Partenito













































Urbotipa loĝloko en Aŭtonoma Respubliko Krimeo

Partenito
ruse Партенит
ukraine Партеніт
krime-tatare Partenit

Flag of Partenit (Crimea).pngPartenit kr s.png

Apartenas al:

Aluŝta municipo, Partenita komunumo

Koordinatoj:

44° 35′ N, 34° 20′ O44.57638888888934.339722222222Koordinatoj: 44° 35′ N, 34° 20′ O

Averaĝa alto super la marnivelo:
~50 m

Loĝantaro:
6 391 (laŭ 2001)

Poŝtkodoj:
98542—98544

Telefonkodo:
+380-6560

Hor-zono:

UTC+3

Antaŭa nomo:

Frunzenskoje (1945-1991)

Oficiala paĝaro nekonata






Partenito (Krimeo)

DMS

Partenito

Partenito


Situo de Partenito sur la mapo de Krimeo




Partenito (Aluŝta municipo)

DMS

Partenito

Partenito


Situo de Partenito sur la mapo de la Aluŝta municipo (la Partenita komunumo estas prezentita per aparta koloro)







v  d  r


Information icon.svg



Partenito (ruse Партенит, ukraine Партеніт, krime-tatare Partenit) estas urbotipa loĝloko de la Aluŝta municipo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo (Ukrainio). La loĝloko situas sur la Suda Bordo de Krimeo ĉe la Nigra Maro ĉe la monto Ajudago kaj estas populara ripoz- kaj kurac-loko.




La kuraca zono de Partenito (sanatorio "Krim" kaj ĝia parko), vidataj de sur la maro; maldekstre videblas la monto Ajudago




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Ekonomio kaj socia sfero


    • 2.1 Transporto




  • 3 Vidindaĵoj


  • 4 Eksteraj ligiloj





Historio |


La nomo de la loĝloko venas de la helena vorto παρθενος ("virgulino"). Laŭ la legendo, en la antikveco ĉi tie ekzistis templo de la Virgulino (la ĉefa diino de taŭridanoj - la aborigenoj de Krimeo). Mezepoke tiu nomo estis reakceptita kiel rilata al Sankta Maria.


Mezepoke Partenito estis negranda loĝloko, kiu diverstempe apartenis al diversaj kolonioj kaj sendependaj ŝtatoj de Krimeo. La loĝloko famiĝis en la 8a jarcento dank' al la agado de Sankta Johano, episkopo de Gotujo; la loĝloko estas menciata en multaj verkoj, dediĉitaj al la historio de kristanismo kaj Bizanca Imperio.


Ekde la jaro 1783 la loĝloko apartenas al Rusujo.


Dum la sovetiaj tempoj la loĝloko malrapide evoluis kiel kurac-loko. En la jaro 1945 ĝi estis alinomita Frunzenskoje (omaĝe al sovetia militestro Frunze), tamen en la jaro 1991 ĝi rericevis la antaŭan nomon. En la jaro 1963 Partenito ricevis la statuson de urbotipa loĝloko.


Post la Dua Mondmilito Partenito iĝas fama soveti-armea kurac-loko; la ĉefaj entreprenoj de la loĝloko estis tri grandaj sanatorioj por sovetiaj militistoj. Post disfalo de Sovetunio la kuraca industrio iom ŝrumpis, sed lastatempe la loĝloko iĝas ĉiam pli populara ripozejo.



Ekonomio kaj socia sfero |


La bazo de la ekonomio estas kurac- kaj ripoz-industrio. Krome, ĉirkaŭ la loĝloko multas vitejoj. En Partenito troviĝas ankaŭ eksperimentejo de la Nikita Botanika Ĝardeno.


En la loĝloko estas unu mezlernejo, polikliniko, muzik-lernejo, kinejoj, bibliotekoj. En la loĝloko troviĝas 3 grandaj sanatorioj, ĉiu el kiuj estas ĉirkaŭita de belega parko (unu el ili havas malgrandan zoon).



Transporto |


Per la busa trafiko la loĝloko estas ligita al Jalto kaj Aluŝto. Du kilometrojn super la loĝloko pasas la aŭtovojo Jalto-Simferopolo kun la trolebusa trafiko. Somere oni povas uzi ankaŭ ŝipetojn.



Vidindaĵoj |


Partenito ne estas aparte interesa loĝloko. Oni povas mencii nur ĝiajn parkojn kaj la monton Ajudago, kiu estas natura vidindaĵo, troviĝanta tre proksime al la loĝloko.



Eksteraj ligiloj |


  • Paĝaro pri la loĝloko (ruse)



































FLA Alushta.svg

La loĝlokoj de la Aluŝta municipo



Urboj

Aluŝto

Urbotipaj loĝlokoj

Partenito

Vilaĝoj:

GeneralskojeIzobilnojeKiparisnojeLavrovojeLuĉistoje • Malomajako • MaloreĉenskojeNiĵneje ZaprudnojeNiĵnjaja KutuzovkaPrivetnojePuŝkinoRibaĉjeSolneĉnogorskojeVerĥnaja KutuzovkaZaprudnojeZelenogorje

Loĝloketoj

BondarenkovoĈajkaLavandaLazurnojeRozovijSemidvorjeUtjosVinogradnij




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg