Orĝonikidzo (Teodozia municipo)












































Urbotipa loĝloko en Aŭtonoma Respubliko Krimeo

Orĝonikidzo
ruse Орджоникидзе
ukraine Орджонікідзе
krime-tatare Kaygador

Sin escudo.png

Apartenas al:

Teodozia municipo, Orĝonikidza komunumo

Koordinatoj:

44° 58′ N, 35° 21′ O44.96333333333335.355277777778Koordinatoj: 44° 58′ N, 35° 21′ O

Averaĝa alto super la marnivelo:
~30 m

Loĝantaro:
2 995 (laŭ 2001)

Poŝtkodoj:
98184

Telefonkodo:
+380-6562

Hor-zono:

UTC+3

Antaŭa nomo:

Kajdagor (mezepoke)

Oficiala paĝaro nekonata






Orĝonikidzo (Krimeo)

DMS

Orĝonikidzo

Orĝonikidzo


Situo de Orĝonikidzo sur la mapo de Krimeo







v  d  r


Information icon.svg



Orĝonikidzo (ruse Орджоникидзе, ukraine Орджонікідзе, krime-tatare Kaygador, Orconikidze) estas
urbotipa loĝloko de Teodozia municipo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo. Orĝonikidzo
havas la statuson de urbotipa loĝloko ekde 1939; la moderna nomo de la loĝloko
estis donita omaĝe al sovetia politikisto Sergo Orĝonikidze.




Enhavo






  • 1 Geografia situo


  • 2 Historio


  • 3 Socia sfero


  • 4 Interesaĵoj





Geografia situo |


La loĝloko situas en la orienta parto de la Krimea duoninsulo, sur la malgranda
duoninsulo Kiik-Atlama, kiu dividas 2 krekojn: la Koktebelan kaj Dvujakornaja krekojn.


Orĝonikidzo troviĝas 14 kilometrojn for de Feodozo, al kiu ĝi estas ligita per busa trafiko.



Historio |


Fine de la XIVa jarcento ĉi tie estis konstruita armena monaĥejo kaj fortikaĵo kun
la nomo Kajdagor.


En la jaro 1911 ĉi tie estis konstruita uzino, produktanta la mar-armilaron.


Post la Dua mondmilito la loĝloko evoluas kiel ĉemara ripoz- kaj kurac-loko.



Socia sfero |


En la loĝloko estas mezlernejo, 2 infanĝardenoj, hospitalo, biblioteko, muzik-lernejo,
kulturdomo, kinejo, parko, regionstuda muzeo, 3 ripozejoj kaj 3 porinfanaj ripoz-tendaroj.
La bazo por la loĝloka ekonomio estas somera ripoz-industrio.



Interesaĵoj |


Nuntempe (2006-2007) en la loĝloko mem oni aktive priparolas la eblon alinomi la
loĝlokon "Zurbagan" (tio estas nomo de fikcia urbo el la novelo de rusa verkisto
A. Grin "Skarlataj veloj"). Oni opinias, ke tio popularigos la loĝlokon kaj varbos
novajn vizitantojn.




Panoramo de Orĝonikidzo






Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg