Novosveto (Krimeo)








































Urbotipa loĝloko en Aŭtonoma Respubliko Krimeo

Novosveto
ruse Новый Свет
ukraine Новий Світ
krime-tatare Novıy Svet

FLA Novyi Svit, Krym, Ukraine.svgCOA Novyi Svit, Krym.svg

Apartenas al:

Sudaka municipo, Novosveta komunumo

Koordinatoj:

44° 50′ N, 34° 55′ O44.82916666666734.912777777778Koordinatoj: 44° 50′ N, 34° 55′ O

Averaĝa alto super la marnivelo:
~50 m

Loĝantaro:
1 093 (laŭ 2001)

Poŝtkodoj:
98032

Telefonkodo:
+380-6566

Hor-zono:

UTC+3

Oficiala paĝaro nekonata






Novosveto (Krimeo)

DMS

Novosveto

Novosveto


Situo de Novosveto sur la mapo de Krimeo







v  d  r


Information icon.svg



Novosveto (ukraine Новий Світ, ruse Новый Свет, krime-tatare Novıy Svet) estas urbotipa loĝloko en la Sudaka municipo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo (Ukrainio). La loĝloko situas en la sudorienta parto de la Krimea duoninsulo ĉe la Nigra maro kaj estas populara turisma kaj ripoza loko. En la loĝloko troviĝas la iama bieno de la princo Golicin (unu el la fondintoj de la Krimea vinprodukta industrio) kaj fama produktejo de ŝaŭm-vinoj.




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Historio


  • 3 Nuntempo


  • 4 Bildoj





Geografio |


La loĝloko situas ĉe la t.n. Verda kreko (Sudaq Liman) de la Nigra maro, en tre pitoreska parto de Krimeo. De ĉiuj flankoj (escepte de la mara) Novosveto estas ĉirkaŭita de montetoj ĝis 474 metrojn altaj. La montetoj ĉirkaŭ Novosveto estas kovritaj de juniperaj arbaroj kaj estas gardataj kiel botanika rezervejo.



Historio |


La loĝloko aperis fine de la XIXa jarcento danke al la klopodoj de princo Lev Golicin, kiu fondis ĉi tie la produktejon de ŝaŭm-vinoj. Komence la loĝloko nomiĝis Paradiz (Paradizo), tamen en la XXa jarcento ĝi estis alinomita Novij Svet (ruse - "la nova mondo"). Onidire, la nom-ŝanĝo okazis post la vizito de la caro Nikolao la Dua, kiu post gustumado de la lokaj vinoj deklaris, ke de nun li vidas la ĉirkaŭan mondon sub tute alia lumo (en la rusa lingvo la vortoj "lumo" kaj "mondo" estas homonimoj kaj aspektas same).



Nuntempo |


En la XXa jarcento la loĝloko evoluas ĉefe kiel ripoz-loko. La vin-produktado daŭre restas unu el la plej gravaj branĉoj de la loka ekonomio - la ĉefa entrepreno de la loĝloko estas la vin-uzino "Novosveto", kiu produktas multajn altnivelajn specojn de ŝaŭmvinoj. Krome, Novosveto allogas multajn vizitantojn pro la ĉirkaŭa bela naturo (montoj, kelkaj pentrindaj krekoj).



Bildoj |





  • Novosveto (Krimeo) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Novosveto (Krimeo) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)






































La loĝlokoj de la Sudaka municipo



Urbo:

Sudako

Urbotipa loĝloko:

Novosveto

Vilaĝoj

BogatovkaDaĉnojeGromovkaGruŝevkaĤolodovkaLesnojeMeĵdureĉjeMorskojePerevalovkaPribreĵnojeSolneĉnaja DolinaVeselojeVoron

Loĝloketo:

Mindalnoje






Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg