-rusa vortaro de Bokarev, eble ankaŭ en la aliaj gravaj kaj aŭtoritataj vortaroj). La internacia uzado ŝajnas heziti inter 'v' kaj 'b', do ne eblas fidi al la internacieco.




Vidu ankaŭ |



  • Trolebusa transporto en Krimeo

  • Réaumur - Sébastopol (pariza metrostacio)



Eksteraj ligiloj |



  • Sebastopolo - la urba informocentro

  • Oficiala paĝaro de la urba administracio

  • Sebastopol.Info

  • Novaĵportalo pri Sebastopolo




  • Sebastopolo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Sebastopolo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Sebastopolo en Vikinovaĵoj (Liberaj novaĵoj)









Popular posts from this blog

Wolfgang Unzicker

Unua mondmilito

Schloss Hohenburg (Lenggries)