Eŭpatorio




















































Urbo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo

Eŭpatorio
ruse Евпатория
ukraine Євпаторія
krime-tatare Kezlev

Flag of Yevpatoriya.pngEvpatoria Emblem.png

Apartenas al:

Eŭpatoria municipo

Koordinatoj:

45° 12′ N, 33° 22′ O45.20361111111133.361388888889Koordinatoj: 45° 12′ N, 33° 22′ O

Averaĝa alto super la marnivelo:
~10 m

Areo:
65 km²

Loĝantaro:
— Loĝdenso:
106 500 (laŭ 2006)
1638,46 hom/km²

Poŝtkodoj:
97400 — 97490

Telefonkodo:
+380-6569

Hor-zono:

UTC+3

Antaŭa nomo:
Gezljov, Kezlev (ĝis 1784)

Urbestro
Andrij Petroviĉ Danilenko

Oficiala paĝaro






Eŭpatorio (Krimeo)

DMS

Eŭpatorio

Eŭpatorio


Situo de Eŭpatorio sur la mapo de Krimeo







v  d  r


Information icon.svg



Eŭpatorio (ruse Евпатория, ukraine Євпаторія, krime-tatare Kezlev) estas urbo en Krimeo, fama ripoz-centro kaj kurac-loko.


La urbo situas sur la bordo de la Kalamita golfo de la Nigra Maro, nordokcidente de Simferopolo, en la stepa parto de Krimeo. Ĉiujare la urbo akceptas ĉirkaŭ milionon da ripozantoj.




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Kuracado


  • 3 Ekonomio


  • 4 Vizitindaj lokoj


  • 5 Transporto


  • 6 Ligoj





Historio |


La historio de la urbo startas jam en antikveco. En la tria kvarono de la VIa jarcento a.K. ĉi
tie estis fondita la loĝloko Kerkinitido fare de la helenoj (ĝin mencias, i.a. Herodoto). La
ĉefaj okupoj de la tiamaj loĝantoj estis potado, komerco kaj agrikulturo. Komence
de la IIIa jarcento a.K. Kerkinitido iĝis parto de Ĥersoneso. La urbo ekzistis ĝis
la IVa jarcento p.K. Post tiu tempo ĝi malprosperis kaj en mezepoko ĉi tie
ekzistis verŝajne nur tre eta loĝloko (la arĥeologiaj trovaĵoj de tiu tempo
preskaŭ mankas).




Strateto en la malnova urbo


En la jaro 1475 la urbo transiras sub la regadon de la Krimea Ĥanlando. En la sama jaro
ĉi tie estis konstruita granda fortikaĵo. De tiu tempo la urbo nomiĝis
turke Gezljov (aŭ krime-tatare - Kezlev, kio signifis, eble, "belega domo"). La
urbo rapide fariĝas prospera, ĉar ĝi estis la sola haveno de la Krimea
Ĥanlando. En la jaro 1552 en la urbo komenciĝas la konstruado de la plej granda
kaj majesta moskeo de Krimeo - Ĝuma-Ĝami. La arĥitekto de la moskeo estis
famega Ĥoĝa Sinan (greko laŭ la deveno, kreinto de i.a. Blua Moskeo en Istanbulo).
En la XVII-XXIIIaj jarcentoj la urbo fariĝas dua plej granda urbo de Krimea Ĥanlando (post la ĉefurbo Baĥĉisarajo).


En la jaro 1783 la urbo kaj tuta Krimeo estas aneksitaj fare de Rusuja Imperio.
La nomo de la urbo estis ŝanĝita al Eŭpatorio omaĝe al la Ponta caro Mitridato la 6a Eŭpatoro (la Granda) -
pro tio, ke la caro ofte helpis al la loĝantoj de Kerkinitido batali kontraŭ skitoj.
La loĝloko ricevas la statuson de la urbo.


Ekde mezo de la XIXa jarcento la urbo evoluas kiel ripoz- kaj kurac-loko. Post la Oktobra Revolucio en la
urbo estas konstruataj multaj kuracejoj kaj sanatorioj. Ĝi fariĝas grava porinfana
kurac-loko kaj populara ripozejo.


Post disfalo de Sovetunio la urbo iĝas parto de Ukrainio. En la jaro 1997 ĝi
ricevas la statuson de tutukrainia porinfana kurac-loko.



Kuracado |


Eŭpatorio estas grava kurac-loko. La plej gravaj kuracaj faktoroj ĉi tie estas
kelkaj. Unue - tre milda klimato (la averaĝa jar-temperaturo estas +11 °C); la kvanto de sunaj tagoj jare
estas averaĝe 258. Due, la maro: ĉe Eŭpatorio la maro estas malprofunda, tial la
akvo rapide varmiĝas, la averaĝa mar-temperaturo somere estas +23 °C-+26 °C, la plaĝoj
estas plejparte sablaj. Trie, apud la urbo troviĝas kelkaj salitaj lagoj, kie multas
kuracaj ŝlimoj kaj saturitaj sal-solvaĵoj, kiuj estas vaste uzataj por kuracado;
aldone, ĉe la urbo multas la fontoj de kuracaj mineral-akvoj.


Nun en la urbo estas pli ol 60 sanatorioj, kiuj kune povas akcepti samtempe
pli ol 30.000 homojn. En Eŭpatorio oni plej sukcese kuracas la malsanojn de
skeleto, haŭto, endokrinajn kaj ginekologiajn malsanojn, infanan cerbo-paralizon kaj
diversajn traŭmatojn de la centra nerva sistemo.



Ekonomio |


En la urbo mankas grandaj entreprenoj; la ĉefaj sektoroj de ekonomio estas turisma
kaj kuraca sektoroj. Estas kelkaj nutro-fabrikoj, vin-farejoj, fiŝ-kapta entrepreno.




Katedralo de sankta Nikolao



Vizitindaj lokoj |



  • En la urbo laboras region-studa muzeo, kie estas gardataj pli ol 75 mil eksponaĵoj.

  • Sur la areo de ĉirkaŭ 7 hektaroj estas elfositaj la restaĵoj de antikva Kerkinitido.

  • La moskeo Ĝuma-Ĝami - arkitektura monumento de la XVIa jarcento, bone videblas de la maro. Kiel modelo por tiu moskeo servis la fama katedralo de Sankta Sofio en Konstantinopolo. Post la finkonstruo la moskeo estis multfoje refarata kaj riparata.

  • Monaĥejo de derviŝoj, konstruita en la XVa jarcento - la sola konserviĝinta senŝanĝe konstruaĵo de tiu speco sur la teritorio de tuta eksa Sovetunio. La monaĥejo konsistas el 3 konstruaĵoj - loĝejo, moskeo kaj lernejo. Nuntempe en la monaĥejo funkcias muzeo de la krime-tatara kulturo.

  • Turkaj banejoj, kiuj estis konstruitaj en la XVIa jercento kaj funkciis ĝis la jaro 1992. Nun ili estas en danĝera stato kaj la eniro estas malpermesita.

  • Katedralo de sankta Nikolao el Likiaj Miroj - konstruita en 1899.




Preĝejo de sankta Elija



  • Greka templo de sankta Elija - konstruita en 1918.

  • Armena preĝejo de sankta Nikolao - konstruita en la 20-j jaroj de la XIXa jarcento.



Transporto |


La urbo estas ligita al aliaj urboj de Krimeo per aŭtobusoj kaj fervojo. Eŭpatorio
estas la sola urbo en Krimeo, kie estas tramo. Oni povas facile atingi la urbon
de la Simferopola fervoja stacidomo.



Ligoj |


  • Oficiala paĝaro de la urbo




























La loĝlokoj de la Eŭpatoria municipo



Urbo:

Eŭpatorio

Urbotipa loĝloko:

Novoozerno • Mirno • Zaozerno





  • Eŭpatorio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Eŭpatorio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)









Popular posts from this blog

Wolfgang Unzicker

Unua mondmilito

Schloss Hohenburg (Lenggries)