Sako (Krimeo)












































Urbo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo

Sako
ruse Саки
ukraine Саки
krime-tatare Saq

Saky t.png

Apartenas al:

Saka municipo

Koordinatoj:

45° 8′ N, 33° 35′ O45.13361111111133.577222222222Koordinatoj: 45° 8′ N, 33° 35′ O

Averaĝa alto super la marnivelo:
~10 m

Areo:
29 km²

Loĝantaro:
— Loĝdenso:
26 400 (laŭ 2006)
910,34 hom/km²

Poŝtkodoj:
96500 — 96509

Telefonkodo:
+380-6563

Hor-zono:

UTC+3

Oficiala paĝaro nekonata






Sako (Krimeo)

DMS

Sako

Sako


Situo de Sako sur la mapo de Krimeo







v  d  r


Information icon.svg



Sako (ruse Саки, ukraine Саки, krime-tatare Saq) estas urbo en Krimeo / Ukrainio, fama ripoz- kaj kurac-loko.
La urbo estas centro de la Saka distrikto de Krimeo, sed mem ne apartenas al ĝi, formante propran urban municipon. La urbo situas ĉe la okcidenta bordo de Krimea duoninsulo, 45 km
for de Simferopolo. En la urbo loĝas iom pli ol 26 mil homoj.




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Klimato


  • 3 Ekonomio


    • 3.1 Kuraca sektoro


    • 3.2 Transporto




  • 4 Socia sfero


  • 5 Vidindaĵoj


  • 6 Ligoj





Historio |


Oni ĝis nun ne scias ĝuste, kiam aperis la unua loĝloko sur la loko de la nuna urbo. Dum mezepoko ĉi tie jam ekzistis malgranda vilaĝo, kiu estis parto de la
Krimea Ĥanlando. En la jaro 1827 en Sako estis fondita la unua en Rusio ŝlim-kuracejo / fango-kuracejo.
Dum la Krimea (Orienta) milito la urbo estis preskaŭ tute detruita; post la milito la pli granda parto
de la loĝantaro (krime-tataroj) forlasis la urbon. Post la milito la urbo renaskiĝis tre
malrapide.


Dum la sovetia tempo Sako evoluis kiel grava ripoz- kaj kurac-loko. En la jaro
1979 la loĝloko iĝis urbo de provinca subiĝo; en la jaro 1997 la urbo ricevis
statuson de urbo-kuracloko de Ukrainio.



Klimato |


Laŭ la klimataj kaj naturaj kondiĉoj Sako estas sufiĉe simila al Eŭpatorio. La
klimato ĉi tie estas ĉemara-stepa, sufiĉe seka, modere milda, kun varma vintro. La averaĝa jar-temperaturo
estas +11,2 °C.; la averaĝa somera aer-temperaturo estas +22 °C, la vintra - ĉirkaŭ nulo.
La jara daŭro de la sub-brilo - 2500 horoj (iom pli, ol en Jalto).



Ekonomio |


La ĉefa ekonomia sektoro estas la ripoz- kaj kurac-industrio (vd. sube). Krome, en
la urbo estas unu el la plej grandaj en Krimeo kemi-uzinoj,
kiu produktas kalian permanganaton, salojn de bromo kaj nutran kalian kloridon. Surbaze
de mineral-akvaj fontoj en la urbo funkcias mineral-akva uzino. En la urbo
estas ankaŭ kelkaj negrandaj nutro-fabrikoj kaj vin-produktejoj.



Kuraca sektoro |


Sako estas unika klimata, mara kaj akvo-ŝlima kurac-loko de tutukrainia graveco, kun multaj ripozejoj kaj sanatorioj. Krome, kelkaj kuracejoj
de la urbo aparte specialiĝas pri kuracado de malsanuloj kun diversaj traŭmatoj de mjelo. Ĉe la urbo estas kelkaj
sal-akvaj lagoj, kies ŝlimoj (fangoj) havas fortajn kuracajn efikojn; en la urbo mem estas
kelkaj fontoj de kuracaj mineral-akvoj.



Transporto |


La urbo havas fervojan stacidomon (la urbo situas sur la fervoj-linio Simferopolo-Eŭpatorio)
kaj aŭtobusan stacidomon, kiu ligas ĝin kun ĉiuj urboj de Krimeo.



Socia sfero |


En la urbo estas 6 bazaj lernejoj, unu teknika lernejo, muzika lernejo, kinejo,
kelkaj bibliotekoj, multaj kuracejoj kaj kulturaj kolektivoj.



Vidindaĵoj |


La urbo ne havas multajn vidindaĵojn. La ĉefa vizitindaĵo estas la urba parko, kiu havas
la areon de 30 hektaroj kaj havas ĉirkaŭ 80 speciojn de arboj kaj arbedoj.



Ligoj |


  • Paĝaro pri la urbo (ruse)




Popular posts from this blog

Wolfgang Unzicker

Unua mondmilito

Schloss Hohenburg (Lenggries)